*ventr/o

*ventro

1.
ANA Parto de la korpo, enhavanta la stomakon kaj intestojn, inter brusto kaj pelvo: kuŝi sur la ventro; lia ventro dikiĝas SIN:abdomeno. VD:bareliĝi.
2.
Tiu parto, konsiderata kiel sentiganta la malsaton kaj akceptanta la nutraĵojn: ventro malsata orelon ne havas PrV ; sur la ventro veluro, en la ventro murmuro PrV ; liaj okuloj estas pli grandaj ol la ventroZ (li pli avidas ol li povas manĝi); tiuj, kiuj zorgas nur pri la ventroZ (materiaj, korpaj ĝuoj).
3.
Tiu parto konsiderata ĉe la ino kiel loĝejo de naskiĝonto: ho filo de mia ventroZ ; senfrukta ventroZ . SIN:utero.
beloruse:
жывот, бруха, пуза, улоньне
ĉeĥe:
bachor, břicho, útroby
france:
ventre
germane:
Bauch
greke:
κοιλιά
hebree:
בטן
hispane:
1. vientre 2. tripa 3. barriga, panza, tripa
hungare:
has ~o malsata orelon ne havas: éhes embernek nincs füle mesére. sur la ~o veluro, en la ~o murmuro: bársony mellény, üres has.
indonezie:
perut
itale:
ventre, pancia (ventre)
japane:
[はら], 腹部 [ふくぶ]
katalune:
ventre
nederlande:
buik
pole:
brzuch
portugale:
ventre, barriga
ruse:
живот 2. брюхо 3. лоно
slovake:
bachor, brucho, útroby
svede:
mage, buk
tokipone:
insa
turke:
karın
ukraine:
живіт, черево, лоно, утроба

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.