8Irland/o PIV1

8Irlando [1][2][3]

ZR
1.
GEOG Insula ŝtato situanta en okcidenta Eŭropo, okcidente de Britujo: ekde longe en Irlando oni uzadas en la lernejoj multe pli facilan decimalan sistemon similan al tiuj de la greka kaj de la latinidaj lingvoj [4]. (IE)
2.
GEOG La okcidenta el du precipaj insuloj de la Brita Insularo: jam de longe oni scias, ke inter la unuaj loĝantoj de Islando troviĝis gaeloj (t.e. keltoj el Irlando kaj Skotlando) [5].
1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. Vikipedio, Irlando
4. Garbhan MACAOIDH: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11
5. Garbhan MACAOIDH: Frua irlanda migrado al Islando, Monato, 1998/07
beloruse:
Ірляндыя
ĉeĥe:
Irsko
ĉine:
1. 愛爾蘭 [àiěrlán] 2. 愛爾蘭 [Aìěrlán]
france:
1. Irlande (Éire), Éire 2. Irlande (île)
germane:
Irland
hispane:
Irlanda
hungare:
Írország
indonezie:
Irlandia
japane:
アイルランド
nederlande:
Ierland
pole:
1. Irlandia 2. Irlandia, Zielona Wyspa (poet.)
portugale:
Irlanda, República da Irlanda
ruse:
Ирландия
slovake:
Írsko
tibete:
ཨར་ལནཌ་
ukraine:
Ірландія

irlandano [6]

Ŝtatano de Irlando
beloruse:
ірляньдзец
france:
Irlandais, Irlandaise (subst.)

irlanda

Rilatanta al Irlando aŭ ties loĝantoj: jam montriĝas Eŭropo, tio estas la Irlanda marbordo, kiu aperas, sed la pasaĝeroj ankoraŭ dormas [7]; la monata fakrevuo Gluais en la gaela, eldonata en Belfasto, Nord-Irlando, kutime publikigas artikolojn en la du ĉefaj variantoj de tiu kelta lingvo, nome irlanda kaj skotgaela. [8].
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
8. Garbhan MACAOIDH: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11
beloruse:
ірляндзкі
france:
irlandais(e) (adj.)
germane:
irisch
hispane:
irlandés
hungare:
ír, írországi
nederlande:
Iers
pole:
irlandzki
portugale:
irlandês (relativo á Irlanda; adj.)
ruse:
ирландский

Nord-Irlando, NordirlandoZR

GEOG Provinco de la Unuigita Reĝlando (mll. Grandbritujo) sur la insulo Irlando: En majo 1998, per granda majoritato, la loĝantaro de la tuta irlanda insulo voĉdonis en referendumo por interkonsento inter Britio kaj Irlando pri pac-iniciato en Nord-Irlando. [9].
9. Garbhan MACAOIDH: Bojas sovaĝa hundo, Monato, 2000/11
beloruse:
Паўночная Ірляндыя
ĉine:
北愛爾蘭 [běiàiěrlán]
france:
Irlande du Nord, Ulster
germane:
Nordirland
hungare:
Észak-Írország
indonezie:
Irlandia Utara
japane:
北アイルランド [きたアイルランド]
nederlande:
Noord-Ierland, Ulster
pole:
Irlandia Północna, Ulster
portugale:
Irlanda do Norte
ruse:
Северная Ирландия, Ольстер

administraj notoj