Tuval/o SPIV

Tuvalo

1.
GEOG Sudpacifika insularo, teritorio de ŝtato Tuvalo.
2.
GEOGPOLRLN Ŝtato en la samnoma insularo kun ĉefurbo Funafutio: Tuvalo verŝajne iĝos ege populara, ne nur ĉar la gnoma ŝtato ĵus fariĝis 189a membro de Unuiĝintaj Nacioj, sed precipe pro ĝia nacia simbolo en Interreto, mallongigo „tv“ [1]; malgrandaj estas, ekzemple, Vanuatuo, Tuvalo, Liĥtenŝtejno kaj San-Marino [2]; ĉeestas neniu vatikana sendito, nome en Afganio, Saŭda Arabio, Nord-Koreio, Butano, Popola Ĉinio, Maldivoj, Omano, Tuvalo kaj Vjetnamio [3]. (TV)
angle:
Tuvalu
beloruse:
Тувалу
bulgare:
Тувалу
france:
1. Tuvalu 2. État des Tuvalu
germane:
Tuvalu
indonezie:
Tuvalu
japane:
ツバル
katalune:
Tuvalu
pole:
1. Wyspy Lagunowe, Wyspy Ellice 2. Tuvalu, Wyspy Ellice (przest.), Terytorium Tuvalu (przest.)
portugale:
Tuvalu
ukraine:
Тувалу

administraj notoj