*anstataŭ

I.

*anstataŭ

1.
Prepozicio signifanta: en la loko de, en la rolo de, en la funkcio de: anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo [1]; ne servas larmo anstataŭ armo PrV .
2.
Konjunkcio samsenca kiel anstataŭ1, aplikebla al diversaj parolelementoj aŭ propozicioj, kaj ebliganta konservi la kazon por pli precize indiki, kiu aŭ kio estas anstataŭata: vi dormas anstataŭ labori; Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon [2]; Ne voku anstataŭ Allahon alian Dion [3]; vi satiĝis per honto anstataŭ per honoro [4]; neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj [5]; ĉiun, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj [6]; la malpli pezaj taskoj devos esti donataj al la virinoj anstataŭ al la viroj [7]; anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon [8].
Rim.: Z klarigas, ke „kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ „anstataŭ“ per si mem postulas ĉiam la nominativon: se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post „anstataŭ“ la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon, la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pro tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato“LR.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §26.
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 51a, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2a.
3. Muhamado, tr. I. Chiussi: La Nobla Korano, 28:89
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥabakuk 2:16
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 45a, La Revuo, 1908, aŭgusto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:7
7. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 5a
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 3a.
angle:
instead of, in lieu of, in place of
beloruse:
замест
bulgare:
вместо
ĉeĥe:
namísto
ĉine:
2. 反而 [fǎnér]
france:
au lieu de
germane:
statt
hebree:
במקום
hispane:
en lugar de, en vez de
hungare:
helyett, helyébe ne servas larmo ~ armo: fegyver helyett nem szolgál a könny .
itale:
invece di, al posto di
katalune:
en lloc de, en comptes de
nederlande:
in plaats van
okcitane:
al lòc de, allòc de
pole:
zamiast, w zamian, w zastępstwie, w miejsce
portugale:
em vez de (prep.), em lugar de (prep.)
ruse:
вместо
slovake:
namiesto
svede:
istället för
taje:
แทน
ukraine:
прийм. замість
II.
Vortero kun la senco 1:

*anstataŭi

(tr)
Esti en la loko de; esti uzata anstataŭ; plenumi ies rolon aŭ taskon: la freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero [9]; mielo anstataŭas sukeron; nenio anstataŭas la sanon; dum mia foresto mia kolego anstataŭos min; tiam ne estis reĝo en Edomujo: estis anstataŭanto de reĝo [10]; vi estos mia anstataŭanto en la religiaj devoj [11]; mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas [12].
angle:
replace, substitute for, take the place of
beloruse:
замяшчаць
bulgare:
заменям
france:
remplacer (tenir lieu de), suppléer, tenir lieu (de) ~anto: remplaçant (subst.), suppléant (subst.).
germane:
ersetzen, vertreten
hebree:
במקום זאת
hispane:
sustituir, cambiar (sustituir), reemplazar
hungare:
helyettesít ~anto: helyettes.
itale:
sostituire, rimpiazzare
nederlande:
vervangen (plaats innemen van), plaats innemen van
pole:
zastępować (kogoś), być w zamian (za kogoś) , być w (czyimś) zastępstwie, być na czyimś miejscu
portugale:
substituir
ruse:
замещать, заменять (собой)
slovake:
nahradiť
svede:
ersätta, substituera
ukraine:
(кого, що) заміняти, заміщати, заступати

