1patos/o JED

patoso

BELABELE Emocia, solena aŭ entuziasma esprimo de altaj pensoj aŭ intensaj sentoj: li ekstaziĝis kaj emociiĝis pro la patoso de la propraj vortoj tiagrade, ke li subite faligis kun tinto la liuton [1]; hiperbato estas renverso de la kutima vortordo aŭ propoziciordo, […] ĝi kreas iom da patoso: homon mildan, homon grandan, homon noblan oni mortigis [2]! „Ha, la gaja koro!“ patosis Martin [3]. VD:akcenti, bombasto, eksklamacio, emfazo, ŝvelparolo
angle:
passion, feeling, bombast, rant, fervor, expression
beloruse:
патас
bulgare:
патос
ĉeĥe:
nadšený přednes, patos
france:
grandiloquence, pathétique (subst.)
germane:
Pathos, Überschwang, Ergriffenheit
hungare:
pátosz, emelkedettség
japane:
情熱的表現 [じょうねつてきひょうげん], 感動的表現 [かんどうてきひょうげん], , パトス
nederlande:
pathos
pole:
patos
portugale:
patos
rumane:
patos
ruse:
пафос
slovake:
nadšený prednes, pátos
ukraine:
пафос, піднесення

patosa

Kiu esprimas emocie, kortuŝe, pasie: patosa tono Marta ; patosaj strofoj [4]. ju pli ekscita, ju pli solena estas la momento, des pli patosa povas esti la parolado [5].
4. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
angle:
emotional, impassioned, passionate, pathetic
beloruse:
патасны, патэтычны
ĉine:
切激 [qièjī]
france:
grandiloquent, pathétique (adj.), réthorique (adj.)
germane:
voller Pathos, ergriffen, überschwänglich
japane:
熱情的な [ねつじょうてきな], 感動的な [かんどうてきな]
pole:
patetyczny
rumane:
patetic

administraj notoj