9Uson/o ZR PIV1

9Usono [1][2][3] (US)

GEOGPOL Granda ŝtato Nordamerika, federanta 50 subŝtatojn; la federa ĉefurbo estas Vaŝingtono: saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo [4]; la reprezentanto de Usono insistis, ke efikeco kaj ekonomiaj konsideroj devas esti la solaj kriterioj por akcepto de kiu ajn lingvo kiel labora por kiu ajn organo [5]; kompare kun la Ligo la nova organizo, Unuiĝintaj Nacioj, havas unu tre gravan avantaĝon: la partoprenon de Usono kaj Sovjetio, kio mankis antaŭe [6].
Rim.: Malgraŭ la impreso kiun oni povas ricevi el PIV, en Esperanto la vorto Usono ne estas mallongigo de la Esperanta vortgrupo „Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko“, sed plenvalora vorto, proponita ekster Esperantujo de usonanoj Frank Lloyd Wright kaj James Duff Law kaj aliaj laŭ la angla vortgrupo „United States of North America“ (en la formo „Usonia“), ĉe la limo inter 19a-20a jc. Ĝi tamen plej firme enradikiĝis en Esperanto.
1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. Vikipedio, Usono
4. Zamenhof: La parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista, Washington, 1910-08-15.
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
6. Edmond Privat: Federala Sperto, Tria Parto: Ligo De Nacioj
angle:
United States of America, United States, USA
beloruse:
ЗША, Задзіночаныя Штаты Амэрыкі, Злучаныя Штаты Амэрыкі
bulgare:
Съединени американски щати, САЩ
ĉine:
美国
finne:
Yhdysvallat, USA
france:
États-unis, E.-U., USA
germane:
Vereinigte Staaten von Amerika, USA
hispane:
Estados Unidos de América, EE.UU.
hungare:
Amerikai Egyesült Államok, USA
ide:
Usa
indonezie:
Amerika Serikat
itale:
Stati Uniti d'America, USA
japane:
アメリカ合衆国 [アメリカがっしゅうこく], 米国 [べいこく]
nederlande:
Verenigde Staten van Amerika, Verenigde Staten, V.S.
okcidentfrise:
Feriene Steaten fan Amearika, Feriene Steaten, F.S.
pole:
Stany Zjednoczone Ameryki Północnej (oficialnie), USA, Stany, Stany Zjednoczone, Stany Zjednoczone Ameryki
portugale:
Estados Unidos da América, EUA
ruse:
Соединённые штаты Америки, США
slovake:
Spojené štáty americké, USA
svede:
Amerikas förenta stater, USA
tokipone:
ma Mewika
ukraine:
Сполучені Штати Америки, США
volapuke:
Lamerikän

usona

Rilata al Usono: la usona formo de la angla lingvo; li pagis 15 usonajn dolarojn; la usona revo [7]. usona specialisto precipe pri indianaj lingvoj, raportis en pluraj okazoj pri tiaj gestaj lingvoj [8]; granda plimulto el la usonaj judoj estas tre forte korligita al Israelo [9].
7. V. Rybakov, tr. J. Finkel: Gravitavio „Carido“, Alvico
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
9. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 14
angle:
US, American la u~a revo: the American dream.
beloruse:
амэрыканскі (датычны ЗША, належны да ЗША) la u~a revo: амэрыканская мара.
finne:
yhdysvaltalainen (adj.), Yhdysvaltojen, USA:n
france:
américain (étasunien)
germane:
US-amerikanisch
hispane:
estadounidense, norteamericano
hungare:
USA-beli, USA-, amerikai la u~a revo: az amerikai álom.
ide:
Usana la u~a revo: la Usana revo.
itale:
statunitense (agg.)
nederlande:
Amerikaans (betr. de V.S.)
okcidentfrise:
Amearikaansk
pole:
amerykański, północnoamerykański la u~a revo: amerykański sen.
portugale:
norte-americano
ruse:
американский (о США), штатовский (просторечн.) la u~a revo: Американская мечта.
slovake:
americký
svede:
amerikansk (gällandes USA)
tokipone:
pi ma Mewika
ukraine:
американський (стосовний до США)
volapuke:
Lamerikänik la u~a revo: drim Lamerikänik.

usonano

Civitano de Usono: ni venis al vi, usonanoj, precipe por pasigi en via mezo kaj antaŭ viaj okuloj unu semajnon de nia esperantista vivo [10]. SUP:amerikano
10. Zamenhof: La parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista, Washington, 1910-08-15.
angle:
US citizen, American
beloruse:
амэрыканец (жыхар, грамадзянін ЗША)
ĉine:
美国人
finne:
yhdysvaltalainen (subst.), amerikkalainen (Yhdysvaltain kansalainen)
france:
Américain (citoyen des États-unis), Américaine (citoyenne des États-unis)
germane:
US-Amerikaner
hungare:
amerikai (USA-beli)
itale:
statunitense (sost.)
nederlande:
Amerikaan, Amerikaans staatsburger
pole:
Amerykanin, obywatel USA, obywatel Stanów Zjednoczonych Ameryki Północnej (oficialnie)
portugale:
norte-americano, estadunidense
ruse:
гражданин США, американец
slovake:
Američan
svede:
amerikan (USA-medborgare), amerikansk medborgare (USA-medborgare)
tibete:
ཨ་རི་
tokipone:
jan pi ma Mewika
ukraine:
американець (житель США)
volapuke:
Lamerikänan

administraj notoj