*horloĝ/o UV

*horloĝo

KAL Aparato por mezuri la tempon kaj montri la horojn: li havis la senton, kvazaŭ la mondo estas unu granda horloĝejo, kie ĉiuj horloĝoj batas „tik, tak“, ĉiuj turhorloĝoj sonas „bam, bam“ [1]; suna horloĝo PV (vidu ĉe sunhorloĝo); sablohorloĝo [2]; ĉu vi jam trovis vian horloĝon? [3]; la horloĝo sonis la naŭan horon Marta ; estis Silvestra vespero, jen la horloĝo batis dekdu [4]; mia horloĝo montras la dekan; streĉi horloĝon; li ne trovis nur la plej junan, kiu sin kaŝis en la keston de la horloĝo [5].
afrikanse:
klok
albane:
ora
amhare:
ሰዓት
angle:
clock
arabe:
على مدار الساعة
armene:
ժամացույց
azerbajĝane:
saat
beloruse:
гадзіньнік
bengale:
ঘড়ি
birme:
နာရီ
bosne:
sat
bretone:
eurier, horolaj ~ejo: horolajerezh (stal).
bulgare:
часовник
ĉine:
时钟, tr. 時鐘 [shízhōng]
dane:
ur
estone:
kell
eŭske:
erlojuaren
filipine:
orasan
france:
horloge, pendule (horloge) ~ejo: horlogerie (magasin).
galege:
reloxo
germane:
Uhr
greke:
ρολόι
guĝarate:
ઘડિયાળ
haitie:
revèy
haŭse:
agogo
hinde:
घड़ी
hispane:
reloj
hungare:
óra
igbe:
elekere
indonezie:
jam
irlande:
clog
islande:
klukka
itale:
orologio
japane:
クロック
jave:
jam
jide:
זייגער
jorube:
aago
kanare:
ಗಡಿಯಾರ
kartvele:
საათი
kazaĥe:
сағат
kimre:
cloc
kirgize:
саат
kmere:
នាឡិកា
koree:
시계
korsike:
roggiu
kose:
ikloko
kroate:
sat
kurde:
seet
latine:
horologium
latve:
pulkstenis
laŭe:
ໂມງ
litove:
laikrodis
makedone:
часовник
malagase:
famantaranandro
malaje:
jam
malajalame:
ഘടികാരം
malte:
arloġġ
maorie:
karaka
marate:
घड्याळ
monge:
moos
mongole:
цаг
nederlande:
horloge
nepale:
घडी
njanĝe:
wotchi
okcidentfrise:
klok
panĝabe:
ਘੜੀ ਦੀ
paŝtue:
ساعت
pole:
zegar
portugale:
relógio
ruande:
isaha
rumane:
ceas
ruse:
часы
samoe:
uati
sinde:
گھڙي
sinhale:
ඔරලෝසුව
skotgaele:
gleoc
slovake:
hodiny
slovene:
ura
somale:
saacad
ŝone:
chiringazuva
sote:
oache
sunde:
jam
svahile:
saa
svede:
klocka, ur
taĝike:
соат
taje:
นาฬิกา
tamile:
கடிகார
tatare:
сәгать
telugue:
గడియారం
tibete:
ཆུ་ཚོད་
ukraine:
годинник
urdue:
گھڑی
uzbeke:
soat
vjetname:
đồng hồ
zulue:
washi

Horloĝo [6] (Hor)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Horologium): NGC 1025 estas galaksio en konstelacio Horloĝo [7].
6. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
7. Vikipedio, NGC 1025
angle:
Horologium
beloruse:
Гадзіньнік (сузор’е)
ĉine:
时钟座 [Shízhōngzuò]
france:
Horloge (constellation)
germane:
Pendeluhr (Sternzeichen)
hispane:
Reloj
indonezie:
Horologium
itale:
Orologio (ast.)
japane:
時計 [とけい], 柱時計 [はしらどけい], 大時計 [だいとけい]
latinece:
Horologium
nederlande:
Slingeruurwerk
pole:
Zegar (gwiazdozbiór)
rumane:
Orologiul (constelație)
ukraine:
годинник

