tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pt ru sk

*incit/i

*incitiTEZ

(tr)
1.TEZ
(iun) Eksciti ties koleron: ili incitis Min per ne-dio, [...] tial Mi incitos ilin per ne-popolo [1]; ne incitu [la anĝelon], ĉar li ne pardonos vian pekon [2]; la princo volas inciti nin per sia favoratino [3]; urson evitu, duonpatrinon ne incitu PrV; la incitita ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj [4]; diskuti per incitita voĉo (voĉo de incitito). VD:ĉagreni, defii, iriti, piki, provoki, spiti.
Rim.: En la bibliaj ekzemploj la kolero fontas el la ĵaluzo de Dio. En pli moderna lingvaĵo la kolero aperas ofte kiel sekvo de vortaj atakoj: pikoj, mokoj ks.
2.TEZ
(beston) Suferigi ĝin por vigligi ĝian agresemon: inciti hundon, abelojn; (figure) abelujon ne incitu, amason ne spitu PrV; la dresisto [...] senĉese incitis la serpentojn [5]; [la virbovo] komencis persekuti la lancistojn, kiuj incitis lin per pikado [6]; (figure) lia modesteco estis incitilo por liaj malamikoj. VD:turmenti.
3.TEZ
Malmilde instigi, senkaŝe instigi al malbono: inciti koleron, senton, ĵaluzon, fieron [7], envion, deziron, pasion, kverelon, ribelon; ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado [8]; malbone kaŝita ŝteliston incitas PrV; mi vidas, ke mia silento incitas vian malŝaton; Li incitis Davidon kontraŭ [la Izraelidoj] (instigis Davidon kontraŭ ili) [9]; senhontaj virinoj logincitadis la pasantojnZ. VD:instigi, naski, veki.
4.TEZ
Malmilde eksciti korpan organon aŭ sentumaĵon: inciti la nervojn; tro kruda lumo incitas la okulojn; inciti la galon (kolerigi); inciti la soifon, la doloron; la incitanta blankeco de la neĝo; incitanta flaveco de la sablo de la libia dezerto [10]. (figure) Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj [11]. VD:agiti, agaci, iriti.
5.TEZ
(figure) (poezie) Eksciti la aktivecon de io, kvazaŭ kolerigante ĝin: inciti la fajronZ; la incititaj (furiozaj) ondoj de maro.

Rim.: Inciti enhavas ĉiam en si ideon de malmildeco, akreco, krudeco, eĉ malagrableco; oni do ne devas uzi ĝin sendistinge anstataŭ eksciti, kiu enhavas esence nur la ideon de plivigligo.

incito Vikipedio

1.TEZ
Io, kio incitas: mokriproĉoj, incitoj kaj kriegoj aŭdiĝis el ĉiuj flankoj [12]; li ne restigis ĉe Jerobeam eĉ unu animon [...] pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon [13]; Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase [14]. VD:piko.
2.TEZ
(malofte) Inciteco: inter la konstrulaboristoj regis ega incito (kontraŭ la estraro) [15].

incitadiTEZ

Ade inciti: fiakristo incitadis sian ĉevalon [16]; ekbato de nazo aperigas sangon kaj incitado de kolero kaŭzas malpacon [17]; la incitado de ŝovinismaj sentoj kondukas al milito; incitado de la vidnervo per ia ajn procedo naskas ĉiam dolorajn sentumaĵojn.

inciteblaTEZ

Incitiĝema: la inciteblaj bubaloj; esti pacema, malsovaĝa kaj ne facile incitebla [18].

incitecoTEZ

Stato de iu aŭ io incitita: tiu ja estas la bono, kiun al mi faris miaj persekutantoj senmezure eluzante ĉiujn sagojn de sia inciteco [19].

incitetiTEZ

Milde inciti: li incitetadis eĉ la malgrandan Gerdan, kiu lin amis el la tuta koro [20].

