*mar/o UV

*maro

1.
GEOG Iel apartigita parto de la oceano: laŭdu la maron, sed restu sur tero PrV ; li jam estas trans montoj kaj maro PrV ; la sablo sur la bordo de la maro [1]; liaj elektitaj militestroj dronis en la Ruĝa Maro [2]; en profundegaĵoj de maro FK ; kiam la maro estas iom malkvieta kaj la fiŝkaptistoj direktas sin kun siaj ŝipoj hejmen, rigardu, kiel ili tiam transŝipiĝas trans la rifojn [3]. maroj
2.
GEOG(evitinde) Oceano: maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas PrV .
3.
GEOG Iom granda sala lago (precipe en kelkaj propraj nomoj): Kaspia maro, Malviva maro; ĉiuj ĉi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro [4].
4.
(figure) Grandega kvanto: maro da sangoPV ; maro da mizeroj PrV Hamleto ; la urbo disvolvis antaŭ li ondiĝantan maron da tegmentoj; la suno lumadis, por aranĝi […] maron da lumo [5]; li englutis maron da teoPV ; inter diro kaj faro estas vasta maro PrV (granda diferenco vd. abismo, monto).
afrikanse:
see
albane:
deti
amhare:
ባሕር
angle:
sea
arabe:
2. بَحْرٌ ج بِحَارٌ
armene:
ծով
azerbajĝane:
dəniz
beloruse:
мора
bengale:
সমুদ্র
birme:
ပင်လယ်
bosne:
more
bretone:
mor
bulgare:
море
ĉeĥe:
moře
ĉine:
[hǎi], 大海 [dàhǎi]
dane:
hav
estone:
meri
filipine:
dagat
france:
mer
galege:
mar
germane:
Meer
guĝarate:
સમુદ્ર
haitie:
lanmè
haŭse:
tẽku
hinde:
समुद्र
hispane:
mar
hungare:
tenger ~o da sango: tengernyi vér.
igbe:
osimiri
indonezie:
1. laut 2. samudra 3. danau laut 4. lautan
irlande:
farraige
islande:
sjó
itale:
mare
japane:
[うみ]
jave:
segara
jide:
ים
jorube:
okun
kanare:
ಸಮುದ್ರ
kartvele:
ზღვის
katalune:
mar
kazaĥe:
теңіз
kimre:
môr
kirgize:
деңиз
kmere:
សមុទ្រ
koree:
바다
korsike:
mari
kose:
ulwandle
kroate:
more
kurde:
derya
latine:
mare
latve:
jūra
laŭe:
ທະເລ
litove:
jūra
makedone:
море
malagase:
ranomasina
malaje:
laut
malajalame:
കടല്
malte:
baħar
maorie:
te moana
marate:
समुद्र
monge:
hiav txwv
mongole:
далайн
nederlande:
zee
nepale:
समुद्र
njanĝe:
panyanja
okcidentfrise:
see
panĝabe:
ਸਮੁੰਦਰ ਦੇ
paŝtue:
د بحر
pole:
morze
portugale:
mar
ruande:
inyanja
rumane:
mare
ruse:
море ~o da sango: море крови.
samoe:
sami
sinde:
سمنڊ
sinhale:
මුහුදු
skotgaele:
mhuir
slovake:
more
slovene:
morje
somale:
badda
ŝone:
gungwa
sote:
leoatle
sunde:
sagara
svahile:
bahari
svede:
hav
taĝike:
баҳр
taje:
ทะเล
tamile:
கடல்
tatare:
диңгез
telugue:
సముద్ర
turke:
deniz
ukraine:
морі
urdue:
سمندر
uzbeke:
dengiz
vjetname:
biển
zulue:
ulwandle

*maristo [6]

Homo, kiu iel, ofte per metio, vivas el la maro: Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn ŝipistojn, spertajn maristojn [7]; la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko [8]; marista lernanto [9]; tio estis maristo, tute malgranda persono, kvazaŭ li estus kadeto [10]; leŭtenanto de la maristaro FK . SUB:ŝipano, ŝipisto, matroso, fiŝkaptisto
angle:
sailor
beloruse:
марак
ĉine:
水手 [shuǐshǒu], 海员 [hǎiyuán], 海員 [hǎiyuán]
france:
marin
germane:
Seemann
indonezie:
kelasi, pelaut, matros
japane:
船員 [せんいん], 船乗り [ふなのり]
ukraine:
моряк

