*agac/o

*agaco

Malagrabla, incita sento ĉe la dentoj aŭ ĉe la nervaro, pro acido, malvarmo, akra bruo ks: la […] nobeluloj sentis agacon ĉe la penso, ke ilia kamparano povus resti senokupa kvindek tagojn en la jaro [1]; en la nordo la akvo fariĝas ŝtono, kaj la vaporo ‐ blanka salo, kiu tamen havas neniun guston, sed pinĉas la fingrojn kaj agacigas la dentojn [2].
angle:
*setting on edge
beloruse:
аскома
ĉine:
牙疼 [yáténg]
france:
agacement (des dents, des nerfs)
germane:
*Stumpfwerden der Zähne, Zahnschmerz (wg. Kälte, Säure)
hebree:
חריקת (שיניים, ציפורן)
japane:
いらだち, いらだたしさ
pole:
*drętwość
ruse:
*оскомина

agaca

Sentiganta agacon, (en figura senco) inciton: ĉion mi atendis, nur tion ne […] mi sentis ian strangan, agacan guston malantaŭ la aferoj VaK ; li ja venis kadre de oficiala enketo kaj povos klarigi la situacion – sed la afero tamen estis agaca: neniam bone impresas al la ĉefoj kiam oni ŝajne trouzas sian policanecon ChB ; damne, Eternulo, vi fakte ĉion povas, se el nura ripo de nia prapatro vi kapablis elsorĉi tian belegaĵon agace efikan SkandalJozef . VD:acida, adstringa, dolora, pika2
angle:
aggravating
beloruse:
аскомісты
germane:
aufreizend
japane:
神経を刺激する [しんけいをしげきする], いらだたせるような

agaci

(tr)
1.
Kaŭzi agacon, iriti, forte juki: Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas PrV ; la dentoj agaciĝos ĉe tiu, kiu manĝis la nematurajn vinberojn [3].
2.
Inciti1: ŝia certeco, ke mi trovos solvon, ne tuŝis min flate, sed nur agacis miajn nervojn KrM ; min tiuj bruoj ĉiufoje ĉagrenas kaj agacas MortulŜip ; ĉiam plaĉis al ŝi esti la unua portanto de novaĵo, agacis min ŝia kontenta esprimo [4].
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 31:30
4. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
angle:
1. aggravate, annoy, irritate
beloruse:
1. набіваць аскому, раздражняць 2. раздражняць
bretone:
1. tozonañ 2. hegaziñ
ĉeĥe:
trnout (zuby)
france:
1. agacer (les dents), porter sur les nerfs
germane:
1. reizen (das Zahnfleisch) 2. aufreizen
hebree:
לחרוק (שיניים, צפורניים)
hispane:
1. causar dentera
itale:
1. allappare, stridere (fig.), irritare, dare sui nervi
japane:
神経に障る [しんけいにさわる], いらだたせる
nederlande:
1. pijn doen aan de tanden of aan de zenuwen 2. op de zenuwen werken
ruse:
1. вызывать оскомину, раздражать 2. раздражать
slovake:
stŕpnuť, tŕpnuť
ukraine:
викликати оскому, подразнення

administraj notoj