*truf/o

*trufo

KUI
1.
Subtere kreskanta fruktokorpo de iuj fungoj, precipe el la genro Tuber, tre ŝatata pro ĝia delikata aromo: Somera trufo (Tuber aestivum), la surfacon kovras nigraj verukoj, la askosporoj estas brunaj, retecaj, 1-4 je asko; Perigorda trufo (Tuber melanosporum) bonodora fungo, interne violbruna, fortodora, la sporoj estas pikilaj, ofta en Mez-Francio, kulturebla; Burgonja trufo (Tuber uncinulatum) bonodora fungo, kulturebla; Lorena trufo (Tuber mesentericum) fortodora fungo, kulturebla; Blanka trufo el Italio (Tuber magnatum) havas glicirizan guston, ĝi estas plej multekosta manĝebla fungo de la mondo [1].

trufoj kolektitaj ĉe Monto Ventoux
CC-BY-SA-3.0  [2]
2.
Ĉokoladaĵo neregule buletforma kun kremeca enhavo: la nomo de la kartludo (trufo aŭ trufludo) [venas] de tio, ke la edzino de la kreinto en la tago, kiam li elpensis la ludon, tute hazarde preparis gustoplenajn trufĉokoladetojn [3].

ĉokoladaj trufoj
CC BY-SA 2.5  [4]
angle:
truffle
beloruse:
труфэль
ĉeĥe:
lanýž
france:
truffe
germane:
Trüffel
hungare:
szarvasgomba
japane:
トリュフ, セイヨウショウロ
katalune:
tòfona, trufa
latinece:
1. Tuber
nederlande:
truffel
pole:
trufla
portugale:
trufa
ruse:
трюфель
slovake:
hľuzovka (huba)
ukraine:
трюфель

trufi

(tr)
Garni per trufoj.
angle:
to garnish with truffles
beloruse:
начыняць труфэлямі
ĉeĥe:
obložit lanýži
france:
truffer
germane:
trüffeln
hungare:
szarvasgombával tölt
japane:
トリュフを添える [トリュフをそえる]
katalune:
trufar
nederlande:
met truffels garneren
slovake:
obložiť hľuzovkami
ukraine:
начиняти трюфелями

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.