tradukoj: cs de en fr pl sk

Adriatik/o PIV1

Adriatiko  

GEOG Maro inter la balkana kaj itala duoninsuloj: Jugoslavio interkonsentis pri landlimoj kun Italio, per kio precize estis difinita ankaŭ la mara limo en Adriatiko [1]; ilirianoj (prauloj de hodiaŭaj albanoj) regis longatempe Adriatikon de Istrio ĝis Ambrakio, antaŭ la tri iliriaj-romiaj militoj [2]; venetoj estas grupo da gentoj loĝintaj antikve en la norda marbordo de Adriatiko, nord-oriente de la rivero Po [3].

tradukoj

anglaj

~o: Adriatic Sea.

ĉeĥaj

~o: Adriatické moře, Jaderské moře, Jadran.

francaj

~o: Adriatique.

germanaj

~o: Adriatisches Meer, Adria.

polaj

~o: Adriatyk.

slovakaj

~o: Adriatické more.

fontoj

1. Monato, Zlatko Tišljar: Mara koŝmaro
2. Monato, Bardhyl Selimi: Navige tra prahistorio
3. Monato, Sergeo Jurjiĉ: Interkontinenta ligo


ℛevo | datumprotekto | adriatik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2019/06/30 07:47:08