*barel/o UV

*barelo

1.
Ronda ventroforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj (daŭboj) kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj kun du plataj fundoj, uzata por enteni akvon, vinon aŭ alian fluaĵon: [li] donacis al mi barelon da plej bona vino [1]; la kelestro […] iris al alia barelo, el kiu la marŝalo trinkis [2]; ŝi ĉerpas la naĝantan buteron el la barelo kaj metas ĝin en argilan poton [3]; sekve de lia instruo la mondo disfalus, kiel barelo sen ringtenilo [4]; pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo PrV ; barelo malplena sonas plej laŭte (plej fanfaronas senvaloruloj, senmerituloj) PrV .
2.
Similforma aŭ cilindra granda ujo: tie staris argilaj bareloj, plenaj de ora sablo [5]; la turbo […] saltis en barelon de balaaĵoj, en kiu kuŝis diversaj forĵetaĵoj [6]; bareloj da peklita viando [7]; ili posedas barelon da oro, kaj tamen ili estis vestitaj simple [8]. VD:kuvo, pelvo1, sitelo, tino, trogo
3.
Mezurunuo responda al la enhavo de barelo kun diversaj historiaj valoroj, interalie por nafto kaj tiam valoranta 159 litrojn: en 1992 Occidental ricevis permeson ekspluati terenon kiu enhavis 2 bilionojn da bareloj de nafto [9]. VD:buŝelo, galjono
angle:
1. barrel
beloruse:
1. бочка, бонда 2. бочка 3. барэль
bretone:
1. barrikenn, tonell
bulgare:
1. бъчва
ĉeĥe:
barel, bečka 1. sud
ĉine:
1. 屏蔽罐 [píngbìguàn]
france:
1. barrique, fut (tonneau), tonneau 3. baril
germane:
1. Fass
hebree:
חָבִית
hispane:
1. barril
hungare:
1. hordó
itale:
1. barile, fusto (botte), botte 3. barile
japane:
[たる]
pole:
1. beczka, baryłka 3. baryłka
portugale:
1. barril, pipa, barrica, casco (vasilha)
ruse:
1. бочка
slovake:
1. sud
ukraine:
бочка, бодня

barelejo

Barelfabriko.
angle:
cooper's shop, barrel factory
beloruse:
бандарня
bretone:
barazherezh, tonellerezh
ĉeĥe:
bednářství, výrobna sudů
france:
tonnellerie (fabrique)
germane:
Böttcherei, Fassmacherei, Küferei
hungare:
kádárműhely
itale:
bottificio
japane:
樽工場 [たるこうじょう]
ruse:
бондарня
slovake:
výrobňa sudov
ukraine:
бондарня

bareleto

1.
Malgranda barelo: jen estas bareleto da tritiko [10]; li povas trinki du bareletojn da juli-mielo [11]; [ŝi] mem iradis kun la bierbareleto al la homoj sur la vendejon [12]; li havas ladbareleton kun du litroj da brando [13]; (figure) jen fine guto de optimismo en tiun bareleton de ĉagreno [14].
2.
TEK Barelforma ujeto de maŝino.
a)
KAL Ujo, en kiu troviĝas la risorto de horloĝo.
b)
Turniĝa peco de revolvero, entenanta la kartoĉojn.
angle:
1. barrel 2. chamber
beloruse:
1. бачонак, бочачка 2. барабан (гадзіньніка, рэвальвэра)
bretone:
1. barazhig, barilh 2. taboulin (un arm, un horolaj)
ĉeĥe:
bubínek revolveru, soudek
france:
barillet, tonnelet
germane:
1. Fässchen 2. Kammer, Trommel, Gehäuse
hungare:
1. csobolyó 2. rugótok, forgótár (revolveren)
itale:
1. barilotto, botticella 2.a bariletto (dell'orologio), tamburo (dell'orologio) 2.b tamburo (pistola) 2. tamburo (mec.)
japane:
小樽 [おたる], 弾倉 [だんそう]
pole:
1. beczułka, antałek 2.b bębenek
ruse:
1. бочонок 2. барабан (револьвера, часов)
slovake:
1. súdok
ukraine:
барило