enmarejo

(malofte)
Loko kie riveroj fluas en maron: Mazaro […], ĉe ĝia enmarejo oni malkovris praan fenican komercejon, aktiva inter la 6-a kaj la 4-a jarcento a.K. [11].
SIN:enfluejo
angle:
mouth (river)
beloruse:
вусьце
ĉine:
河叉 [héchà]
indonezie:
kuala, muara
itale:
foce
pole:
ujście (rzeki)

transmara

1.
Kiu estas trans maro, precipe alilande kaj malproksime: (frazaĵo) en landoj transmaraj estas oraj arbaroj PrV ; britaj transmaraj teritorioj Ĝibraltaro kaj Montserato [12].
2.
Kiu devenas el trans maro: ĉio transmara estas ĉarma kaj kara PrV ; ili min ne komprenas, ĉi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj [13]; en la vagonaron estas enaranĝitaj apartaj poŝtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran poŝton portas al Bremeno FK .
beloruse:
заморскі
bretone:
tramor
hispane:
ultramarino
hungare:
tengeren túli en landoj trans~aj…: az Óperenciás-tengeren túl aranyalma terem. ĉio trans~a estas ĉarma kaj kara: a messze mindig szép.
indonezie:
seberang laut, luar negeri
japane:
海の向こうの [うみのむこうの], 海外の [かいがいの], 渡洋の [とようの]
katalune:
ultramarí
nederlande:
en landoj trans~aj…: in overzeese gebieden.
pole:
zamorski
ruse:
заморский en landoj trans~aj…: славны бубны за горами.
tibete:
ཕྱི་རྒྱལ་
ukraine:
заморський

altmaro

MAR Tiu fazo de fluso, kiam la akvo atingas la plej altan nivelon: estas en ili ondado ‐ kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro ‐ kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj [14]; mi reiris al la nordorienta marbordo, formetis la surtuton, ŝuojn kaj ŝtrumpojn, kaj eniris la maron je duonhoro antaŭ altmaro [15].
14. H. Ibsen, trad. Odd Tangerud: La sinjorino el la maro
15. J. Swift, trad. M. Inman: Gulivero en Liliputo, ISBN 91-7303-178-X. Ĉap. 5a, p. 43a
angle:
high tide
beloruse:
высокая вада, поўная вада
bretone:
uhelvor
ĉeĥe:
příliv
ĉine:
满潮 [mǎncháo], 滿潮 [mǎncháo]
france:
marée haute
germane:
Hochwasser
hispane:
marea alta, pleamar
hungare:
dagály
indonezie:
pasang naik
japane:
満潮 [まんちょう], 高潮 [たかしお]
katalune:
marea alta
nederlande:
hoge tij
pole:
przypływ
ruse:
полная вода
slovake:
príliv

malaltmaro

MAR Tiu fazo de malfluso, kiam la akvo atingas la plej malaltan nivelon: la interspaco inter la altmaro kaj la malaltmaro estas la amplekso de la tajdo [16].
16. M. Rollet de l'Isle k.a.: Provo de marista terminaro, 1908
angle:
low tide
beloruse:
нізкая вада
bretone:
izelvor
ĉine:
低潮 [dīcháo]
france:
marée basse
germane:
Niedrigwasser
hispane:
marea baja, bajamar
hungare:
apály
indonezie:
pasang surut
japane:
干潮 [かんちょう], 低潮 [ていちょう]
katalune:
marea baixa
nederlande:
lage tij
pole:
odpływ
ruse:
малая вода

10Araba Maro

GEOG Maro en Hinda Oceano inter Araba Duoninsulo kaj Hindujo: la Adena Golfo estas okcidenta branĉo de Araba Maro, kiu per markolo Bab al-Mandab ligiĝas kun Ruĝa Maro [17]; la Araba Maro estas ligita kun la Omana Golfo, nord-okcidente, kiu per Hormoza Markolo fluas al la Persa Golfo [18].
angle:
Arabian Sea
beloruse:
Арабскае мора, Аравійскае мора
bulgare:
Арабско море
ĉine:
阿拉伯海 [ĀlābóHǎi], 阿拉伯海 [ālābóhǎi]
france:
Mer d'Arabie
germane:
Arabisches Meer
hebree:
הים הערבי
hispane:
Mar arábigo
hungare:
Arab-tenger
indonezie:
Laut Arab
nederlande:
Arabische Zee
pole:
Morze Arabskie
ruse:
Аравийское море

