*uzurp/i PV

*uzurpi

(tr)
JUR Senrajte proprigi al si bienon, povon aŭ titolon: uzurpi la tronon, la rajtojn, la agokampon de iu; mi volas […] obei nur al miaj eternaj antaŭuloj, sed ne al iu ajn razita kapo, kiu ŝajne klarigas la intencojn de l' dioj, kaj en la realeco uzurpas la povon kaj plenigas siajn trezorejojn per miaj riĉaĵoj [1]; kiu faris lin hetmano super ni? ĉu li ne uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi? [2]; la unua de aŭgusto samtempas kun uzurpo de la Ĉin-Orienta Fervojo Metrop . VD:forpreni, okupacii, rabi, ŝteli
angle:
usurp
beloruse:
узурпаваць
ĉeĥe:
uchvátit, uzurpovat, zmocnit se protiprávně
finne:
anastaa, kaapata
france:
usurper
germane:
besetzen, erobern, an sich reißen, usurpieren
hispane:
usurpar
hungare:
bitorol
itale:
usurpare
japane:
不当に奪う [ふとうにうばう], 簒奪する [さんだつする], 横領する [おうりょうする], 詐称する [さしょうする]
katalune:
usurpar
nederlande:
onrechtmatig toe-eigenen, usurperen
pole:
uzurpować, bezprawnie przywłaszczać
portugale:
usurpar
ruse:
узурпировать
slovake:
uchvátiť niečo, uzurpovať (si), zmocniť sa niečoho násilne
taje:
ช่วงชิง
ukraine:
узурпувати, незаконно захоплювати

uzurpulo, uzurpanto

JURPOL Homo, kiu uzurpis aliulan propraĵon: „kiel vi arogis kontraŭbatali min, vian regnestron?“ la kapitano […] respondis per firma voĉo: „vi ne estas mia regnestro, vi estas rabisto kaj uzurpulo, ĉu vi aŭdas?“ [3]; la uzurpantojn puŝas de si tero, / la arboj pafas, mordas la arbusto [4]. SIN:uzurpatoro
3. A. Puŝkin, trad. M. Ŝidlovskaja: La kapitanfilino, [1927]
4. K. Kalocsay: Partizanoj, en: Tra la ŝtormo, 1939-1945
angle:
usurper
beloruse:
узурпатар
ĉeĥe:
uzurpátor
france:
usurpateur
germane:
Besetzer, Eroberer, Usurpator
hispane:
usurpador
itale:
usurpatore
japane:
強奪者 [ごうだつしゃ], 簒奪者 [さんだつしゃ], 横領者 [おうりょうしゃ]
katalune:
usurpador
nederlande:
usurpator
pole:
uzurpator
slovake:
samozvanec, uchvatiteľ, uzurpátor

administraj notoj