*vokal/o PV
*vokalo
↝ 
Sono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti akcenton. La voĉkordoj faras tonon (vibrigas la aeron), kaj la lango formas la sonon. La vokaloj diferencas inter si laŭ la pozicio de la lango: laŭ vasteco kaj laŭ antaŭeco. En silabo vokalo estas ties ĉefa, la plej forta parto: la simplaj vokaloj de Esperanto estas a, e, i, o, u; el malsimplaj vokaloj Esperanto havas nur diftongojn.
sonanto
Rim.: Laŭ la kriterio de daŭreco oni foje dividas la vokalojn inter longaj kaj mallongaj. Ne ĉiuj lingvoj konas ĉi tiun distingon. Iuj Esperantistaj fonetikistoj kaj prozodiistoj, ekzemple Kalocsay, rekomendas, ke oni longigu la vokalon de akcenta silabo, se ĝi troviĝas fine de la silabo: vi-no (kun longa i) kontraste al pin-to aŭ vi-na-gro (kun mallongaj i). Vokaloj de duonakcentaj silaboj kutime ne rajtas longiĝi: mi-a, a-pud.
- angle:
- vowel
- beloruse:
- галосны гук
- bretone:
- vogalenn
- ĉeĥe:
- samohláska, vokál
- france:
- voyelle
- germane:
- Vokal, Selbstlaut, Selbstlauter
- greke:
- φωνήεν
- hebree:
- תנועה
- hispane:
- vocal
- hungare:
- magánhangzó
- nederlande:
- klinker
- portugale:
- vogal
- ruse:
- гласный (звук), гласная (буква)
- slovake:
- samohláska
- svede:
- vokal
- volapuke:
- vokal
kvazaŭvokalo, duonvokalo
↝ 
Iu el la sonantoj, kiuj povas okaze funkcii kiel konsonanto; en Esperanto temas pri la vokaloj i kaj u (skribataj j kaj ŭ, kiam ili estas konsonantoj).
- angle:
- semivowel
- beloruse:
- паўгалосны гук
- bretone:
- hantervogalenn
- france:
- semi-voyelle
- greke:
- ημιφωνίεν
- hebree:
- חצי-תנועה
- hispane:
- semivocal
- hungare:
- félhangzó
- nederlande:
- halfklinker
- portugale:
- semivogal
- ruse:
- полугласный
ligvokalo
Kromvokalo kiu aperas inter vortoj aŭ vorteroj facilige por elparolo: „poŝtkesto“ [estas] samstruktura kiel la formo kun ligvokalo, nome „poŝtokesto“ [1].
1.
M. Bavant:
Silabo kaj silabado, Lingva Kritiko, 2006-12-20
- france:
- voyelle épenthétique, voyelle euphonique
administraj notoj
pri
~o :
kvazaŭ~o, duon~o: Mankas dua fontindiko.
kvazaŭ~o, duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Ĉi-supran rimarkon mi opinias forigenda. La teorio de Kalocsay estas lia persona fantaziaĵo kiu neniel rilatas al la realo. Por li kiel hungaro gravis kontrastigo de vokaloj mallongaj kaj longaj; por ĉino aŭ litovo gravus kontrastigo de la tonakcentoj; tamen en la reala Esperanto nek tonakcento nek la longo estas lingve signifaj trajtoj. ReVo ne estas konvena loko por tiaj malveraj teoriaĵoj. [Sergio]~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kvazaŭ~o, duon~o: Mankas dua fontindiko.
kvazaŭ~o, duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.