Belfast/o PIV1

Belfasto

GEOGPOL Havenurbo kaj ĉefurbo de Nord-Irlando: la malbonŝanca vaporŝipo „Titanic[…]estis konstruita en Belfasto [1]; inter 1880 kaj 1910 […] ĉirkaŭ 2000 judoj alvenis de orienta Eŭropo kaj hejmiĝis en Belfasto, Korko, Derio, Droĥedo, Dublino, Limeriko, Lurgano [2]; membroj de la majoritata Demokrata Uniista Partio de Nord-Irlando protestis kontraŭ gaelparolanta kvartalo en Belfasto [3]; koleraj lojalistoj kuniĝis sur la stratoj de Belfasto kaj aliloke, indigne kriegante, ĵetante ŝtonojn kaj benzinbombojn kontraŭ policanojn [4].
1. Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne, Monato, 2015/08, p. 22
2. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
3. Garbhan MacAoidh: Lingvoj, komunumoj kaj politiko, Monato, 2006/11, p. 14
4. Garvan Makaj: Malpaco flagranta, Monato, 2013/04, p. 9
angle:
Belfast
ĉine:
貝爾法斯特 [bèiěrfǎsītè]
france:
Belfast
germane:
Belfast
japane:
ベルファスト
nederlande:
Belfast
ukraine:
Белфаст

administraj notoj