*sankt/a

*sankta

1.
REL Respekteginda pro speciala religia karaktero: la Sankta Skribo; faru sanktajn vestojn por via frato Aaron [1]; observu la sabaton ĉar ĝi estas sankta por vi [2]; prenu la sanktan oleon kaj […] sanktoleu la altaron [3]; sanktolei reĝon [4]; en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon, nenia laboro estu farata en tiuj tagoj [5]; la Sankta Kruco Marta ; sankta devo Ifigenio ; katenoj sanktaj, tamen sklavaj Ifigenio ; rompi sian sanktan promeson Hamlet ; KAT POL la sankta seĝo, trono, katedro (papa registaro); latino estas ankoraŭ la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo [6].
a)
KRI Epiteto de sanktulo aŭ sanktulino: sankta Petro [7]; sankta Johano PrV ; la Sankta Virgulino FK ; la monaĥejo de la Sankta Stefano FK .
b)
KRI La epiteto de la tagoj de la Sankta Semajno: Sankta Ĵaŭdo; Sankta Vendredo; kaj ili venas ĉiujn fastajn tagojn ĝis la Sankta Sabato, kiu estas la tago antaŭ Pasko [8].sankta
2.
(figure) Kvazaŭreligie soleninda; plej respekteginda: amiko de la sankta ideo DL ; sub la sankta signo de l' espero, kolektiĝas pacaj batalantoj [9]; ho sankta Kabe, helpu [10]! sankta estas por ni la hodiaŭa tago [11]; en via buŝo la sankta vorto „amo“ malpuriĝas [12]; ho patriotismo, kiam fine via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de malhonestuloj [13]? la celo sanktigas la rimedojn.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:2
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 31:14
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 40:9
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:8
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:16
6. Garbhan MacAoidh: La angla, ĉu troja ĉevalo?, Monato, 2004/10, p. 20
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
8. M. Polo, trad. D. Moirand: La libro de la mirindaĵoj, 2001
9. L. L. Zamenhof: La Espero
10. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
angle:
sacred S~a Ĵaŭdo: Maundy Thursday. S~a Vendredo: Good Friday.
beloruse:
сьвяты, сьвяшчэнны S~a Vendredo: пакутная пятніца. S~a Sabato: пакутная субота.
bulgare:
свети
ĉeĥe:
posvátný, svatý
ĉine:
神圣 [shénshèng], 神聖 [shénshèng], 圣洁 [shèngjié], 聖潔 [shèngjié], 圣 [shèng], 聖 [shèng], 使神圣化 [shǐshénshènghuà], 使神聖化 [shǐshénshènghuà], 供神 [gōngshén], 神圣化 [shénshènghuà], 神聖化 [shénshènghuà], 圣徒 [shèngtú], 聖徒 [shèngtú], 庄严 [zhuāngyán], 莊嚴 [zhuāngyán], 視為神聖 [shìwéishénshèng], 视为神圣 [shìwéishénshèng], 圣者 [shèngzhě], 聖者 [shèngzhě], 神圣不可侵犯 [shénshèngbùkěqīnfàn], 神聖不可侵犯 [shénshèngbùkěqīnfàn]
france:
saint (adj.)
germane:
heilig ~a seĝo: Heiliger Stuhl. S~a Ĵaŭdo: Gründonnerstag. S~a Vendredo: Karfreitag.
hispane:
santo, santa
hungare:
szent S~a Skribo: Szentírás. ~a seĝo: Szentszék. S~a Ĵaŭdo: nagycsütörtök. S~a Vendredo: nagypéntek. S~a Sabato: nagyszombat.
indonezie:
kudus, sakral, suci
itale:
santo (agg.) S~a Ĵaŭdo: Giovedì Santo. S~a Vendredo: Venerdì Santo.
japane:
神聖な [しんせいな], 聖なる [せいなる], 尊重すべき [そんちょうすべき], 神聖不可侵の [しんせいふかしんの]
nederlande:
heilig S~a Skribo: Heilige Schrift. ~a seĝo: Heilige Stoel. S~a Ĵaŭdo: Witte Donderdag. S~a Vendredo: Goede Vrijdag. S~a Sabato: paaszaterdag.
pole:
święty S~a Skribo: Pismo Święte. ~a seĝo: Tron Piotrowy. S~a Ĵaŭdo: Wielki Czwartek. S~a Vendredo: Wielki Piątek. S~a Sabato: Wielka Sobota.
portugale:
santo, são, sagrado, sacro
ruse:
1.a святой S~a Skribo: священное писание . ~a seĝo: святой престол. 1.b великий, страстной S~a Ĵaŭdo: великий четверг, чистый четверг. S~a Vendredo: великий пяток, страстная пятница. S~a Sabato: великая суббота, страстная суббота. 1. священный, святой 2. священный, святой
slovake:
posvätný
tibete:
རྩ་ཆེན་པོ་
ukraine:
святий, священний

