Teĥnika manlibro (pri la Voko-DTD)

vortaro

Ekzistas du eblecoj por realigi vortaron laŭ la Voko-DTD.

  1. La tuta vortaro estas en unu dosiero
  2. Ĉiu unuopa artikolo estas en propra dosiero

En la unua okazo, kiu konvenas por malgrandaj vortaroj aŭ por aŭtomataj traktoj de la tuta vortaro, ĝi konsistas el la tri grandaj partoj prologo, precipa parto kaj epilogo. La precipa parto enhavas la unuopajn artikolojn.


<?xml version="1.0"?>
<!DOCTYPE vortaro SYSTEM "../dtd/vokoxml.dtd">  

<vortaro>
  <prologo>
    ...
  </prologo>
  <precipa-parto>
    <art>
      ...
    </art>
    <art>
      ...
    </art>
    <art>
      ...
    </art>
  </precipa-parto>
  <epilogo>
    ...
  </epilogo>
</vortaro>

En la dua okazo, kiu konvenas por redaktado de grandaj vortaroj, ĉiu dosiero enhavas krom la devigaj kadraj elementoj nur unu artikolon.


<?xml version="1.0"?>
<!DOCTYPE vortaro SYSTEM "../dtd/vokoxml.dtd"> 

<vortaro>
  <art>
    ...
  </art>
</vortaro>

artikolo

Artikolo enhavas la informojn pri unu kapvorto. Ĝi konsistas do el la kapvorto kaj la priskribo. La priskribo estas normale dividita en plurajn derivaĵojn. Krome la artikolo ricevas markon, kiu permesas referenci al la artikolo de aliaj lokoj. La marko principe egalas al la dosiernomo.


<art mrk="vort">
  <kap><rad>vort</rad>/o</kap>
  <drv mrk="vort.0o">
    ...
  </drv>
  <drv mrk="vort.0igi">
    ...
  </drv>
  <drv mrk="vort.sen0a">
    ...
  </drv>
</art>

Se la artikoloj estas administrataj per la arĥivosistemo CVS, la marko estas aŭtomate donita de tiu sistemo en loko markita per $Id$ kaj tiukaze enhavas krome indikojn pri versio kaj ŝanĝtempo de la artikolo. Tiujn informojn uzas ankaŭ la retpoŝta redaktoservo por certigi, ke ne du redaktantoj redaktas samtempe la saman artikolon. Ampleksaj artikoloj cetere povas esti dividitaj en subartikoloj.


<art mrk="$Id: vort.xml,v 1.6 2000/03/31 20:09:48 revo Exp $">
  <kap><rad>vort</rad>/o</kap>
  <subart>
    ...
  </subart>
  <subart>
    ...
  </subart>
</art>

Noto: Artikoloj de terminaroj normale ne bezonas la derivaĵojn kaj povas rekte enhavi la sencojn aŭ eĉ la difinojn kaj ekzemplojn.

kapvorto

Kapvorto okazas en du lokoj, kiel kapvorto de artikolo kaj kiel kapvorto de derivaĵo. En la kapvorto de la artikolo oni normale signas la radikon, per kiu oni povas anstataŭi la tildojn en la cetera artikolo. Krome la kapvorto povas enhavi indikon pri la fonto kaj oficialeco de la kapvorto.


<kap>
  <rad>vort</rad>/o
  <ofc>*</ofc>
</kap>

La kapvortoj de la derivaĵoj referencas per tildo al la radiko kaj nur aldonas prefiksojn, finaĵojn ktp.


<kap>
  sen<tld/>a
</kap>

derivaĵoj

Derivaĵoj entenas la priskribon pri iu vorto derivita el la kapvorto de la artikolo. Ili konsistas el propra kapvorto kaj ĝia priskribo, kiu ofte estas dividita en plurajn sencojn. Se temas pri nur unu senco, la divido principe ne estas necesa. Sed por faciligi la taskon de la konvertiloj mi rekomendas eĉ ĉe nur unu senco krampi ĝin per <snc>...</snc>. Por ke derivaĵoj estu rekte referenceblaj el aliaj artikoloj ili ricevas same kiel la artikolo markon, kiu konsistas el la dosiernomo, punkto kaj la kapvorto de la derivaĵo, en kiu la tildo estas anstataŭigita per nulo.


