datum/o SPIV
datumo KompLeks
- 1.
 Fakta materialo por scienca esploro, politika diskuto,
                              administra decido (rezulto de eksperimento, historia teksto,
                              statistikaĵo ktp):
                              
                                 observitaj datumoj, fidinda datumo, prognoza datumo,
                                 datumoj pri tiu persono mankas;
                              
                                 akiri, kolekti datumojn.
                                 
                              
                                 oftecodistribuo estas funkcio, kiu indikas por ĉiu mezurita datumo, kiom ofte la datumo
                                 ekestis
                                 [1]. Fakta materialo por scienca esploro, politika diskuto,
                              administra decido (rezulto de eksperimento, historia teksto,
                              statistikaĵo ktp):
                              
                                 observitaj datumoj, fidinda datumo, prognoza datumo,
                                 datumoj pri tiu persono mankas;
                              
                                 akiri, kolekti datumojn.
                                 
                              
                                 oftecodistribuo estas funkcio, kiu indikas por ĉiu mezurita datumo, kiom ofte la datumo
                                 ekestis
                                 [1].
- 2.
 Informo konsiderata kune kun la maniero en kiu ĝi estas
                              esprimita; precipe informo komputile traktebla:
                              
                                 la signoĉenoj "33", "XXXII",
                                 "tridek tri" estas diversaj
                                 datumoj esprimantaj unu saman informon;
                                 
                              
                                 datumoj ― de nefakula vidpunkto ― povas esti la literoj de teksto aŭ eble iuj ciferoj,
                                 sed eblas ankaŭ turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj
                                 [2];
                                 
                              
                                 la poŝtelefona reto mem transportas nur datumojn kaj tute ne la paroladon mem en la formo,
                                 kiel ĝi alvenas de la mikrofono
                                 [3];
                                 
                              
                                 asociaj tabeloj simple ligas parojn da datumoj, tiel ke unu estas la indico (aŭ ŝlosilo)
                                 por trovi la alian
                                 [4]. Informo konsiderata kune kun la maniero en kiu ĝi estas
                              esprimita; precipe informo komputile traktebla:
                              
                                 la signoĉenoj "33", "XXXII",
                                 "tridek tri" estas diversaj
                                 datumoj esprimantaj unu saman informon;
                                 
                              
                                 datumoj ― de nefakula vidpunkto ― povas esti la literoj de teksto aŭ eble iuj ciferoj,
                                 sed eblas ankaŭ turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj
                                 [2];
                                 
                              
                                 la poŝtelefona reto mem transportas nur datumojn kaj tute ne la paroladon mem en la formo,
                                 kiel ĝi alvenas de la mikrofono
                                 [3];
                                 
                              
                                 asociaj tabeloj simple ligas parojn da datumoj, tiel ke unu estas la indico (aŭ ŝlosilo)
                                 por trovi la alian
                                 [4]. donitaĵo donitaĵo informo informo
Rim.:
                           Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri informo/-ero, donitaĵo.
                           
                     Rim. 1:
                           Ofte la vortoj „informo“ kaj „datumo“ estas
                           interŝanĝeblaj: la
                           celo de komunikado estas transdoni informon, sed reale oni povas
                           fari tion prezentante la informon materie per datumo.  Do,
                           
                              ricevi informon kaj 
                              ricevi datumon povas
                           esti samsignifaj.  Tamen iam la diferenco ja gravas, ekz. kiam
                           oni esploras diversajn prezentomanierojn, aŭ se datumo
                           estas seninforma.
                           
                     Rim. 2:
                           Multaj esperantistoj, influate de sia nacilingvo (kaj etimologio
                           de „datumo“) uzas la vorton „donitaĵo“ en la
                           ĝenerala senco de „datumo“. Tio estas iom ĝena se temas pri datumo
                           akirota, kiu
                           estos rezulto de komputado aŭ parto de plano.  Por eviti
                           la
                           komikan efekton en tiaj situacioj iuj uzas vortojn „ciferoj“,
                           „indikoj“ (
                              planitaj ciferoj, projektaj indikoj) ktp,
                           kie fakte pli konvenas „datumo“.
                           
                     Rim. 3:
                           Multaj uzas nur la multenombran formon „datumoj“, kvankam
                           ĉe aliaj
                           aŭtoroj ne maloftas ankaŭ la ununombra uzado.
                           
