armatur/o

armaturo

1.
TEK Metalaj stangoj, pecoj aŭ fadenoj, kiuj plifortikigas masonaĵon, ĉarpentaĵon, fandaĵon ks: arma reto estas armaturo por betono, fabrikita el ŝtalo aŭ fero. [1]; armita betono (kun armaturo, al kiu oni atribuis statikan funkcion), ŝtalbetono (armita betono, kiu ne estas antaŭstreĉita, pri ties armaturo oni supozas, ke ĝi partoprenas la transigadon de internaj fortoj en konstruelemento [2]; la oblikva turo de Pizo […] estas bone konata en la tuta mondo, pro sia kliniĝo el la vertikalo, […] en 1998 interna ŝtala armaturo estis enkonstruita [3]; okcidentaj futonoj […] kutime estas metitaj sur armaturo por utili kiel lito, sed ankaŭ kiel sofo [4]; la ĵil-ĉapelo konsistas el […] 240 ĝis 290 plumetoj […] la tuto estas fiksita sur metala armaturo [5]. SIN:armaĵo2
2.
TEK Ĉarpentaĵo, kiu subtenas konstruaĵon dum konstruado. VD:framo1, skafaldo
3.
ELE (de kondensatoro) Ĉiu el la du platoj aŭ metalfolioj, inter kiuj troviĝas izolanta korpo, kaj kiuj kune formas la kondensatoron.
4.
FIZ (de magneto) Fera peco, kiu fermas la magnetan cirkviton.
angle:
1. rebar
beloruse:
арматура
ĉeĥe:
armatura, betonářská výztuž, výztuž
ĉine:
操作面板 [cāozuòmiànbǎn], 甲冑 [jiǎzhòu], 甲胄 [jiǎzhòu], 脚手架 [jiǎoshǒujià], 腳手架 [jiǎoshǒujià], 防卫器官 [fángwèiqìguān], 防衛器官 [fángwèiqìguān]
france:
armature
germane:
Armatur (zur Verstärkung) 1. Armierung 2. Gerüst, Schalung 3. Elektrode (Kondensator), Kondensatorplatte
hebree:
ברזל חיזוק בבטון
hispane:
1. armazón 2. maderamen, maderaje 3. armadura (de condensador) 4. estátor, armadura (de imán)
hungare:
1. vasalás, armatúra 2. tartószerkezet 3. fegyverzet 4. forgórész, armatúra
itale:
armatura (struttura)
japane:
骨組 [ほねぐみ], 鉄筋 [てっきん], 電機子 [でんきし], 接極子 [つきょくこ]
pole:
1. armatura, zbrojenie 2. armatura, szalowanie, szalunek, zrąb 3. okładzina 4. rdzeń
ruse:
арматура
slovake:
výstuha
ukraine:
арматура

armaturi

(tr)
Provizi per armaturo.
beloruse:
арміраваць
ĉeĥe:
opatřit armaturou, opatřit výztuží
france:
armer (d'une armature)
germane:
verstärken (Armatur)
hebree:
לחזק
hispane:
proporcionar una armadura
hungare:
vasal (armatúrával)
itale:
armare (struttura)
japane:
鉄筋を入れる [てっきんをいれる]
pole:
zbroić
ruse:
армировать
slovake:
vybaviť armatúrou

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.