Tver/o

Tvero

GEOG Urbo en Ruslando inter Moskvo kaj Peterburgo ĉe la supra Volgo: la fortaj urboj de norda Rusio, ekzemple, Kolomno, Vladimiro kaj Tvero, kapitulaciis dum la periodo de la fino de 1237 ĝis la printempo de 1238 [1]; jufto de Tvero [2].
1. Kato Iĉiro: La antikva kaj mezepoka historio de Rusio, National Institute of Informatics, (2) La Mongola regado
2. J. German, tr. J. Finkel: Rusio juna, Ĉap. 2.3
angle:
Tver
germane:
Twer
ruse:
Тверь

Tvera

Rilata al Tvero: GEOG La Granda Tvera Princlando; estu pretaj plenumi la peton de tveraj laboristoj interligi ilin kun diversaj lab. org. de okcidento [3]; la Tvera dragona regimento [4].
3. Sennaciulo, №127-128, Marto (1927)
4. A. Künzli: Edgar von Wahl (1867-1948), Interlinguistica Tartuensis, IX, 2009. P. 237
ruse:
тверской

tverano

Loĝanto de Tvero: meditema tverano Vladimir Voronkin (aŭ Varankin — necesas rigardi en la notlibreto) [5].
5. Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado, REGo №6 (91), dec. 2015. P. 44
germane:
Twerer
ruse:
тверяк

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
t~ano: Mankas dua fontindiko.