sanktega

Eminente, eksterordinare sankta: inter la sanktaj libroj de la judoj, la plej sanktega estas la Torao [14]; laŭdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio! [15]; En Esperanto li (Johano Paŭlo la Dua) diras: „[…] Sanktega Maria akompanu Vin!“ [16].
beloruse:
прасьвяты
france:
très saint
germane:
allerheiligst
hispane:
santísimo, santísima
indonezie:
mahasuci
itale:
santissimo
nederlande:
allerheiligst
pole:
przenajświętszy
ruse:
пресвятой

sanktigi

(tr)
Fari sankta: per ĉi tiu tuko, kiu estas sanktigita, mi forpelos malproksimen de vi la malbonajn spiritojn [17]; Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn [18]; kiu malsanktigos la sabaton, tiu mortu [19]. ANT:profaniVD:konsekri, beni, bapti
beloruse:
асьвячаць
ĉeĥe:
posvětit (něco| někoho)
ĉine:
使神圣化 [shǐshénshènghuà], 使神聖化 [shǐshénshènghuà], 供神 [gōngshén], 神圣 [shénshèng], 神聖 [shénshèng], 神圣化 [shénshènghuà], 神聖化 [shénshènghuà], 圣徒 [shèngtú], 聖徒 [shèngtú], 圣洁 [shèngjié], 聖潔 [shèngjié], 庄严 [zhuāngyán], 莊嚴 [zhuāngyán], 視為神聖 [shìwéishénshèng], 视为神圣 [shìwéishénshèng], 圣化 [shènghuà], 聖化 [shènghuà], 自洁 [zìjié], 自潔 [zìjié]
france:
sanctifier
germane:
heiligen
hispane:
santificar
hungare:
megszentel
indonezie:
menyucikan
itale:
santificare (rendere santo)
japane:
神聖視する [しんせいしする], あがめる, 聖化する [ひじりかする], 聖別する [ひじりべつする]
nederlande:
heiligen
pole:
święcić, uświęcać
ruse:
освятить
slovake:
posväcovať, zasvätiť
ukraine:
святити, освячувати

*sanktejo

REL Loko aŭ domo de kulto: kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata [20]. tabernaklo estis pretigita: la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; ĝi estas nomata la Sanktejo [21]; ne permesu al viaj soldatoj sakrilegi la sanktejojn kaj ataki la pastrojn [22]; purigita kaj incensita, li iris en malgrandan kapelon, forŝiris de la pordo la argilan sigelon kaj eniris sola en la sanktejon, kie sur ebura lito ripozis la mirakla statuo de la dio Oziriso [23]; (figure) en la riĉan magazenon eniris virino ‐ en tiun sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo Marta ; sur ilia standardo estas pentrita la kruco, kiu estas same la insigno de dio Kecalkoatl kaj staras skulptite el ŝtono en la sanktejo en Ĉolula [24]; Uluru, rokego en la centro de la kontinento kaj sanktejo por aborigena kulturo [25]; por la nepalanoj la religio estas parto de la ĉiutaga vivo: etaj sanktejoj estas en ĉiu strato kaj vilaĝo [26]. SUB:plejsanktejo, templo, preĝejo, kapelo, altaro
angle:
sanctuary
beloruse:
сьвяцілішча
ĉeĥe:
chrám, svatyně
ĉine:
兜婆 [dōupó], 薮偷婆 [sǒutōupó], 藪偷婆 [sǒutōupó], 薮斗婆 [sǒudǒupó], 藪斗婆 [sǒudǒupó], 神祠 [shéncí]
france:
sanctuaire
germane:
Heiligtum
hispane:
santuario
itale:
santuario
japane:
聖所 [せいじょ], 聖堂 [せいどう], , 聖域 [せいいき]
nederlande:
heiligdom
pole:
świątynia, sanktuarium
ruse:
святилище
slovake:
chrám, svätyňa
tibete:
མཆོད་ཁང་
ukraine:
святе місце, святиня, святилище, храм

sanktulo

REL En diversaj religioj (kristanismo, islamo), mita aŭ historia persono al kiu la kredantoj atribuas piecon, favoron de dio(j) kaj rolon de peranto inter dio(j) kaj la homoj: KRI loke honorata sanktulo (en la antikva eklezio kaj en ortodoksismo: persono kies publikan honoradon en sia episkopujo sankciis episkopo); li rememoris, kiel la sankta Elisabeto, kiam ŝi vivis ankoraŭ sur la tero, ŝi, la sanktulino de lia hejmo kaj de lia infaneco, la nobla dukino de Turingio, la alte eminenta sinjorino, mem iradis en la plej malriĉajn lokojn, kaj alportadis al la malsanuloj konsolon kaj refreŝigon [27]; halovino […], vespero de ĉiuj sanktuloj (vd Haloveno) [28]; ortodoksuloj tion faras ne dum la tago de ĉiuj sanktuloj [29]; se Dio ne volas, sanktulo ne helpos PrV .
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
28. Walter Klag: Kuk-urbo, Monato, 2005/02, p.17
29. Laimius Stražnickas: Kredo kaj angla lingvo, Monato, 2007/02, p. 15
beloruse:
сьвяты (наз.)
ĉeĥe:
světec
ĉine:
圣人 [shèngrén], 聖人 [shèngrén], 圣贤 [shèngxián], 聖賢 [shèngxián]
france:
saint (subst.)
germane:
Heiliger, Heilige tago de ĉiuj ~uloj: Allerheiligen.
hispane:
santo (persona)
indonezie:
santa, santo, orang suci
itale:
santo (sost.)
japane:
聖人 [しょうにん]
nederlande:
heilige tago de ĉiuj ~uloj: Allerheiligen.
pole:
święty
ruse:
святой (в знач. сущ.) loke honorata ~ulo: местночтимый святой .
slovake:
svätec
turke:
aziz, veli
ukraine:
святий (ім.)