<drv mrk="vort.sen0a">
  <kap>sen<tld/>a</kap>
  <snc>
  </snc>  
</drv>

Multsignifajn derivaĵojn oni povas dividi per "subdrv".

sencoj

Sencoj entenas la priskribon pri unu senco de vorto. La priskribo povas uzi iujn el la sekvaj partoj: uzo, difino, ekzemplo, referenco, traduko kaj kelkaj aliaj.


<snc>
  <dif>
    ...:
    <ekz>...</ekz>;
    <ekz>...</ekz>.
  </dif>
  <refgrp tip="sin">
    <ref cel="...">...</ref>,
    <ref cel="...">...</ref>
  </refgrp>
  <trd lng="cs">...</trd>
  <trd lng="de">...</trd>
  <trd lng="en">...</trd>
</snc>
<snc>
  <uzo tip="fak">ZOO</uzo>
  <dif>
    ...
  </dif>
  <bld lok="...">...</bld>
  <trd lng="en">...</trd>
</snc>     

Sencon, kiu ampleksas plurajn subtilajn subsencojn oni povas dividi per "subsnc".

Se vi volas referenci al iu senco, vi enmetu markon, kies unua parto estu la marko de la enhavanta derivaĵo kaj la dua parto identigu la sencon mem:


<drv mrk="dorm.0i">
  <snc mrk="dorm.0i.ripozi">
    ...
  </snc>
  <snc mrk="dorm.0i.malvivi">
    ...
  </snc>
</drv>

Ĉar la sencnumeroj estas elkalkulataj aŭtomate, ekzistas specialaj rimedoj por enŝovi tian numeron en la tekston:


<rim> 
  La senco dormi <sncref ref="dorm.0i.malvivi"/> estas
  uzata nur...
</rim>

en la prezento fariĝas "Rim: La senco dormi 2 estas uzata nur..."

Se malsupre en artikolo vi volas doni ekzemplojn rilate al senco pli frue aperanta, vi povas fari tion per:


<snc ref="dorm.0i.malvivi">
  <ekz>
    ...
  </ekz>
</snc>

Tio poste fariĝos "2: ..." (Komparu la artikolon pri "al").

ekzemploj

Ekzemploj ilustras la uzon de vorto kaj povas enhavi krom la citita aŭ ekzempla teksto klarigojn kaj fontindikon.


<ekz>
  ili sin <tld/>is je kvar okuloj
  <klr>(intervidi&gcirc;is kaj parolis duope, sen atestantoj)</klr>
  <fnt><bib>Ne&gcirc;aBlovado</bib></fnt>
</ekz>

Ellason ene de citaĵo oni povas montri per klariga tripunkto:


<ekz>
  iun matenon <klr>[...]</klr> mi observis en la aero <tld/>forman objekton
  <fnt><bib>M&uuml;nchhausen</bib>, <lok>&ccirc;apitro 9a</lok></fnt>
</ekz>

fontindikoj

Fontoj indikas la devenon de citaĵo aŭ kapvorto. Ili indikas normale la verkon kaj la lokon ene de la verko. La verkon plej konvene oni indikas per referenco al la bibliografio.


<ekz>
  ili <tld/>igas mian vivon en kavo
  <fnt><bib>MT</bib>, <lok>&Jer; 3:53</lok></fnt>
</ekz>

Jen kiel oni citas el artikolo de revuo:


<ekz>
  la fama <tld/>o de Hammurabi
  <fnt>
  <aut>Andrzej Grz&eogonek;bowski</aut>,
  <vrk>Irano: la 131a lando de MT</vrk>,
  <bib>LOdE</bib>,
  <lok>2001-07, numero 81a</lok>
  </fnt>
</ekz>

La bibliografio enhavas la mallongigojn de la referencverkoj, ekzemple MT povas stari por la Malnova Testamento, LOdE por La Ondo de Esperanto, Viki por Vikipedio kaj tiel plu.

