* -aĵ/

I.

-aĵ

Sufikso, kiu:
1.
aplikate al adjektivo aŭ adverbo, foje al substantivo – esprimas iun konkretan objekton, kiu estas esence tia, kiel esprimas tiu vorto, al kiu ĝi estas aplikata: sanktaĵo (= io sankta); malpuraĵo; teruraĵo (= io, kio kaŭzas teruron); Moseo rakontis al sia bopatro [...] ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis [1]; ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo (t.e. ne konsistanta el pluraj partoj) el pura oro [2]; prenu la tutan sebon kiu kovras la internaĵon (t.e. la internaj organoj) [3]; li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo (ne ŝtelis de lia havo) [4]; (figure) ĝi estas por mi volapukaĵo (nekompreneblaĵo) PrV .
Rim.: Substantivo formita el adjektiva radiko per la sufikso aĵ ( belaĵo ) diferencas de la vorto aĵo memstare uzata kun akompano de adjektivo ( bela aĵo ). La unua esprimo montras esencan konstantan kvaliton; la dua signifas, ke la aĵo havas ian okazan neesencan kvaliton.
2.
aplikate al verbo ‐ havas saman signifon kiel aplikate al iu el la participoj de tiu verbo: fluaĵo (= fluantaĵo); skribaĵo (= skribintaĵo); frandaĵo (= frandataĵo); forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo [5]; sanigaĵo malbongusta sed efiko plej ĝusta PrV ; la restaĵon manĝu la bestoj de la kampo [6]; blua, purpura kaj ruĝa teksaĵo [7].
3.
aplikate al substantivo ‐ esprimas konkretan objekton faritan el tio, kion nomas la substantivo, plej ofte manĝaĵon: bovaĵo (manĝaĵo farita el bova viando); glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo [8]; prenu la brustaĵon (brustviandon) de la virŝafo [9]; tolaĵon (t.e. io farita el tolo) malpuran lavu en la domo PrV .
angle:
Esperanto suffix turning an adjective, adverb, verb, or noun into a concrete object, occasionally equivalent to English -age
beloruse:
суфікс для ўтварэньня назоўнікаў
hispane:
concreta en algo relacionado con la raíz
indonezie:
2. -an
pole:
przyrostek przedmiotu, produktu, pojęcia, potrawy
taje:
1. แสดงคำนามของสิ่งที่เป็นนามธรรม 3. แสดงคำนามของสิ่งที่ทำมาจาก
II.
Uzata memstare:

aĵo

Konkreta objekto: la plej bona aĵo en la mondo [10]; la princo [...] prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros [11]; delikatajn aĵojn li manĝas [12]; mi mem pli bone enpakos viajn aĵojn, por ke tempo ne estu vane perdata [13]; en la plimulto da okazoj inter o kaj aĵo estas granda diferencoLR .
angle:
thing
beloruse:
рэч
bulgare:
нещо
france:
chose, objet, truc
germane:
Ding, Sache, Gegenstand
hebree:
דבר
hispane:
cosa (objeto concreto), objeto
indonezie:
barang, benda, hal, objek
japane:
物 [ぶつ], 事物 [じぶつ], ものごと
katalune:
cosa
nederlande:
ding
okcitane:
causa
pole:
rzecz
ruse:
вещь
slovake:
vec
svahile:
kitu
svede:
sak
taje:
สิ่งของ, สิ่ง
tokipone:
ijo

administraj notoj

pri -~ 1.:
      Ĉu malfacilaĵoj k.s. estas konkretaj (t.e. percepteblaj) objektoj?
      Se ne, la difino bezonas aldonon por ampleksi ankaŭ abstraktajn aferojn.
      [wd]