*vom/i

*vomi

1.
(x)
Konvulsie elĵeti tra la buŝo enhavon de la stomako: trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu [1]; ĉiuj tabloj estas plenaj de vomaĵo kaj malpuraĵo [2]; ili erarigis Egiptujon, […] kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante [3]; la fiŝo […] elvomis Jonan [4]; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon [5]; 3000 junaj lernantoj ege vomis kaj laksis, post kiam ili trinkis la lakton [6]; gravedulino suferis pro vomado [7]; li preskaŭ vomis pro naŭzo [8]; simptomoj de la malsano estas doloro […] incitiĝemo, vomo [9]; tenu apud vi vomujon [10]; SIN:naŭzo.
2.
(tr)
(figure) Elĵeti el si ion malbonan: vulkano […] kapablas […] skuegi montojn, ekvomi fajron, karbigi tutajn urbojn [11]; ili enkapigas la lernendaĵon, parkere ĝin „elvomas“ kaj post la ekzameno ĉion forgesas [12]; mia subkonscio elvomis la solvon de mia problemeto [13]. SIN:sputi.
angle:
vomit
beloruse:
1. ванітаваць 2. вывяргаць
bretone:
dislonkañ, rechetiñ
bulgare:
1. повръщам 2. бълвам, изхвърлям
ĉeĥe:
dávit, vrhnout, zvracet
france:
recracher, vomir
germane:
1. erbrechen, kotzen, sich übergeben, ausspeien (erbrechen) 2. speien
greke:
εμώ
hebree:
1. להקיא 2. לפלוט \פלט\, לירוק
hispane:
vomitar, escupir 1. vomitar
hungare:
1. hány 2. okád
indonezie:
1. muntah 2. memuntahkan
japane:
吐く [はく], 嘔吐する [おうとする]
katalune:
vomitar
nederlande:
1. braken, overgeven (braken) 2. spuwen
pole:
wymiotować
portugale:
vomitar
rumane:
vomita, vărsa
ruse:
1. рвать (испытывать рвоту) 2. извергать
slovake:
dáviť, vracať
tibete:
སྐྱུག་པ་ཤོར་
ukraine:
блювати, рвати, ригати

administraj notoj