horloĝisto

Homo, kiu fabrikas aŭ zorgas la horloĝojn: la giganta horloĝo antaŭ la butiko de la horloĝisto, montris precize la saman tempon [8]; Via murhorloĝo haltis kaj vi intencas ĝin porti al horloĝisto [9].
8. Ferenc Szilágyi (trad.): Vespera ruĝo anoncas ventegon, Gustaf Rune Eriks - La neatingita ĝojo
9. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La fluidumo de la ĉiovido
angle:
clocksmith, watchmaker
beloruse:
гадзіншчык, гадзіньнікавы майстар
bretone:
horolajer
ĉine:
表的制造人 [biǎodezhìzàorén], 鐘表匠 [zhōngbiǎojiàng]
france:
horloger
germane:
Uhrmacher
greke:
ρολογάς
hispane:
relojero
hungare:
órás
indonezie:
tukang jam
itale:
orologiaio
japane:
時計屋 [とけいや], 時計商 [とけいしょう], 時計職人 [とけいしょくにん]
nederlande:
horlogemaker
pole:
zegarmistrz
portugale:
relojoeiro
rumane:
ceasornicar
ruse:
часовщик
slovake:
hodinár
svede:
urmakare
turke:
saatçi
ukraine:
годинникар

akvohorloĝo

KAL Horloĝo montranta tempopason laŭ konstanta fluo de akvo en ujon: la antikvaj civilizoj konis jam diversajn speciojn de horloĝoj, Vitruvio parolis pri akvohorloĝo aŭ klepsidro, pri aliaj el aero (vento), el suno [10]; akvohorloĝo de Luterbach [11]. SIN:klepsidro
angle:
clepsydra, water clock
beloruse:
вадзяны гадзіньнік, клепсыдра
bretone:
eurier-dour
ĉine:
滴漏計時器 [dīlòujìshíqì], 漏壶 [lòuhú]
france:
clepsydre, horloge à eau
germane:
Wasseruhr
hungare:
vízóra
indonezie:
jam air
itale:
orologio ad acqua
japane:
水時計 [みずどけい]
nederlande:
wateruurwerk
pole:
zegar wodny
portugale:
relógio de água
rumane:
ceas de apă
ruse:
клепсидра, водяные часы

atomhorloĝo, atoma horloĝo

KAL Horloĝo kalkulanta tempon el atomreakcioj: laŭ la atoma horloĝo la rotacio de Tero fariĝas iom post iom malrapida [12]; atomhorloĝoj troviĝas ankaŭ en satelitoj [13].
12. Vastalto: Akvosfero, Supersekundo, 2005-11-14
13. Walter Klag: TEMPO: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2001/01, p. 8
angle:
atomic clock
beloruse:
атамны гадзіньнік
ĉine:
原子鐘 [yuánzǐzhōng], 原子鐘 [yuánzǐzhōng]
france:
horloge atomique
germane:
Atomuhr
indonezie:
jam atom
itale:
orologio atomico
nederlande:
atoomklok
pole:
zegar atomowy
rumane:
ceas atomic

bracelethorloĝo

KAL Brakhorloĝo: la ora bracelethorloĝo kuŝis antaŭ ŝi apud la skatoleto [14].
angle:
wristwatch
beloruse:
наручны гадзіньнік
bretone:
eurier-brec'h, montr arzorn
ĉine:
腕表 [wànbiǎo], 表 [biǎo], 手表 [shǒubiǎo]
france:
montre-bracelet
germane:
Armbanduhr
hungare:
karóra
indonezie:
arloji, jam tangan
itale:
orologio da polso
nederlande:
polshorloge
pole:
zegarek ręczny (damski)
portugale:
relógio de braço
rumane:
ceas cu brățară
ruse:
ручные часы, наручные часы
turke:
kol saati

