2metropol/o

metropolo

1.
Ĉefa urbo rilate al la cetera lando: progreso povas okazi ne nur en metropoloj, sed same en periferiaj regionoj [1]; superfluaj laborfortoj invadas de vilaĝoj al urboj, de malgrandaj urboj al metropoloj [2]; Pekino estas kaj historia kultura urbo kaj moderna metropolo [3]; en 1951 en la brita ĉefurbo okazis Festivalo de Britio […] milionoj da britoj tiam vizitis la festivalan lokon en la metropolo [4]; en la jaro 2015 […] ekzistos minimume 36 urbegoj, kiuj havos pli ol 8 milionojn da loĝantoj ― tiel nomataj megametropoloj [5]; „Meznokto metropola“ (poemaro de Krys Ungar) [6].
2.
(arkaismo) Origina lando rilate al siaj kolonioj: evoluigo de kolonioj kaj ilia funkciigo ekonomie aŭ militiste laŭ interesoj de la hejmlando (metropolo) [7].
3.
Aglomeraĵo de pluraj urboj en kvazaŭ-urbego: la germana metropolo Rejno-Ruro (unua industria regiono de Eŭropo) [8]; la transnacia regiono Lille-Kortrijk-Tournai, nomata „Eŭrometropolo“ [9].
1. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
2. Monato, Alice Liu: Migrado multmiliona, 2010
3. Monato, Wen Zhihong: Protektu kaj riparu, 2006
4. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 11
5. Globus: Megametropoloj, Monato, 2000/08, p. 14
6. Ungar Krys: Meznokto metropola ― FEL, Antverpeno, 1991
7. Vikipedio, Koloniismo
8. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo, 2011
9. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo, 2011
angle:
metropolis
beloruse:
1. сталіца 2. мэтраполія 3. аглямэрацыя (гарадзкая)
ĉeĥe:
hl. město, metropole
ĉine:
大都会 [dàdūhuì], 大都會 [dàdūhuì], 都 [dū], 大都市 [dàdūshì], 都市 [dūshì], 大城市 [dàchéngshì], 中心城市 [zhōngxīnchéngshì], 都会区 [dūhuìqū], 都會區 [dūhuìqū]
france:
métropole
germane:
Metropole 3. Ballungsgebiet
hungare:
főváros, metropolisz 2. anyaváros, anyaország
japane:
本国 [ほんごく], 中心都市 [ちゅうしんとし], 大都市 [だいとし], メトロポリス
katalune:
metròpoli
nederlande:
hoofdstad 2. moederland
portugale:
metrópole
ruse:
1. столица 2. метрополия
slovake:
hlavné mesto, metropola
ukraine:
метрополія, столиця

administraj notoj