Azova Maro PIV1

GEOG Interna maro Orient-Eŭropa, inter Rusujo kaj Ukrainujo, norde de la Nigra Maro: forestas simila traktato pri maraj limoj en Azova kaj Nigra Maroj [19].
Azova Maro kun la duoninsulo Krimeo kaj la Kerĉa markolo
PD  [20]
angle:
Sea of Azov
beloruse:
Азоўскае мора
ĉine:
亚速海 [YàsùHǎi], 亞速海 [YàsùHǎi]
france:
Mer d'Azov
germane:
Asowsches Meer
hungare:
Azovi-tenger
indonezie:
Laut Azov
nederlande:
Zee van Azov
pole:
Morze Azowskie
ruse:
Азовское море

10Balta Maro

GEOG Atlantika maro norde en Eŭropo, inter Pollando kaj Svedujo: apud la Balta Maro ĉe la Danaj golfoj... [21]; dum 20-taga rondveturo ĉirkaŭ Balta Maro oni traveturis 9000 kilometrojn [22].
angle:
Baltic Sea
beloruse:
Балтыйскае мора
ĉeĥe:
Baltické moře
ĉine:
波罗的海 [BōluódìHǎi], 波羅的海 [BōluódìHǎi]
france:
Mer Baltique
germane:
Ostsee
hispane:
Mar Báltico
indonezie:
Laut Baltik
nederlande:
Oostzee
pole:
Morze Bałtyckie, Bałtyk
ruse:
Балтийское море
slovake:
Baltské more
turke:
Baltık Denizi

Beringa Maro

GEOG La plej norda maro Pacifika: Amerikon […] enmigris homoj antaŭ 30 000 - 35 000 jaroj tra Beringa Markolo [23]; ĉe la orienta Pacifiko spuroj [de la Griza baleno] troviĝas en la maroj inter la Beringa Maro [24]. VD:Beringo
angle:
Bering Sea
beloruse:
Бэрынгава мора
ĉine:
白令海 [BáilìngHǎi]
france:
Mer de Bering
germane:
Beringsee
hungare:
Bering-tenger
indonezie:
Laut Bering
nederlande:
Beringzee
pole:
Morze Beringa
ruse:
Берингово море

10 Blanka Maro

Randa maro de Arkta Oceano ne la nordo de la eŭropa parto de Rusujo: en fero vestitaj svedoj venis de okcidento […] kaj komencis rabi la rusojn, loĝantajn apud la Blanka Maro [25].
25. La Ondo de Esperanto, N. Pinegin: Ĉe La Akvofalo, Februaro 1923 (p. 21-24)
angle:
White Sea
beloruse:
Белае мора
finne:
Vienanmeri
france:
Mer Blanche
germane:
Weißes Meer
ruse:
Белое море

Ĉukĉa Maro

GEOG Periferia maro en la Arkta Oceano, lavanta la bordojn de la Ĉara Duoninsulo kaj Alasko, komunikiĝanta kun la Beringa Maro per la Beringa Markolo: narvalo loĝas en la tuta Arkta Oceano […], malofte ĝi aperas ĉe la bordoj de Alasko, en la Ĉukĉa Maro kaj en la Orientsiberia Maro [26]; najbaraj maroj [de Orientsiberia Maro] estas okcidente la Lapteva Maro kaj oriente la Ĉukĉa Maro [27]. VD:ĉukĉo
angle:
Chukchee Sea
beloruse:
Чукоцкае мора
france:
Mer des Tchouktches
germane:
Tschuktschensee
hungare:
Csukcs-tenger
indonezie:
Laut Chukchee
pole:
Morze Czukockie
ruse:
Чукотское море

10 Egea Maro

Arĥipelago2: hindeŭropaj triboj […] okupis […] parton de la Balkana Duoninsulo, la insulojn de la Egea Maro kaj la okcidentan marbordon de Malgranda Azio [28].
angle:
Aegean Sea
beloruse:
Эгейскае мора
ĉine:
愛琴海 [ÀiqínHǎi], 爱琴海 [ÀiqínHǎi]
france:
mer Égée
germane:
Ägäisches Meer
indonezie:
Laut Aegea

10 Filipina Maro

Randa maro de Pacifiko, sude de Japanujo, oriente de Filipinoj: en februaro 2014 la temperaturo meze de la Filipina maro estis pli varma je 0,5 gradoj celsiaj ol kutime [29].
angle:
Philippine Sea
france:
Mer des Philippines
germane:
Philippinensee

