tuci/o, tutsi/o

tucio, tutsio

POL
Ano de socia grupo, kasto, en la orientafrikaj ŝtatoj Ruando, Burundo kaj en la orienta limregiono de Kongo Kinŝasa: [post la morto de] la unua hutua prezidanto […] tucioj prenis la povon [1]; kiam oni enkondukos memortagon pri tiuj, kiuj estis buĉitaj […]: armenoj, aŭstraliaj aborigenoj, bengaloj, hutuoj, tucioj [2]; unue la ribelantoj pretendis protekti sian minoritatan etnan grupon, konsistantan el tutsioj […] sed nun la nacia armeo ne plu kapablas kontraŭstari la ribelantojn [3]; Ndayizeye estas gaja homo, subtenata kaj de sia etno kaj de tutsioj, kiujn li helpis dum sia prezidanteco [4].
1. Monato, Sabiyumva Jérémie: Survoje al paco
2. Monato, Paŭl Peeraerts: Amara kromgusto
3. Monato, Obs Servanto: Murdoj kaj buĉadoj, 2009
4. Monato, Jérémie Sabiyumva: Ĉu prezidos prezidinto?, 2009
angle:
tutsi
beloruse:
тутсы, ватутсы, батутсы
france:
tutsi
germane:
Tutsi
portugale:
tutsi

administraj notoj