4bombast/o PVEF
bombasto
-
Ŝvelparolo,
tropompeco, trograndigo en la parolo:
tiu argumento devas ridigi ĉiun prudente pensantan homon, antaŭ kiu estas
konataj la falsaj bombastoj, uzataj de la sagaca diplomatio
[1];
lia tro ornamita, senguste pompa kaj bombasta stilo estis tre malproksima de la
antaŭaj majstroj
[2];
„bone, bone”, bombastis la instruistino, „sufiĉas por hodiaŭ“
[3];
akcentinte per iom bombastaj vortoj liajn meritojn en la milito kaj post ĝi, la
oratoro venis al kulmina parto de sia paroladeto
[4];
la pavo asoci[iĝ]as kun bombasto, fiero kaj vanto
[5].
emfazo,
fanfaronaĵo,
parado,
patoso
1.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Unua Ĉapitro
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. Vikipedio, Barata pavo
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. Vikipedio, Barata pavo
- angle:
- bombast
- beloruse:
- напышлівасьць, высакамоўнасьць
- ĉeĥe:
- bombast, mnohomluvnost, prázdné frázovité řeči
- france:
- grandiloquence, emphase, pompe
- germane:
- Redeschwulst, bombastische Rede, geschwollene Rede ~a: schwülstig.
- hebree:
- מליציות
- japane:
- 大言壮語 [たいげんそうご], 誇張 [こちょう]
- pole:
- górnolotność, wzniosłość
- rumane:
- grandilocvență, sublim
- ruse:
- напыщенность, высокопарность, витиеватость
- slovake:
- prázdne frázovité reči
- ukraine:
- пишномовність, високомовність, фальшивий (або удаваний) пафос, бомбаст