Betleĥem/o

Betleĥemo

GEOGBIB
Urbo situanta sude apud Jerusalemo, laŭ la Biblio naskiĝurbo de reĝo Davido kaj de Jesuo: certe tiel sentis la paŝtistoj sur la herbejoj apud Betleĥemo, kiam en la nokto aperis la anĝeloj de Dio [1]; [ili] per pado atingis la Betleĥeman Vojon, sur ĝi veturis norden ĝis la vojkruciĝo antaŭ la Hebrona Urbopordego kaj de tie iris laŭ la Jafa Vojo MkM ; poste kun granda ĝojo ĉiuj eniras la sanktan urbon Jerusalemo tra la pordego apudanta la domon de Davido, tiu pordego rigardas Betleĥemon kaj estas la Pordego Benjamena [2]; bovo kaj azeno ĉe la betleĥema kripo [3].
Rim.: En la Biblio oni ne plene esperantigis la nomon: Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Leĥem [4].
angle:
Betlehem
arabe:
بيت لحم
beloruse:
Бэтлеем
ĉine:
伯利恆 [bólìhéng]
france:
Bethléem
germane:
Betlehem
hebree:
בית לחם

administraj notoj