sanktuligi

KRI Agnoski iun sanktulo (ago de eklezio): la papo Siksto la 5-a konsideris la monaĥon kiel martiron kaj pripensis sanktuligi lin [30]. VD:enkanonigi
beloruse:
кананізаваць
ĉeĥe:
kanonizovat
ĉine:
上天堂 [shàngtiāntáng], 德高 [dégāo]
france:
canoniser
germane:
heilig sprechen
hispane:
santificar (a una persona)
hungare:
szentté avat
itale:
canonizzare
japane:
聖列に加える [ひじりれつにくわえる]
nederlande:
heilig verklaren
pole:
kanonizować
ruse:
причислить к лику святых
slovake:
kanonizovať, vyhlásiť za svätého

malsankta

Religie malbona, malutila, malpia, diabla: la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj [31]; sciu, ke la dogmaro, kiun vi deklaras, estas dogmaro de la malsankta spirito [32].
31. La Nova Testamento, I. Timoteo 1:9
32. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
грэшны, д’ябальскі
ĉine:
外邦人 [wàibāngrén], 異教的 [yìjiàode], 离经叛道 [líjīngpàndào], 離經叛道 [líjīngpàndào], 不信教 [bùxìnjiào], 异教 [yìjiào], 異教 [yìjiào], 非基督教 [fēijīdūjiào], 不洁净 [bùjiéjìng], 不潔淨 [bùjiéjìng], 不神圣 [bùshénshèng], 不神聖 [bùshénshèng], 不圣洁 [bùshèngjié], 不聖潔 [bùshèngjié], 不虔誠 [bùqiánchéng], 不虔诚 [bùqiánchéng]
france:
impie
germane:
unheilig, ketzerisch, heidnisch, profan
hispane:
impío, diabólico
indonezie:
najis
nederlande:
heidens
pole:
bezbożny

kolonosanktulo

REL Asketo kiu konstante vivas sur la supro de kolona konstruaĵo: Ramajun estas nia plej fama kolonosanktulo [33].
33. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
beloruse:
стоўпнік
france:
stylite
germane:
Säulenheiliger
hispane:
estilita
pole:
święty z kolumny

plejsanktejo

BIB Plej sankta loko ene de preĝejo, templo, kiu ofte estas malpermesita por aliro de publiko; aparte la plej sankta parto de la jerusalema templo: la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo [34]; li aranĝis ĉe la muro de la domo galeriojn ĉirkaŭ la muroj de la domo, ĉirkaŭ la templo kaj la plejsanktejo [35]; la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo [36]; la plejsanktejon li aranĝis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo [37].
ĉeĥe:
nejsvětější místo chrámu
france:
saint des saints
germane:
Allerheiligstes
hispane:
Sanctasantórum (lugar más sagrado del Templo de Jerusalén), Santo de los Santos (lugar más sagrado del Templo de Jerusalén)
itale:
sancta santorum
nederlande:
allerheiligste (zn.)
pole:
najświętsze miejsce
ruse:
святая святых
slovake:
najsvätejšie miesto v chráme
ukraine:
святилище, святая святих

Sankta Semajno

KRI La semajno kiu komenciĝas de la Palma Dimanĉo kaj antaŭas la kristanan Paskon: la Sankta Semajno en Sevilo estas katolika festo kiu rememoras, per gravaj artaj skulptaĵoj, ĉefe en strata ekspo[z]icio, la pasio kaj morto de Jesuo Kristo [38]; post la karnavalo, la katolika eklezio festas karesmon, kiu estas kvardek-taga periodo de spirita preparo por la Sankta Semajno [39].
angle:
Holy Week
beloruse:
пакутны тыдзень
ĉine:
神圣周 [shénshèngzhōu], 神聖週 [shénshèngzhōu]
france:
semaine sainte
germane:
Karwoche
hispane:
Semana Santa
hungare:
nagyhét
itale:
Settimana Santa
nederlande:
Goede Week
pole:
Wielki Tydzień
ruse:
страстная неделя, великая седмица

administraj notoj

~ega: Mankas verkindiko en fonto.
~uligi: Mankas dua fontindiko.
kolono~ulo: Mankas dua fontindiko.