*cejan/o UV
*cejano
- 1.
Specio
de centaŭreo
(Centaurea cyanus), kun blua floraro:
malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela
cejano
[1];
ŝi rigardis supren al la nestoj, kiuj nun estis malplenaj, kaj tie en unu el ili
kreskis longtrunketa cejano kaj en alia kreskis flava leontodo
[2];
ŝi eniris en la altan densan sekalon, en kiu abunde kreskis cejano
[3];
li palpebrumis per siaj palpebroj longaj kiel cejanoj
[4].
- 2.
- Cejana koloro.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 8a, p. 41a
4. Monato, Julian Modest: Nina kaj la knabo
5. Petr Vodička, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cornflowers_Centaurea_cyanus.jpg
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 8a, p. 41a
4. Monato, Julian Modest: Nina kaj la knabo
5. Petr Vodička, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cornflowers_Centaurea_cyanus.jpg
- angle:
- 1. cornflower, bluebottle 2. cyan
- beloruse:
- 1. валошка 2. валошкавы колер, блакітны колер
- bretone:
- 1. glizinenn
- bulgare:
- 1. синя метличина
- ĉeĥe:
- 1. chrpa
- ĉine:
- 1. 矢車菊 [shǐchējú] 2. 青色 [qīngsè]
- france:
- 1. bleuet 2. cyan (subst.)
- germane:
- 1. Kornblume 2. Cyan, Zyan
- hebree:
- 1. דרדר כחול
- hispane:
- 1. aciano, azulejo 2. aciano, azul aciano, cian
- hungare:
- 1. búzavirág
- itale:
- 1. fiordaliso
- japane:
- 1. ヤグルマギク, 矢車菊 [やぐるまぎく] 2. シアン
- katalune:
- 1. blauet, angelet, capblau
- koree:
- 1. 수레국화 2. 청록색 (靑綠色)
- latinece:
- 1. Centaurea cyanus
- nederlande:
- 1. korenbloem 2. cyaan
- pole:
- 1. chaber bławatek 2. cyjan
- portugale:
- 1. aciano, centáurea-azul
- ruse:
- 1. василёк (голубой)
- slovake:
- 1. nevädza
- ukraine:
- 1. волошка синя
cejana
- 1.
- Havanta koloron inter bluo kaj verdo, unu el la bazaj koloroj en subtrahaj kolormodeloj, grava por inkaj presiloj kaj fotokompostado: la nomo devenas de la floro cejano, kies koloro tamen estas iom pli blua ol cejana [6]; Margarita, certigu ke vi tre ĉarme aspektos; portu vian cejanan robon [7].
- 2.
- Rilata al cejano.
- angle:
- 1. cyan
- beloruse:
- 1. валошкавы, блакітны 2. валошкавы
- bulgare:
- 1. циан
- ĉine:
- 1. 青色的 [qīngsè de]
- france:
- 1. cyan (adj.)
- germane:
- 1. cyanblau, türkis
- hispane:
- 1. aciano, cian
- itale:
- 1. ciano
- japane:
- 1. シアン色の [しあんいろの] 2. ヤグルマギクの
- katalune:
- 1. cian
- nederlande:
- 1. cyaankleurig, cyaan, cyaanblauw
- pole:
- 1. cyjan (błękitny)
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.