Dublin/o PIV1

Dublino

GEOGPOL Ĉefurbo de Irlando (53º 30'N - 6º 15'W): kiam mi estis en Dublino, mi trinkis nur kafon [1]; tribunaloj en Dublino jam de kelkaj monatoj esploras tiujn skandalojn: […] korupto, kompliceco kaj kaŝado de misa kaj fia konduto fare de individuoj kaj korporacioj [2]; oni konstatas restaĵojn de apenaŭ memorata epoko, kiun maljunaj dublinanoj nostalgie nomas „Dublino de la raraj antikvaj tempoj” [3]; en Dublino, la ĉefurbo de la Irlanda Respubliko, ekzistas la plej alta monumento en la mondo – almenaŭ tiel oni pretendas, kolosa svelta pikilo, el brila korod-imuna ŝtalo kaj nomita „The Spike” altas 120 metrojn [4]; en julio 2004 kunveno en Dublino unuanime aprobis proponon, ke la irlanda registaro petu agnoskon pri la irlanda (gaela) lingvo kiel aldona laborlingvo de Eŭropa Unio [5].
1. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro
2. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 8
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Pinte!
5. Monato, Garbhan MacAoidh: Ĉu ankaŭ la gaela?
beloruse:
Дублін
bulgare:
Дъблин
ĉeĥe:
Dublin
ĉine:
都柏林 [dūbólín]
france:
Dublin
germane:
Dublin
hispane:
Dublín
japane:
ダブリン
pole:
Dublin
slovake:
Dublin
ukraine:
Дублін

administraj notoj