Se la fonto estas vortaro aŭ leksikono tiel, ke oni trovas la citaĵon laŭ la alfabeta indekso, sufiĉas sole la mallongigo de referencverko kiel fontindiko. Ordinare tio aperas ĉe la fontindikoj de kapvortoj:


  <kap><rad>levier</rad>/o <fnt><bib>PIV1</bib></fnt></kap>

Se iom grava verko mankas en la bibliografio, vi povas peti, ke la administranto aldonu ĝin.

Verkoj ne tre ofte citataj, ekzemple mallongaj interretaj paĝoj, restos ekster la bibliografio. En tiaj okazoj, vi povas uzi ankaŭ fontindikon similan al la sekva:


  <fnt>
  <aut>Pavel Stan&ccirc;ev, trad. Vedi</aut>,
  <vrk>
    <url ref="http://donh.best.vwh.net/.../kolora_knabino.html">La
    kolora knabino</url>
  </vrk>,
  <lok>Paco, 1989-2, p. 8a-9a</lok>
  </fnt>

Rektaj krampoj ĉirkaŭas informon ne trovitan en la verko mem, kiel sube la daton:


  <fnt>
  <aut>Amri Wandel</aut>,
  <vrk>La moderna astrofiziko</vrk>,
  <lok><url ref="http://esperanto.org/AEK/biblioteko.html">Virtuala
  Biblioteko de AEKo</url>, [vidita je 2006-01-24]</lok>
  </fnt>

tradukoj

Simplajn tradukojn vi donas ene de strukturo senco, derivaĵo aŭ simila per indiko de la ISO-kodo de la lingvo kaj la traduka vorto.


<trd lng="de">am&uuml;sieren</trd>

La diversaj tradukoj aperu en la artikolo ordigitaj laŭ la lingvokodo, aliokaze ĉe multaj lingvoj oni iam perdas la superrigardon.

Ofte la tradukoj konsistas el pluraj vortoj kaj oni devas marki la vorton, sub kiu la traduko aperu en la indekso de la koncerna lingvo.


<trd lng="de">sich <ind>am&uuml;sieren</ind></trd>

Se estas pluraj eblaj tradukoj oni grupigu ilin. Klarigojn, kiuj helpas trovi la ĝustan tradukon oni ankaŭ povas aldoni.


<trdgrp lng="de">
  <trd>Maulesel <klr>(de azenino)</klr></trd>,
  <trd>Maultier <klr>(de &ccirc;evalino)</klr></trd>
</trdgrp>

Klarigojn, kiuj aperu en la lingvoindekso, sed ne en la artikolo mem, oni donas tiel.


<trd>geben <klr tip="ind">(es gibt)</klr></trd>

Se ili aperu kaj en la lingvoindekso kaj en la artikolo mem, oni povas skribi:


<klr tip="amb">...</klr>

Vi ankaŭ povas traduki ekzemplon aŭ parton de ekzemplo, se ĝi redonas tipan parolmanieron. La tradukatan parton de la ekzemplo vi devas signi per la strukturilo <ind>.


<ekz>
  <ind>ne gravas</ind>
  <trd lng="de">macht nichts</trd>
</ekz>

Se la ekzemplo aŭ la traduko estas tro longaj por aperi tute en la indekso, vi povas provizi mallongigon, kiu laŭ sia tipo aldonos tripunkton antaŭe kaj/aŭ malantaŭe.