10Flava Maro

GEOG Pacifika maro inter la kontinenta Ĉinujo kaj la Korea duoninsulo: oriente de Bohai-markolo estas la Flava Maro [30]; en okcidento [de Nord-Koreio] situas la Flava Maro kaj en ĝia oriento, la Japana Maro [31].
angle:
Yellow Sea
beloruse:
Жоўтае мора
ĉine:
黃海 [HuángHǎi], 黄海 [HuángHǎi], 西海 [XīHǎi]
france:
Mer Jaune
germane:
Gelbes Meer
hungare:
Sárga-tenger
indonezie:
Laut Kuning
nederlande:
Gele Zee
pole:
Morze Żółte
ruse:
Жёлтое море, Хуанхай

10 Japana Maro

Randa maro de PAcifiko inter la orienta bordo de Ruslando, Japanujo kaj la Korea Duoninsulo: la japanino vivis sur insuleto de Japana Maro, ĝis ŝi estis 19-jara [32]; en Obama, malgranda urbo apud Japana Maro, ariĝis 200 homoj por spekti programon pri la elekto [33].
32. Monato, Igarasi Takeo: Komplika familia reunuiĝo, 2005
33. Monato, Hori Jasuo: Obama Obama-on salutas, 2009
angle:
Sea of Japan
beloruse:
Японскае мора
france:
Mer du Japon
germane:
Japanisches Meer

Karaa Maro

GEOG Maro en la Arkta oceano, norde de Uralo kaj de la limo inter Siberio kaj Eŭropo: Jenisejo ‐ enfluejo Karaa Maro [34]. VD:Karao
Rim.: PIV ne konas tiun maron (nek la rivereton Karao); aliaj vortaroj kaj la Poŝatlaso proponas „Kara maro“, kio sonas iom komike kaj lasas onin imagi, kion signifas la adjektivo „Kara“.
beloruse:
Карскае мора
france:
Mer de Kara
germane:
Karasee
hungare:
Kara-tenger
indonezie:
Laut Kara
nederlande:
Karische Zee
pole:
Morze Karskie
ruse:
Карское море

10 Kariba Maro

GEOG Parto de la Atlantiko norde de Sudameriko kaj limigita per vasta insularo, i.a. Antiloj: Kubon varmigas trankvilaj marondoj de la Kariba Maro [35]; dum tiu periodo la nombro de urbanoj [kreskos…] en Latin-Ameriko kaj la regiono de la Kariba Maro de 394 ĝis 609 milionoj [36].
35. Monato, Yoandra Isabel Rodríguez Labrada: Energiaj maŝinoj, 2009
36. Monato, Mu Binghua: Urbiĝo kaj malriĉiĝo, 2007
beloruse:
Карыбскае мора
ĉine:
加勒比海 [jiālèbǐhǎi]
germane:
Karibisches Meer Karibisches Meer, Karibik
indonezie:
Laut Karibia

10 Kaspia Maro

beloruse:
Касьпійскае мора

10 Korala Maro

Randa maro de de Pacifiko inter Aŭstralio, Nov-Gvineo, la Salomoj kaj Vanuatuo: la glitado tra la supraĵo de la pluvarbarego donas vidojn de la Korala Maro kaj Verda Insulo [37].
37. Vojaĝu kun ni en '97, esperanto usa, 1997/1, p. 16
angle:
Coral Sea
beloruse:
Каралавае мора
france:
Mer de Corail
germane:
Korallenmeer

Lapteva Maro

GEOG Maro ĉe la Siberia bordo de la Arkta Oceano, inter la Karaa Maro kaj la Orientsiberia Maro: permafrosto de insulo situanta en la insularo Ljaĉov, en Lapteva Maro, norde de Siberio [38]; Olenjok [unu el] alfluantoj de la Lapteva maro [39]. VD:Laptevo
angle:
Laptev Sea
beloruse:
мора Лапцевых
germane:
Laptev See
hispane:
Mar de Laptev
hungare:
Laptyev-tenger
indonezie:
Laut Laptev
nederlande:
Laptevzee
pole:
Morze Łaptiewów
portugale:
mar de Laptev
ruse:
море Лаптевых

