vadi/o PIV1

vadio

GEOG Portempa rivero aperanta en seka dezerto post pluvego, ceteratempe senakva: en la dezerto regas la vento. Akvofluoj okazas malofte, pri tio atestas vadioj [1]; la plej granda vadio estas Hadramaŭd, donanta nomon al la 5a gubernio. [2].
1. E. Dudich: Ĉu vi Konas la Teron?, SEC, 1983
2. Arabio feliĉa sen nafto, Monato, 1987/05, p. 29
angle:
wadi
ĉeĥe:
vádí
france:
oued, wadi
germane:
Wadi
katalune:
uadi
nederlande:
wadi, rivierdal
slovake:
vádí

administraj notoj