tradukoj: be cs de en es fr it nl pl pt ru sk tr

aglomer/i PV

aglomeri ZR  

(tr)
Kunigi en densan nedisiĝeman mason: rokaĵo konsistanta el ŝtonetoj aglomeritaj en cimento [1].

aglomero ZR  

Kunigo en densa kaj granda maso.

aglomeraĵo  

Densa nedisiĝema maso kunigita el pluraj substancoj: tiu substanco en la terinterno estas nomata magmo, kaj post forlaso de la vulkankratero ĝi povas esti lafo kaj vulkanaj sablo, polvo, tufo, […] kaj aglomeraĵo [2]; aglomeraĵo de diversaj metaleroj, en kiu oraj polveroj kutime estas algluitaj al aliaj metaloj [3]; la ministro pri energio […] jubilis pri la ekzisto de aglomeraĵoj de skistogaso en Litovio [4]; necesas malpli ol du horoj de Bruselo, ĝia kvazaŭa pezocentro, por atingi ties kvar ĉefajn aglomeraĵojn, danke al reto de grandrapidaj trajnoj [5].

tradukoj

anglaj

~i : agglomerate; ~o : agglomeration.

belorusaj

~i : нагрувашчваць.

ĉeĥaj

~i : aglomerovat, spojit teplem, spojit tlakem; ~o : aglomerace.

francaj

~i : agglomérer; ~o : agglomération.

germanaj

~i : zusammenballen, zusammenhäufen, agglomerieren; ~o : Ballung, Zusammenballung, Anhäufung, Agglomeration; ~aĵo : Ballung, Agglomeration.

hispanaj

~i : aglomerar; ~o : aglomeración.

italaj

~i : agglomerare; ~o : agglomerazione.

nederlandaj

~i : een agglomeraat vormen.

polaj

~i : aglomerować, łączyć, skupiać, zlepiać; ~o : aglomerat, zlepek, skupienie.

portugalaj

~i : aglomerar.

rusaj

~i : соединять, скоплять, нагромождать, агломерировать; ~o : агломерат, скопление.

slovakaj

~i : stmeliť, tesne spojiť do kompaktného celku; ~o : aglomerácia.

turkaj

~i : toplanmak, toplayıp yığmak.

fontoj

1. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!
2. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
3. Monato, last: Ora febro en Litovio
4. Monato, last: Revoj pri skistogaso
5. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo

~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | aglome.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2019/06/30 07:47:08