Malviva Maro FK , 10Morta Maro

GEOG Sala lago inter Israelo kaj Jordanio, nutrata de la rivero Jordano: malgraŭ tiaj malfavoraj kondiĉoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas vivaj kreitaĵoj [40]; unufoje [mi] min banis en la Malviva Maro kaj pasigis unu sabaton en Jerusalemo [41]; ververe oni flosas en la Morta Maro, fakte estas tre malfacile resti vertikala ĉar la akvo turnas vin horizontale [42].
40. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5. El la vivo kaj sciencoj
41. S. Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon, La Ondo de Esperanto, n-ro 61, 1999:11
42. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo
angle:
Dead Sea
beloruse:
Мёртвае мора
ĉine:
死海 [SǐHǎi]
france:
Mer Morte
germane:
Totes Meer
indonezie:
Laut Mati
pole:
Morze Martwe
ruse:
Мёртвое море

10 Marmora Maro

Interna maro inter la Egea Maro kaj la Nigra Maro: Ardachès Stakian naskiĝis […] en la regiono de la Marmora Maro [43].
43. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro, 2013
angle:
Sea of Marmara
beloruse:
Мармуровае мора
france:
mer de Marmara
germane:
Marmarameer

Mezmaro

(malofte)
GEOG Mediteraneo: Nolan iam renkontis Burr-on en unu el niaj ŝipoj, kiam grupo da usonanoj vizitis ĝin sur la Mezmaro [44]; boato de Mezmara speco [45].
44. Edward Everett Hale, trad. E. L. Robinson, trad. Don Harlow: La viro senpatria, 1907 kaj 1994
45. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, aldonoj, malgranda marista terminaro
angle:
Mediterranean Sea
beloruse:
Міжземнае мора
bretone:
Mor Kreizdouar
ĉine:
地中海 [DìzhōngHǎi]
france:
Mer Méditerranée
germane:
Mittelmeer
hungare:
Földközi-tenger
indonezie:
Laut Mediterania, Laut Tengah
nederlande:
Middellandse Zee
pole:
Morze Śródziemne
ruse:
Средиземное море
slovake:
Stredozemné more

10Nigra Maro

GEOG Interna maro Atlantika inter Eŭropo kaj Azio, ĉe la bordoj de Rusujo, Ukrainujo, Rumanujo, Bulgarujo, Turkujo kaj Kartvelujo: la juna okulisto denove serĉis praktikadon en alia loko, en Ĥerson, apud Nigra Maro, li klopodis sensukcese VivZam ; ankaŭ el Rusio ĝis Ankaro estas funkcianta tubo, sed oni elektis novan vojon sub la Nigra Maro [46]; antaŭ 600 jaroj la Litova Granda Duklando etendiĝis ĝis la Nigra Maro kaj estis la plej granda ŝtato en Eŭropo [47].
angle:
Black Sea
beloruse:
Чорнае мора
bretone:
Mor Du
bulgare:
Черно море
ĉine:
黑海 [HēiHǎi]
france:
Mer Noire
germane:
Schwarzes Meer
indonezie:
Laut Hitam
japane:
黒海 [こっかい]
nederlande:
Zwarte Zee
pole:
Morze Czarne
portugale:
Mar Negro
ruse:
Чёрное море
turke:
Karadeniz

10Norda Maro

GEOG Parto de la Atlantiko limanta al nordokcidenta Eŭropo kaj orienta bordo de Britujo: la vera nigra oro de Britio ne estas la petrolo de la Norda Maro, sed la angla lingvo [48]; ĝia akvo fluas al la rejna baseno kaj plue al la Norda Maro [49].
48. Monato, Garbhan MACAOIDH: La angla, ĉu troja ĉevalo?
49. Monato, Mireille Grosjean: Ĉarnira urbo
beloruse:
Паўночнае мора
bretone:
Mor an Hanternoz
ĉine:
北海 [běihǎi]
france:
Mer du Nord
germane:
Nordsee
hungare:
Északi-tenger
indonezie:
Laut Utara
nederlande:
Noordzee
pole:
Morze Północne
ruse:
Северное море