anstataŭo

(malofte)
1.
Io aŭ iu, anstataŭanta: la malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo [13].
2.
VdE Ago de tiu, kiu anstataŭas: [la rezolucio] postulas la forigon de ĉiuj limdepagoj [...] kaj ties anstataŭon per imposto laŭ la tervaloro [14]; akuzativo: rekta objekto, direkto, tempopunkto, anstataŭo de prepozicio [15].
Rim.: Ĉi tiu senco mankas en PIV-oj, sed ĝi plu estas uzata.
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:18
14. P. Giannellas: La tervalora imposto, Norda Prismo 57/4
15. Ekzamenoj de ILEI/UEA, http://www.xtec.es/~pmarti10/ekzamenoj.htm
angle:
1. replacement, substitute, surrogate 2. replacement, substitution
beloruse:
1. заменьнік, замяняльнік, сурагат, субстытут 2. замена
france:
1. rechange, substitut (qc qui remplace) 2. remplacement (fait de remplacer), rechange, substitution (fait de remplacer)
hispane:
1. sustituto 2. reemplazo, sustitución
hungare:
1. pótlék 2. helyettesítés
itale:
1. sostituzione
katalune:
1. substitut 2. reemplaçament, substitució
pole:
1. namiastka, surogat, zamiennik 2. zastępstwo, zastępowanie, zastąpienie
portugale:
1. substituto (pessoa ou coisa) 2. substituição
ruse:
замена

anstataŭa

Anstataŭanta: anstataŭa edzino [16]; la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna [17].
angle:
replacement, substitute, ersatz
beloruse:
на замену
france:
remplaçant (adj.), de rechange, suppléant (adj.), de substitution
germane:
Ersatz-
hispane:
sustituto (adj.), de recambio, suplente (adj.)
hungare:
helyettes
itale:
sostitutivo
nederlande:
vervangend
pole:
zastępczy
ruse:
заменяющий
slovake:
náhradný

anstataŭe

Anstataŭ tio: ĉiufoje [...] estis io prenita de li anstataŭe [18]; mi ne povis malŝpari tempon en la liniotrajno, sed anstataŭe iris aviadile al Rafael [19].
18. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Graograman', la Bunta Morto
19. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 10
angle:
instead
beloruse:
замест
france:
en remplacement, à la place
germane:
anstatt
hebree:
במקום זאת
hispane:
en cambio, en su lugar
hungare:
helyette
itale:
invece, anzi
nederlande:
in plaats van
pole:
zastępczo, w zastępstwie
ruse:
взамен
slovake:
namiesto

anstataŭaĵo

Io anstataŭanta: la fortikaĵoj kaj turoj fariĝos por ĉiam anstataŭaĵo de kavernoj, ĝojloko por sovaĝaj azenoj [20]; „Gzip“ estas [...] libera anstataŭaĵo por la programo „compress“ [21].
angle:
replacement, substitute, surrogate
beloruse:
заменьнік, замяняльнік, сурагат, субстытут
bulgare:
заместител
france:
substitut (qc qui remplace)
hebree:
תַחֲלִיף
hungare:
pótlék
itale:
surrogato
pole:
namiastka, surogat, zamiennik
ruse:
заменитель

anstataŭanto

Iu, kiu anstataŭas alian: oni alkondukis bovon kaj antilopon, kiujn devis mortigi Ramzes XIII, sed mortigis ilin lia anstataŭanto religia, la ĉefpastro [22]; li estas mia anstataŭanto, kaj se vi legos ion interesan en la steloj, li komunikos al mi matene [23]; ne estis reĝo en Edomujo, estis anstataŭanto de reĝo [24]. SIN:garantianto, delegitoVD:reprezenti
angle:
stand in, deputy, steward
beloruse:
выканаўца абавязкаў, намесьнік
bulgare:
заместник
germane:
Ersatzmann, Vertreter, Bürge, Truchsess
hebree:
תחליף