barelisto

Barelfaristo: la kolosa ligna barelo de la teleskopo estis farita de urbaj bierbarelistoj [15].
15. Monato, Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas, 2010
angle:
cooper, coopersmith
beloruse:
бондар
bretone:
barazher, toneller
ĉeĥe:
bednář
ĉine:
制木桶工人 [zhìmùtǒnggōngrén], 制桶工 [zhìtǒnggōng]
france:
tonnelier
germane:
Böttcher, Fassmacher, Küfer
hebree:
יצרנית חביות
hungare:
kádár, bognár
itale:
bottaio
japane:
樽職人 [たるしょくにん]
pole:
bednarz
ruse:
бочар
slovake:
výrobca sudov
ukraine:
бондар

bareliĝi

(figure) Ventrodikiĝi kiel barelo: kiam via ventro bareliĝas kaj vi plene ŝtopas al vi la poŝojn, tiam vi levas la nazon (tiam vi fieriĝas) [16].
angle:
put on weight
beloruse:
растаўсьцець як бочка
bretone:
dont da vezañ tev evel ur varrikenn
ĉine:
发胖 [fāpàng]
france:
enfler (comme un tonneau), prendre de la bedaine, prendre de la brioche
germane:
zunehmen, Fett ansetzen, kugelrund werden
hungare:
pocakosodik
itale:
diventare (come una) botte
japane:
太鼓腹に太る [たいこはらにふとる]
pole:
utyć jak beka, spaść się jak beka
ruse:
растолстеть как бочка
ukraine:
наїсти живіт як бочка/бодня

enbareligi

(precipe pri likvaĵo) Meti en barelon.
angle:
load into a barrel
beloruse:
наліць у бочку, насыпаць у бочку
ĉeĥe:
nalít do sudu, napustit do sudu
france:
mettre en tonneau
germane:
eindosen, einfassen
hungare:
hordóba tölt
itale:
imbarilare, imbottare
pole:
włożyć do beczki
ruse:
поместить в бочку, залить в бочку
slovake:
napustiť do sudu

elbareligi

(precipe pri likvaĵo) Eligi el barelo.
angle:
decant
beloruse:
выліць з бочкі, высыпаць з бочкі, вынуць з бочкі
ĉeĥe:
vylít ze sudu, vypustit ze sudu
ĉine:
放掉 [fàngdiào]
france:
tirer (du tonneau)
germane:
zapfen, abschütten aus dem Fass holen
hungare:
hordóból kitölt
itale:
spillare
pole:
wyjąć z beczki
ruse:
вынуть из бочки, вылить из бочки
slovake:
vypustiť zo sudu

naĝbarelo

MAR Buo: sola naĝbarelo [...] montris la turnpunkton de la vojo ĉirkaŭ danĝera rifo da rokegoj kaŝitaj en la maro [17]; ni devis ĝin utiligi […] kiel naĝbarelon: ĝi devis nin subteni, por ke, nin apogante sur ĝin, ni povu resti sur la supraĵo de l’ ondo ChL .
17. Vaganto: La naĝbarelo, Esperantista Gazeto Danlando, 1912-08 (2)
angle:
buoy
beloruse:
буй, буёк, бакен
bretone:
boue (merdeadurezh)
bulgare:
шамандура, буй, бакен
ĉeĥe:
bóje
ĉine:
浮标 [fúbiāo], 浮筒 [fútǒng], 救生圈 [jiùshēngquān]
france:
bouée
germane:
Boje
hispane:
boya
hungare:
bója, úszó úszó, bója
itale:
boa
katalune:
boia, balisa
nederlande:
boei, baken
perse:
شناوه، بویه
pole:
boja, pława, baka
ruse:
буй, буёк, бакен
slovake:
bója, plavák

administraj notoj

~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~igi: Mankas dua fontindiko.
en~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~igi: Mankas dua fontindiko.
el~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.