tradukoj: bg cs de el en es fr hu id it nl pl ru sk

2balon/o

balono

1.
Flugaĵo el membrano plenigita per malpeza gaso:
a)  
AVI Aerostato: la balono ĉiam pli kaj pli ŝvelas, kaj kiam ĝi plu ne povis fariĝi pli granda, ĝi komencis leviĝadi [1]; mi jam ellasis tiom da gaso el mia balono ke mi ne povis releviĝi [2]; por longaj vojaĝoj oni preferis aerŝipojn kaj direkteblajn balonojn [3]; li starigis mondrekordon, saltante el balono en alteco de 39 km kaj bonorde alteriĝante en usona dezerto [4].
b)  
SPO Ludilo, el kaŭĉuko, diverskolora, kolbas- aŭ glob-forma, kiun oni plenblovas per aero aŭ per gaso kaj tenas per longa maldika ŝnureto: grupo de volontuloj sukcesis krei per 20 000 balonoj gigantan polpon kaj flugigi ĝin [5]; nubetoj videblis sur la firmamento similaj al infanaj balonoj [6]. VD:pilko
c)
(figure) Provbalono2: ni faris sciigon pri nia afero nur kiel „provan balonon“ [7]; la „sveda” modelo estis balono por testi la reagojn de la aliaj [8].
2.  
KEM Vitra sferoforma vazo uzata en ĥemio. VD:retorto

baloneto

Balono1.b: en britaj butikoj mi vidis dinosaŭrajn afiŝojn, librojn, balonetojn, puzlojn […] [9]; infanoj de ĉiuj klasoj staris kun kolora flageto, kolora rubando, floreto aŭ baloneto en la mano [10].

provbalono

1.
MET Balono 1.a, uzata por esplori la atmosferon kaj sendi mezurojn.
Rim.: Por ĉi tiu senco la termino „sondobalono“ aperas en PIV1 . Estas tamen strange limigi „provbalono“ al la nura figura senco.
2.
(figure) Prova diro aŭ faro, farita por ekscii ies opinion: li flugigis provbalonon (diris ion nur por ekscii pri la reago) [11].

tradukoj

anglaj

~o a: balloon; ~o b: balloon; ~o 2.: flask.

bulgaraj

~o b: балон.

ĉeĥaj

~o: balon, baňka; prov~o: sonda, výzkum veř. mínění.

francaj

~o a: ballon, aérostat; ~o b: ballon; ~o 2.: ballon; prov~o: ballon-sonde, ballon d'essai. li flugigis prov~on: il a lancé un ballon d'essai.

germanaj

~o c: Testballon; ~o 2.: Glaskolben; ~o: Ballon; ~eto : Luftballon; prov~o: Testballon. li flugigis prov~on: er startete einen Testballon.

grekaj

~o b: αερόστατο.

hispanaj

~o a: globo; ~o b: balón.

hungaraj

~o a: léggömb; ~o b: léggömb; ~o 2.: lombik.

indoneziaj

~o b: balon; prov~o: balon cuaca.

italaj

~o a: pallone (aerostato), aerostato; ~o b: palloncino; ~o 2.: matraccio; prov~o 1.: pallone sonda. li flugigis prov~on: gettare un sasso nello stagno.

nederlandaj

~o a: ballon, luchtballon; ~o b: ballon; ~o 2.: retort, kolf; prov~o: proefballon. li flugigis prov~on: hij liet een ballonetje op, hij liet een proefballonetje op.

polaj

~o a: balon; ~o b: balonik.

rusaj

~o a: воздушный шар, аэростат, баллон; ~o b: воздушный шарик; ~o 2.: реторта.

slovakaj

~o: banka (nádoba); prov~o: sonda.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
2. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la alveno de la sorĉisto“
3. Monato, , Garbhan Macaoidh: Parakosmo, 2004
4. Monato, , Evgeni Georgiev: Salto el stratosfero, 2013
5. Monato, , pp: La flugigo de oktopodo, 2005
6. Monato, , Julian Modest: Nina kaj la knabo, 2008
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront
8. Monato, , Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio, 2003
9. Monato, , FILMOTONDRO, 94/02
10. Verdas Poploj Esperante: la 5-a Esperanto-Semajno de la ...
11. Wouter Pilger: Slango kaj ĵargono, balono


ℛevo | datumprotekto | balon.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.32 2019/10/25 07:10:15