Oĥocka Maro PIV1

GEOG Maro en la norda Pacifiko, okcidente de Kamĉatko kaj Kuriloj: Saĥaleno estas azia insulo inter la Japana Maro kaj la Oĥocka Maro [50]; okcidente de Hokajdo estas Japana Maro, sud-oriente estas Pacifiko, nord-oriente estas Oĥocka Maro [51]. VD:Oĥocko
angle:
Sea of Okhotsk
beloruse:
Ахоцкае мора
ĉine:
鄂霍次克海 [ÀhuòcìkèHǎi]
france:
Mer d'Okhotsk
germane:
Ochotskisches Meer
hungare:
Ohotszki-tenger
indonezie:
Laut Okhotsk
nederlande:
Zee van Ochotsk
pole:
Morze Ochockie
portugale:
mar de Okhotsk
ruse:
Охотское море

10Orienta Ĉina Maro, Orientĉina Maro OA9

GEOG Pacifika maro oriente de la kontinenta Ĉinujo: Japanion ĉirkaŭas maroj, Pacifika oceano en la oriento kaj Japana Maro en la okcidento, norde aldoniĝas Oĥocka Maro kaj sude Orientĉina Maro [52].
angle:
East China Sea
beloruse:
Усходне-кітайскае мора
ĉine:
东海 [DōngHǎi], 東海 [DōngHǎi]
france:
Mer de Chine orientale
germane:
Ostchinesisches Meer
hungare:
Kelet-kínai-tenger
indonezie:
Laut Cina Timur
nederlande:
Oost-Chinese zee
pole:
Morze Wschodniochińskie
ruse:
Восточно-Китайское море

Orientsiberia Maro BoER

GEOG Maro ĉe la Siberia bordo de la Arkta Oceano, inter la Lapteva Maro kaj la Ĉukĉa Maro: la Arkta Oceano havas preskaŭcirklan formon, kaj ĝia areo […] inkluzivas plurajn marojn kaj golfojn: nome la Bafina Golfo, la Barenca Maro, la Boforta Maro, la Ĉukĉa Maro, la Orientsiberia Maro, la Gronlanda Maro, la Hudsona Golfo, la Hudsona Markolo, la Karska Maro, la Lapteva Maro, la Blanka Maro kaj aliajn [53]; Jana (rivero) […] enfluas la orientsiberian maron, parton de la glacia nordpolusa maro [54].
angle:
East Siberian Sea
beloruse:
Усходне-Сібірскае мора
france:
Mer de Sibérie Orientale
germane:
Ostsibirische See
hungare:
Kelet-szibériai-tenger
indonezie:
Laut Siberia Timur
nederlande:
Oost-Siberische Zee
pole:
Morze Wschodniosyberyjskie
ruse:
Восточно-Сибирское море

10Ruĝa Maro

GEOG Maro en Hinda Oceano inter nord-orienta Afriko kaj Araba Duoninsulo: Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro [55]; ili elmoviĝis de la monto Hor laŭ la vojo al la Ruĝa Maro, por ĉirkaŭiri la landon de Edom [56]; Eritreo estas ŝtato etendiĝanta en nordorienta Afriko sur marbordo de Ruĝa Maro [57].
angle:
Red Sea
beloruse:
Чырвонае мора
bulgare:
Червено море
ĉine:
紅海 [HóngHǎi], 红海 [HóngHǎi]
france:
Mer Rouge
germane:
Rotes Meer
hebree:
ים סוף
hungare:
Vörös-tenger
indonezie:
Laut Merah
japane:
紅海 [こうかい]
nederlande:
Rode Zee
pole:
Morze Czerwone
ruse:
Красное Море

10Suda Ĉina Maro, Sudĉina MaroOA9

GEOG Pacifika maro sude de la kontinenta Ĉinujo.
beloruse:
Паўднёва-Кітайскае мора
ĉine:
南海 [NánHǎi]
france:
Mer de Chine méridionale
indonezie:
Laut Cina Selatan
nederlande:
Zuid-Chinese Zee
pole:
Morze Południowochińskie

Tirena Maro

GEOG Maro okcidente de Italio, ĉirkaŭita de la insuloj Korsiko, Sardujo kaj Sicilio; parto de Mezmaro: oni lastatempe parolas ankaŭ pri granda vulkano nomiĝanta Marsili, kiu sin trovas subakve en Tirena Maro [58].
58. R. Pigro: Ĝis la tero tremas, Monato, 2013:02, p. 22a
beloruse:
Тырэнскае мора
france:
Mer tyrrhénienne
indonezie:
Laut Tirenia

administraj notoj

pri Nigra M~o:
    Mi dubas, ĉu vere "atlantika".
    [MB]
 
Azova M~o : Mankas verkindiko en fonto.
Kaspia M~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Suda Ĉina M~o, Sudĉina M~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.