<ekz>
  <ind>
    sed tio 
    <mll tip="fin">ne gravas</mll>
  </ind>!
  <trd lng="de">
    aber das 
    <mll tip="fin">macht nichts</mll>
  </trd>
</ekz>

Tio fariĝas "...macht nichts = ...ne gravas" en la indekso.

referencoj

Referencoj servas por montri rilatojn de vorto al aliaj vortoj. Ekzistas diversaj eblaj rilatoj.

supernocio/subnocio
Tiu rilato estas uzata por montri pli ĝeneralan vorton aŭ ekzemplon. (Hundo estas besto. Ekzemplo de besto estas hundo)
parto/malparto
Tiu rilato estas uzata por montri, ke io estas parto de io alia. (Monato estas parto de jaro. Semajno konsistas el la semajnotagoj lundo, mardo, ...). Foje estas malfacile distingi tiun rilatotipon de la antaŭa. Provu tiukaze formuli frazon kun "ekzemplo" aŭ "konsistas el" aŭ "parto de", ofte tio helpas trovi la ĝustan rilaton.
sinonimo/antonimo
Tiu rilato estas uzata por montri samsencajn aŭ malsamsencajn vortojn. (Monataĵo estas samsenca vorto kiel menstruo. Malo de konstrui estas detrui.)
difina
Tiu rilato estas uzata, se vorto sinonima al alia, sed pli malofta aŭ evitinda estas difinita per referenco al la pli uzinda vorto, sub kiu troviĝas la tuta difino. (En la tezaŭro difina kaj sinonima referencoj estas traktitaj kiel ekvivalentaj)
homonima
Tiu rilato estas uzata por atentigi pri samforma sed alisignifa vorto. (ekz. ero (parteto) kaj ero (tempodaŭro)).
nespecifita
Ofte oni volas referenci al simila aŭ komparinda vorto, sed la rilato ne estas tre strikta (Fari, komparu al krei, konstrui.)

<!-- en la artikolo pri hundo -->
<ref tip="super" cel="best.o">besto</ref>

<!-- en la artikolo pri besto -->
<ref tip="sub" cel="hund.o">hundo</ref>

<!-- en la artikolo pri monato -->
<ref tip="malprt" cel="jar.0o">jaro</ref>

<!-- en la artikolo pri semajno -->
<ref tip="prt" cel="lund.0o">lundo</ref>

<!-- en la artikolo pri monataĵo -->
<ref tip="sin" cel="menstru.0o">menstruo</ref>

<!-- en la artikolo pri konstrui -->
<ref tip="ant" cel="detru.0i">detrui</ref>

<!-- en la artikolo pri Germanio -->
<ref tip="dif" cel="german1.0ujo">Germanujo</ref>

<!-- en la artikolo pri "er" -->
<ref tip="hom" cel="er1.0o">ero <klr>(tempolkalkulo)</klr></ref>

<!-- en la artikolo pri fari -->
<ref tip="vid" cel="kre.0i">krei</ref>
<!-- au -->
<ref cel="konstru.0i">konstrui</ref>

Ĉe la nespecifita tipo oni povas forlasi la tipon aŭ uzi "vid". En la unua okazo ne aperos referencsigno en la artikolo en la dua okazo aperos sageto.

Se oni volas referenci al pluraj vortoj kun sama rilato al la kapvorto oni povas grupigi tiujn referencojn.


<!-- en la artikolo pri semajno -->
<refgrp tip="prt">
  <ref cel="lund.0o">lundo</ref>,
  <ref cel="mard.0o">mardo</ref>,
  ktp.
</refgrp>

<!-- en la artikolo pri fari -->
<refgrp>
  <ref cel="kre.0i">krei</ref>,
  <ref cel="konstru.0i">konstrui</ref>
</refgrp>

Forlaso de la tipo ĉe referencgrupo signifas la implicitan tipon "vid" kaj do antaŭ la referencoj aperos sageto.

Noto: Ene de difinoj la tipoj de referencoj ne estas indikitaj per signo, ĉar tio ĝenas la fluan legadon. Tamen vi indiku la tipon, ĉar ĝi povas esti uzata de programoj, kiuj analizas la rilatojn inter vortoj.

uzindikoj

Uzo indikas en kiu medio vorto estas uzata. Tio povas rilati al fako, stilo, regiono, tempo ktp.:


<!-- arkaisma vorto el fako biologio -->
<drv mrk="krkspl.0o">
  <kap><tld/>o</kap>
  <uzo tip="fak">BIO</uzo>
  <uzo tip="stl">ARK</uzo>
  <uzo tip="klr">p.p. vertebruloj</uzo>
  ...
</drv>