2cikl/o PV

ciklo

1.
Ĉiam egala periodo, post kiu ripetiĝas en sama ordo samaj fenomenoj: aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon [1]; sinsekvaj cikloj de produktiveco kaj malproduktiveco Rsp ; la homaro, tra senĉesaj klasbataloj, […] faris sian grandan ciklon kaj kun la kulturaj akiraĵoj de miljaroj nun revenas denove al komunismo Ĉukĉoj ; Studenta Scienca Rondo de Esperantistoj en Torun […] komencis en 1965 ciklon de altnivelaj Internaciaj Esperanto-Seminarioj EeP ; en la Maria-preĝejo de Lübeck mi vidis la […] faman ciklon (ĉendanco) de pentraĵoj, nomatan ‚la danco de l’ skeletulo‘ MortulŜip .
2.
BELE Aro da poemoj rilataj al sama temo: Kalocsay, en sep cikloj, poetas kelkfoje pure lirikan, intimisman poezion, kelkfoje li iĝas tuthomara poeto EeP ; Sekretaj Sonetoj […] aperis en 1932 [kiel] ciklo de 52 forme perfektaj sonetoj EeP .
3.
MAT
a)
[2] (je longo `n`, alidire: `n`-elementa) Tia permuto `f`, ke ĝi lasas ĉiujn elementojn senŝanĝaj, krom `n` elementojn `{a_1,a_2,...,a_n}`, por kiuj `f` (se `i lt n`) kaj `f(a_n)=a_1`: `n`-elementan ciklon oni foje nomas n-ciklo; la malvastigaĵo de ciklo al la elementoj, kiujn ĝi ŝanĝas, estas cikla permuto; `n`-elementa ciklo havas ordon `n`; ĉiu permuto super finia aro estas malkomponebla en kunligaĵon de duelementaj cikloj.
b)
KompLeks (de grafeo) Tia simpla ĉeno, ke ĝiaj komenca kaj fina verticoj koincidas; alidire: fermita ĉeno. SUB:cirkvito.
Rim.: La citita fonto donas neekvivalentan difinon.
angle:
cycle 3.a cycle (permutation) n-~o: n-cycle. 3.b cycle (in a graph)
ĉeĥe:
šlapací kolo (jedno kolo)
ĉine:
循环 [xúnhuán], 周 [zhōu], 周期 [zhōuqī]
france:
cycle 3.a cycle (permutation) n-~o: n-cycle. 3.b cycle (dans un graphe)
germane:
Zyklus 1. Kreislauf 3.a Zykel (Vertauschung) n-~o: n-Zykel. 3.b geschlossener Kurvenzug
hebree:
מחזור
hispane:
ciclo 1. ciclo 2. ciclo 3.a ciclo (permutación) n-~o: n-ciclo. 3.b ciclo (en un gráfico)
hungare:
1. ciklus 2. versciklus
japane:
周期 [しゅうき], 循環 [じゅんかん], サイクル [さいくる], 物語群 [ものがたりぐん], 連作 [れんさく], 自転車 [じてんしゃ], 炭素環 [たんそかん]
katalune:
cicle
nederlande:
cyclus 1. cyclus, kringloop 2. cyclus 3.a cyclus (permutatie) n-~o: n-cyclus.
pole:
cykl 1. cykl 2. cykl 3.a cykl (permutacja) n-~o: n-cykl. 3.b cykl (w grafie)
portugale:
1. ciclo 2. ciclo
ruse:
1. цикл 2. цикл (в поэзии) 3.a цикл (перестановка) n-~o: n-цикл. 3.b цикл (в графе)
slovake:
šľapacie koleso 1. cyklus 2. cyklus
ukraine:
цикл, велосипед

cikla

1.
Rilata al ciklo: ne temas pri cikla fluktuado de konjunkturo, sed pri iu historia, struktura krizo de la kapitalismo [3]; unu el la kaŭzoj por la ciklaj krizoj estas malĝusta rilato inter reale produktata valoro kaj presita mono [4].
2.
MAT
a)
[5] (p.p. grupo) Naskita de nur unu elemento: la grupo de n-modulaj restoklasoj estas cikla grupo, naskita de la ekvivalento-klaso de 1; ĉiu cikla grupo estas izomorfia al `bb Z` aŭ, se finia, al `bb Z_n`, kie `n` signas ĝian ordon.
b)
(p.p. galeza superkorpo `hat bb K` de korpo `bb K`) Tia, ke ĝia galeza grupo `Gal(hat bb K //bb K)` estas cikla 2.a.
c)
VD:cikla permuto.
angle:
2.a cyclic (group) 2.b cyclic (extension)
ĉeĥe:
cyklický, cyklový
ĉine:
循环 [xúnhuán], 生理節奏 [shēnglǐjiézòu]
france:
2.a (groupe) monogène, (groupe) cyclique 2.b (extension) cyclique
germane:
2.a zyklisch (-e Gruppe) 2.b zyklisch (-e Erweiterung)
hebree:
מחזורי
hispane:
cíclico 2.a cíclico (grupo) 2.b (extensión) cíclico
japane:
周期的な [しゅうきてきな], 循環の [じゅんかんの]
katalune:
cíclic
nederlande:
cyclisch
pole:
1. cykliczny 2.a (grupa) cykliczna 2.b (rozszerzenie) cykliczne
ruse:
1. циклический 2.a циклическая (группа) 2.b циклическое (расширение)
slovake:
cyklický
ukraine:
циклічний, цикловий

recikligi

EKOL Utiligi ne plu uzeblan aŭ ne plu uzatan materialon, ekzemple rubon, por krei novan materialon: utiligu lokajn laborfortojn, materialojn, monrimedojn kaj recikligajn lokajn teknikojn [6];; globala sistemo de CO2-recikligo per sunenergio [7].
6. H. García: Transplanti teknologion, Monato, 1998/09, p. 16
7. H. Sano: Scienca Revuo, vol. 50 (1999)
angle:
recycle
ĉeĥe:
recyklovat
france:
recycler
hispane:
reciclar re~igo: reciclaje.
hungare:
újrahasznosít
japane:
リサイクルする [りさいくるする]
katalune:
reciclar re~igo: reciclatge.
nederlande:
recycleren, recyclen
pole:
recykling
portugale:
reciclar
ruse:
рециклировать, повторно использовать, утилизировать
slovake:
recyklovať
ukraine:
вторинно переробляти

sencikla

1.
Ne havanta ciklon.
2.
MAT (p.p. grafeo) Tia, ke neniu ĉeno en ĝi estas ciklo 3.b.
angle:
2. cycle-free (graph)
france:
2. (graphe) sans cycle
germane:
2. (Graph) ohne Zyklus
hispane:
2. (grafo) sin ciclo
katalune:
acíclic
pole:
2. (graf) bez cykli, (graf) nie zawierający cykli, (graf) acykliczny
ruse:
2. (граф) без циклов

kultivciklo

AGR Alterna kultivo de diversaj plantospecoj laŭ la jaroj por konservi la fekundecon de la grundo: ruĝa trifolio […] bone uzeblas kiel dujara, grundoriĉiga planto en la kultivciklo [8].
angle:
crop rotation
france:
assolement, rotation des cultures
hispane:
rotación de cultivos
katalune:
guaret, rotació de conreus
nederlande:
vruchtwisseling

administraj notoj

re~igi: Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.