brakhorloĝo

KAL Eta meĥanika horloĝo portata ĉe la pojno danke al ĉirkaŭtena rimeno: mi iris por riparigi mian brakhorloĝon [15]; li ne surhavis brakhorloĝon, sed ankoraŭ ne povas esti la dekkvina horo. [16]; radiregata sunbateria brakhorloĝo [17]. SIN:bracelethorloĝo
15. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, 1994/02, p. 16
16. George Orwell, trad. Donald Broadribb: Mil Naŭcent Okdek Kvar, parto 2a, ĉapitro 2a
17. Walter Klag: TEMPO: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2001/01, p. 8
angle:
wristwatch
beloruse:
наручны гадзіньнік
bretone:
eurier-brec'h, montr arzorn
ĉine:
腕表 [wànbiǎo], 表 [biǎo], 手表 [shǒubiǎo]
france:
montre-bracelet
germane:
Armbanduhr
hungare:
karóra
indonezie:
arloji, jam tangan
itale:
orologio da polso
japane:
腕時計 [うでどけい]
nederlande:
polshorloge
pole:
zegarek ręczny
portugale:
relógio de braço
rumane:
ceas de mână
ruse:
ручные часы, наручные часы

klikhorloĝo PIV1 , stophorloĝo KrDE

KALSPO Horloĝo kun butonoj, kiuj startigas, haltigas, kaj renuligas la montriletojn, por mezuri la ekzaktan daŭron de io: mi mezuris per klikhorloĝo ĝian mekanikan reflekson [18]; li kuris per stophorloĝo en la mano dum la trejnadoj por precize dividi la forton [19]; mi vidis viron starante en arbeto, tie, kun klikhorloĝo en la mano [20]; unu ludanto kalkulas kvardek sekundojn per klikhorloĝo [21]. VD:kronometro
18. Harry Harrison (tr. R. Fössmeier, E. Grimley Evans, R. Helm): Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, Ĉapitro 1
19. Paavo Nurmi - Vikipedio
20. Red. W. du Temple: La Kanada Verkaro, ISBN 9781039146143 (FriesenPress, 2022), p. 271
21. Wally du Temple (tr. Stephan Brault): Vintraj Distraĵoj (Feb 2019)
angle:
stopwatch
beloruse:
сэкундамер
ĉine:
秒表 [miǎobiǎo], 停表 [tíngbiǎo], 跑表 [pǎobiǎo], 馬表 [mǎbiǎo], 計時計 [jìshíjì], 跑錶 [pǎobiǎo]
dane:
stopur
germane:
Stoppuhr
greke:
χρονόμετρο
indonezie:
jam penghitung waktu
japane:
ストップウオッチ
nederlande:
stopwatch
pole:
sekundomierz
ruse:
секундомер

murhorloĝo

KAL Horloĝo penda sur muro aŭ vando: lia koro forte batis, kaj tik-takis kiel murhorloĝo [22]; ĝis la mura horloĝo en la loĝejo [...] sonos la naŭan horon Marta .
22. Carlo Collodi, trad. Giuseppe Croatini: La Aventuroj de Pinokjo, ĉapitro 19a
angle:
wall clock
beloruse:
насьценны гадзіньнік
ĉine:
[zhōng], 挂钟 [guàzhōng]
france:
horloge murale
germane:
Wanduhr
hungare:
falióra
indonezie:
jam dinding
itale:
orologio da parete
japane:
柱時計 [はしらどけい], 壁掛け時計 [かべかけとけい]
nederlande:
wandklok
pole:
zegar ścienny
portugale:
relógio de parede
rumane:
ceas de perete
ruse:
стенные часы, настенные часы
turke:
duvar saati
ukraine:
настінний годинник

