2basen/o JED
baseno
- 1.
- Iom granda fosaĵo por teni akvon: inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto [1]; en la mezo de la granda salono batis alta fontano […] en la granda baseno [2]; ŝi celis naĝi almenaŭ dek du fojojn la longecon de la baseno [3]; okazas en Finnlando ankaŭ vintraj naĝokonkursoj en subĉielaj basenoj [4]; kadavrosimile li ŝvebis sur la varma akvo de la kuracbaneja baseno [5]. lageto, vasko
- 2.
- Regiono el kiu kolektiĝas akvo kunfluanta al unu rivero, lago aŭ maro: sennaĝilaj focenoj […] vivas en la meza kaj malsupra basenoj de la Jangzi-rivero [6]; la ĉina civilizacio fontis de la baseno de la Flava Rivero [7]; koncepte, Siberio estas la Azia parto de la akvokolekta baseno de la Arkta Oceano, la Orienta Azio kuŝas en la akvokolekta baseno de Pacifiko, kaj la limon inter ili formas la akvodislimo de la du oceanoj. valo
- 3.
- doko2
Rim.:
Pri la signifo „pelvo“ aperinta en PV, en PIV oni rimarkigas:
„Ne uzu baseno kun la senco de pelvo“.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:11
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
4. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje, 2004
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui, 2009
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
4. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje, 2004
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui, 2009
- angle:
- basin
- beloruse:
- басэйн
- ĉeĥe:
- bazén, kotlina, povodí, pánev
- france:
- bassin
- germane:
- 1. Becken (Bassin), Bassin 2. Becken (Geog.)
- hebree:
- אַגָן, בריכה
- hispane:
- 1. cisterna 2. cuenca 3. dársena
- hungare:
- 1. medence 2. vízgyűjtő medence 3. kikötőmedence
- itale:
- 1. bacino (d'acqua) 2. bacino (idrografico) 3. bacino (portuale)
- japane:
- 泉水 [せんすい], ため池 [ためいけ], 船溜まり [ふなだまり], 流域 [りゅういき], 盆地 [ぼんち]
- nederlande:
- 1. bassin 2. stroomgebied, bekken (stroomgebied) 3. dok
- pole:
- basen 1. basen 2. basen 3. dok
- portugale:
- 1. lago (de parque, jardim), dique, açude, represa 2. bacia hidrográfica 3. doca
- rumane:
- bazin, piscină
- ruse:
- бассейн, водоём 1. бассейн
- slovake:
- kotlina, vodná nádrž, vodojem 1. bazén
- tibete:
- གདུང་ཕན་
- turke:
- havuz
- ukraine:
- басейн, водойм
naĝbaseno
- Baseno aranĝita por naĝo: plaĉis al ili nia naĝbaseno kun tobogano [8]; li prenis ŝin en siaj brakoj kaj ŝajnigis, ke li ĵetos ŝin en la naĝbasenon, kaj ŝi krietis kaj alkroĉis sin al li [9].
8.
Z. Novotná: Nia vizito en vilaĝo Ratíškovice
,
Informilo 2003, 7-8
9. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Tria
9. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Tria
- angle:
- swimming pool
- beloruse:
- плавальны басэйн
- ĉine:
- 游泳池 [yóuyǒngchí]
- france:
- bassin de piscine
- germane:
- Schwimmbecken
- hispane:
- piscina
- hungare:
- úszómedence
- itale:
- piscina
- nederlande:
- zwemdok
- pole:
- basen, pływalnia
- turke:
- yüzme havuzu
- ukraine:
- плавальний басейн