1anten/o JED
anteno
- 1.
Palpa fadenforma organo troviĝanta,
ordinare pare, sur la kapo de multaj insektoj kaj krustuloj:
insekto brile nigra-blanka kun longaj striitaj
antenoj[1];
la heliko elŝovis siajn antenojn kaj kapon
[2];
en la Eritrea Herakles-templo estas gardataj la antenoj de la orportantaj
formikoj
[3];
ĝi aspektas iom senvive, sed ĝi nur somnolas vidu, kiel movetiĝas la antenoj
[4].
- 2.
Longa kaj fleksebla stango, kiun oni fiksas al mezo
aŭ
supro de masto por teni triangulan velon:
li ordonis lanĉi la boaton por alporti lin, kaj malsuprenigi la antenon por tuj
pendigi la araban ŝipestron
[5].
busprito,
jardo- 3.

Kondukilo, plej ofte el drato, por disradiadi la
ondojn de
radioelektra sendstacio aŭ por kaptadi la ondojn de aliaj
radiostacioj:
oni nuntempe povas ricevi ankaŭ per anteno la turkan
stacion
rekte de satelito[6];
mi ricevis analogajn staciojn per satelitanteno kun du ricevkapoj
[7];
la necesa diametro de la pelva anteno estas decidenda
[8];
la tuboj vibrigas sin mem, kaj tiuj vibroj, sen la necesa ŝirmado, influas ankaŭ
la antenon, kiu tiamaniere kaptas groteskajn ondojn: la aparato fajfas,
knaras, bruas
[9];
la unuo enhavas ĉion: la programaron, la antenon, akumulilon kaj malgrandan
ekranon
[10];
(figure)
la cerbo funkcias kiel anteno
[11].
1.
Stefan Maul: Surprizo el ligna kesto, Monato, 2002/01, p. 21
2. Jouko Lindstedt: La helikoj, Monato, 2000/07, p. 16
3. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Superstiĉo
4. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
5. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro 63a
6. Gvd: Elkabligite, Monato, 1999/09, p. 7
7. Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, Monato, 2010/04, p. 15
8. Pejno Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
10. Paŭl Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj, Monato, 2004/10, p. 17
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro

- angle:
- 1. antenna, feeler 3. antenna, aerial
- beloruse:
- 1. антэна, вусік 2. рэя (рангоўтнае дрэва) 3. антэна
- ĉeĥe:
- tykadlo hmyzu
- france:
- antenne
- germane:
- 1. Fühler 2. Rahe 3. Antenne
- hebree:
- 1. מחוש 3. משושה, אנטנה
- hispane:
- 1. antena 3. antena
- hungare:
- 1. csáp, tapogató 2. vitorlarúd, árbocrúd 3. antenna
- itale:
- 1. antenna 3. antenna
- japane:
- 触角 [しょっかく], アンテナ [あんてな]
- nederlande:
- antenne
- pole:
- 1. czułek 3. antena
- ruse:
- 1. антенна, сяжок, усик 2. рей, рея 3. антенна
- slovake:
- tykadlo hmyzu 1. tykadlo 2. rahno 3. anténa
- svede:
- 1. antenn 3. antenn
- ukraine:
- антена, вусики
parabolanteno, parabola anteno
Anteno3 provizita
per fokusa reflektilo parabol-forma,
taŭga por sendo aŭ ricevo de diverslongaj
ondoj de televido, radiofonio kaj aliaj:
tri konstruaĵoj el betono, ornamitaj per miloj da balkonoj kaj preskaŭ same multe da
parabol-antenoj:
jen la loĝejoj konstruitaj de Péchiney por siaj elpatrujigitaj laboristoj
[12];
Rikardo vidas domon; ĝi havas parabolan antenon
[13].
12.
J. Brygo, trad. J.-M. Cash :
Salajro-konflikto ĉe la ĉefa mondskala importanto de baŭksito, Le Monde diplomatique, 2009-10
13. Ilei: [Instrulibro], [2015]
13. Ilei: [Instrulibro], [2015]
- beloruse:
- парабалічная антэна
- france:
- antenne parabolique