anstataŭigi

Meti en la lokon de; uzi anstataŭ; doni al iu la rolon de: se tamen iu anstataŭigos bruton per bruto, tiam ĝi kaj ankaŭ ĝia anstataŭigito fariĝu konsekrita [25]; anstataŭigi dornobarilon per muro, oficiston per oficistino; ne longe ŝi serĉis, ĝis ŝi eltrovis la foreston de la cilindroj, kiujn Lemuel forprenis, kaj la anstataŭigon per similaj skribaĵoj [26].
angle:
replace, put in place of, substitute, make a substitution
beloruse:
замяняць
ĉine:
代替 [dàigòu], 代購 [dàigòu], 替身 [tìshēn]
france:
remplacer (mettre à la place de) , échanger (mettre à la place de) , substituer (à) (mettre à la place de) ~igo: remplacement (fait de remplacer) , rechange, substitution (fait de remplacer) .
germane:
ersetzen
hebree:
להחליף
hispane:
sustituir
hungare:
kicserél, felvált, helyébe tesz ~igo: csere, váltás.
itale:
sostituire, rimpiazzare
katalune:
substituir
nederlande:
vervangen (i.d.plaats stellen), in de plaats stellen van
pole:
zastępować (kogoś kimś, coś czymś)
ruse:
заменять
slovake:
nahradiť

anstataŭigebla

Kiun oni povas anstataŭigi: ĉio alia – iloj, aparatoj, maŝinoj – estis anstataŭigebla ĉe bezono [27].
ĉine:
可交代 [kějiāodài], 可更换 [kěgēnghuàn], 可更換 [kěgēnghuàn], 可偿还 [kěchánghuán], 可償還 [kěchánghuán], 可补偿 [kěbǔcháng], 可補償 [kěbǔcháng]
france:
échangeable, remplaçable, substituable
hungare:
helyettesíthető, felváltható, lecserélhető

neanstataŭigebla

Kiun oni ne povas anstataŭigi: dank' al viaj zorgoj la lando perdis brilan scienciston, neanstataŭigeblan instruiston, kiu, memkompreneble, nenion danĝeran faris [28].
28. M. Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, 1993
france:
irremplaçable
hungare:
pótolhatatlan

anstataŭilo

PIV1
Aĵo, kiun oni povas uzi anstataŭ alia, ĉar ĝi proksimume posedas la samajn ecojn: por amputitaj membroj kaj sendentaj buŝoj oni eltrovis artefaritajn anstataŭilojn [29]. SIN:surogato, garantiaĵo, kaŭcio
29. F. Szilágy: Esperanto senvorta, Norda Prismo 57/5
angle:
replacement, substitution, surrogate
beloruse:
заменьнік, замяняльнік, сурагат, субстытут
france:
rechange, substitut
hebree:
תחליף
hispane:
sustituto
hungare:
pótszer
itale:
sostituente
pole:
zamiennik, surogat
ruse:
заменитель, суррогат, эрзац

anstataŭulo

(malofte)
Anstataŭanto: ĉu ili volas averti min, ke ili havas por mi anstataŭulon? [30]; Hahnemann portempe laboris kiel anstataŭulo de la oficiala urba kuracisto [31]. SIN:garantianto
beloruse:
выканаўца абавязкаў, намесьнік
bulgare:
заместник
france:
remplaçant (subst.), suppléant (subst.)
germane:
Ersatzmann, Nachfolger
hebree:
מחליף
hispane:
sustituto
hungare:
helyettes
itale:
sustituto
pole:
zmiennik, zastępca
ruse:
заместитель

administraj notoj

pri ~ 2.:
        Mi havas dubojn pri la klasifiko de tiuj uzoj sub la termino
        "konjunkcio". Kiam uzata antaŭ infinitivo aŭ "ke",
        nenio
        distingas "anstataŭ" de aliaj prepozicioj "por", "sen"
        k.a.
        en similaj okazaĵoj. Oni tiam klarigas, ke la infinitivo
        aŭ la ke-propozicio rolas kiel substantivoj, ke
        prepozicio
        do tute konvenas por precizigi ilian frazrolon.

        En aliaj ekzemploj la prepozicio ja "peras la kazon",
        do iel "kunligas frazpartojn kun sama funkcio" (difino de
        "konjunkcio"), sed la tradicia maniero klarigi ĉi tion
        per subkomprenita infinitivo ŝajnas al mi pli klara kaj
        entute preferinda.[MB]
      
~igebla : Mankas dua fontindiko.
ne~igebla : Mankas dua fontindiko.