incitiĝiTEZ

Iĝi incitita: ne incitiĝu pro la malvirtuloj [21]; kion do vi ankoraŭ diras? ― sufokate de incitiĝo Azazello preskaŭ siblis [22]; la tono de incitiĝo estis sufiĉa indiko pri la animstato de la inspektoro [23].

incitiĝemaTEZ

Facile incitiĝanta: incitiĝema karaktero, humoro; malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema [24]; malsaĝulon mortigas la kolero, kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco (aŭ: incitiĝemo) [25]. SIN:incitebla

tradukoj

anglaj

~i: incite.

belorusaj

~i: раздражняць, дражніць; ~ebla: раздражняльны; ~eco: раздражненьне, раздражнёнасьць; ~iĝi: раздражняцца; ~iĝema: раздражняльны.

bulgaraj

~i 3.: предизвиквам; ~i: раздразвам, дразня; ~o: дразнение; ~adi: дразня; ~ebla: раздразнителен; ~eco: раздразнение, раздразненост; ~eti: подразням; ~iĝi: раздразвам се, дразня се; ~iĝema: раздразнителен.

ĉeĥaj

~i: bouřit, dráždit, hecovat, jitřit, podráždit, popouzet, popudit, rozčilovat, štvát; ~adi: dráždit, škádlit; ~ebla: dráždivý; ~eco: podrážd�›nost; ~eti: popichovat, pozlobit, škádlit.

francaj

~i: agacer, énerver, exciter, fomenter, irriter, provoquer; ~o 1.: provocation, pique, pointe, raillerie; ~o 2.: agacement, animosité, énervement, excitation, irritation; ~ebla: excitable, irritable, nerveux; ~eco: agacement, animosité, énervement, excitation, irritation; ~eti: taquiner, asticoter, embêter; ~iĝi: s'agacer, s'énerver, s'exciter, s'irriter, se mettre en colère; ~iĝema: excitable, irritable, nerveux. log~adi: raccoler; ~ado: excitation, irritation; ~iĝo: agacement, énervement, excitation, irritation.

germanaj

~i: erregen, reizen.

hispanaj

~i 4.: irritar; ~i: incitar; ~o 2.: incitación; ~eco: incitación.

hungaraj

~i: izgat, ingerel; ~o 1.: izgatás, ingerelés; ~o 2.: izgatottság; ~ebla: izgatható, ingerelhető; ~eco: izgatottság, ingerelültség; ~eti: ingerkedik; ~iĝi: izgalomba jön, felizgatja magát; ~iĝema: ingerlékeny.

nederlandaj

~i: prikkelen.

portugalaj

~i: incitar; ~o 2.: incitação (ato de incitar); ~adi : irritação (incitação continuada), provocação (incitação continuada); ~ebla: irritadiço; ~eco: animosidade; ~eti: importunar, contrariar; ~iĝi: irritar-se; ~iĝema: irritadiço.

rusaj

~i 1.: дразнить; ~i: раздражать; ~o 1.: раздражитель, насмешка, колкость, издевательство; ~o 2.: раздражение; ~adi : раздражать; ~ebla: раздражительный; ~eco: раздражение, раздражённость; ~eti: поддразнивать, подтрунивать, донимать; ~iĝi: раздражаться; ~iĝema: раздражительный.

slovakaj

~i: dráždiť, hnevať, popudiť; ~adi: dráždiť, naťahovať, prekárať; ~ebla: dráždivý; ~eco: podráždenosť; ~eti: podpichovať.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:21
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:21
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 15
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 8
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
8. La Nova Testamento, La agoj 24:5
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:1
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 17
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Bela
12. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 22
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 15:30
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 23:26
15. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 7
16. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:33
18. Vikipedio, Kolero
19. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Unua promenado
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 37:1
22. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 19
23. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 8
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:16
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 5:2

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ebla: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~eti: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~iĝema:
    Mi ne certas,
    ke "~igxema" kaj "~ebla" estas veraj sinonimoj (ecx se
    la tradukoj identas). [MB]
  

[^Revo] [incit.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.27 2017/07/09 15:10:13 ]