poŝhorloĝo

KAL Eta meĥanika horloĝo portebla en poŝo, ofte fiksita per ĉeneto al vesto: la nekonato […] eligis grandan oran poŝhorloĝon kun brilianta triangulo sur la kovrilo [23]; difektita poŝhorloĝo troviĝis en la poŝo de lia piĵamo [24].
23. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 7a, p. 65a
24. Agatha Christie, trad. Etulo: Murdo en la Orienta Ekspreso, parto 3a, ĉapitro 9a
angle:
pocket watch
beloruse:
кішэнны гадзіньнік
bretone:
eurier-godell
ĉine:
怀表 [huáibiǎo], 表 [biǎo], 怀錶 [huáibiǎo], 袋錶 [dàibiǎo]
france:
montre (de gousset)
germane:
Taschenuhr
hungare:
zsebóra
indonezie:
jam saku
itale:
orologio da tasca
japane:
懐中時計 [かいちゅうどけい]
nederlande:
zakhorloge
pole:
zegarek kieszonkowy
portugale:
relógio de bolso
rumane:
ceas de buzunar
ruse:
карманные часы
ukraine:
кишеньковий годинник

sablohorloĝo, sabla horloĝo

KAL Horloĝo montranta tempopason laŭ la konstanta ŝutiĝo de sablo tra funelo: oni povas ankoraŭ vidi sur [la tomba ŝtono] sablan horloĝon kaj pecon de anĝelo [25]; en la tendo ekregis tia silento, ke oni povis aŭdi la erojn, falantajn en la sablohorloĝo [26].
angle:
hourglass
beloruse:
пясочны гадзіньнік
bretone:
eurier-traezh
ĉine:
沙漏 [shālòu], 沙鐘 [shāzhōng], 砂玻璃 [shābōli], 沙漏 [shālòu], 沙鐘 [shāzhōng], 砂玻璃 [shābōli]
france:
sablier
germane:
Sanduhr
hungare:
homokóra
indonezie:
jam pasir
itale:
clessidra
japane:
砂時計 [すなどけい]
nederlande:
zandloper
pole:
klepsydra
portugale:
ampulheta
rumane:
clepsidră
ruse:
песочные часы
turke:
kum saati
ukraine:
пісковий годинник

sunhorloĝo

KAL Horloĝo montranta tempopason laŭ la pozicio de sunluma ombro de stango sur plato: baroka konstruaĵo el la dua duono de la 18-a jarcento kun bela terasĝardeno kaj pordego ekipita per sunhorloĝo [27]; en 1817 cirklaj ŝtonoj estis aro por marki la pinton de la ombro de la obelisko tagmeze, kiam la suno eniras sur ĉiuj de la ĉielsignoj de la zodiako, igante la obeliskon giganta sunhorloĝo [28].
angle:
sundial
beloruse:
сонечны гадзіньнік, гноман
bretone:
eurier-heol, horolaj-heol
ĉine:
[guǐ], 日規 [rìguī], 日晷 [rìguǐ]
france:
cadran solaire
germane:
Sonnenuhr
hungare:
napóra
indonezie:
jam matahari
itale:
meridiana
japane:
日時計 [ひどけい]
nederlande:
zonnewijzer
pole:
zegar słoneczny
portugale:
relógio de sol
rumane:
ceas solar
ruse:
солнечные часы
ukraine:
сонячний годинник

vekhorloĝo

KAL Horloĝo kun sonorilo por veki: jen grincas la vekhorloĝo; Ŝi havis vekhorloĝon, kiu ĉiumatene vekis ŝin tre frue. [29]; Tiktakadis vekhorloĝo sur la kamenbreto en la loĝĉambro [30].
29. Charlotte Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, Dua parto, ĉapitro 21a
30. Willy Wood, trad. Willy van Zoest: Blua Sango, ĉapitro 2a
angle:
alarm clock
beloruse:
будзільнік
bretone:
dihuner
ĉine:
闹钟 [nàozhōng]
france:
réveille-matin, réveil (réveille-matin)
germane:
Wecker
hungare:
ébresztőóra
indonezie:
jam beker
itale:
sveglia
japane:
目覚し時計 [めざましどけい]
nederlande:
wekker
pole:
budzik
portugale:
despertador
rumane:
ceas deșteptător
ruse:
будильник
ukraine:
будильник

administraj notoj