                     Rim. 4:
                           Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la
                           formon  „dateno“,
                           supozeble por eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo
                           „datumi“ (proksimume „datiĝi, deveni de koncerna tempo,
                           komenciĝi iam“).
                           La formo „dateno“ restas malpli vaste uzata (kaj geografie
                           kaj sence) kaj malpli tradicia (je la momento kiam estis
                           tajpataj ĉi tiuj linioj, serĉo en TTT donis 26% por „dateno“
                           kaj 74% por „datumo“).
                           La formo „datao“ estas
                           ankoraŭ pli malofta.
                           
 dat/um/o
dat/um/o1.
                           
                           Vikipedio, Oftecodistribuo
2. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
3. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
4. Vikipedio, Lua
                  2. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
3. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
4. Vikipedio, Lua
- angle:
- datum, data
- beloruse:
- данія, зьвесткі
- ĉine:
- 2. 数据 [shùjù]
- france:
- donnée
- germane:
- Datum, Daten (pl)
- hebree:
- נתון
- hispane:
- dato
- hungare:
- adat
- japane:
- データ [でーた]
- pole:
- dana (l.poj), dane (l.mn)
- portugale:
- dado (informática)
- ruse:
- данные
- svede:
- data
- ukraine:
- дані (ім.)
datumbanko
- angle:
- data bank
- beloruse:
- банк даніх, банк зьвестак
- ĉine:
- 数据基础 [shùjùjīchǔ]
- france:
- banque de données
- germane:
- Datenbasis, Datensammlung
- hebree:
- מאגר מידע
- hispane:
- banco de datos
- hungare:
- adatbank
- japane:
- データバンク
- pole:
- bank danych
- ruse:
- банк данных
- svede:
- databank
- ukraine:
- банк даних
datumbazo
 Kolekto de interligitaj datumoj uzateblaj en diversaj aplikoj
                              per datumbaz-manipulilo:
                              
                                 MySQL estas datumbazo, kiu estas konata por sia rapideco
                                 [8];
                                 
                              
                                 rilata datumbazo estas datumbazo, kies strukturo baziĝas sur la rilata modelo, ĝi do
                                 konsistas el datumaj opoj, kiuj esprimas rilatojn inter la datumoj
                                 [9]. Kolekto de interligitaj datumoj uzateblaj en diversaj aplikoj
                              per datumbaz-manipulilo:
                              
                                 MySQL estas datumbazo, kiu estas konata por sia rapideco
                                 [8];
                                 
                              
                                 rilata datumbazo estas datumbazo, kies strukturo baziĝas sur la rilata modelo, ĝi do
                                 konsistas el datumaj opoj, kiuj esprimas rilatojn inter la datumoj
                                 [9].
- angle:
- data base
- beloruse:
- база даніх, база зьвестак
- ĉeĥe:
- databáze, soubor dat
- ĉine:
- 資料庫 [zīliàokù], 数据库 [shùjùkù]
- france:
- base de données
- germane:
- Datenbank
- hebree:
- מסד נתונים
- hispane:
- base de datos
- hungare:
- adatbázis
- japane:
- データベース [でーたべーす]
- nederlande:
- gegevensbank
- pole:
- baza danych
- ruse:
- база данных
- slovake:
- databáza
- svede:
- databas
- ukraine:
- база даних
datumbaz-manipulilo (DBM)
 Programaro ebliganta difini la fizikan kaj logikan strukturojn
                              de datumbazo, enigi kaj ekstrakti ĝiajn informojn:
                              
                                 datumbaz-manipulilo „Access“
                                 [10];
                                 
                              
                                 Ingres estas libera kaj komerce subtenata rilata datumbaz-manipulilo uzebla en grandaj
                                 komercaj aŭ registaraj organizaĵoj
                                 [11].
                                 
                              Rim.: La plena formo de la termino estas iom longa, tial oni povas preferi mallongigon: DBM. Programaro ebliganta difini la fizikan kaj logikan strukturojn
                              de datumbazo, enigi kaj ekstrakti ĝiajn informojn:
                              
                                 datumbaz-manipulilo „Access“
                                 [10];
                                 
                              
                                 Ingres estas libera kaj komerce subtenata rilata datumbaz-manipulilo uzebla en grandaj
                                 komercaj aŭ registaraj organizaĵoj
                                 [11].
                                 
                              Rim.: La plena formo de la termino estas iom longa, tial oni povas preferi mallongigon: DBM.
- angle:
- data-base management system, DBMS
- beloruse:
- сыстэма кіраваньня базамі зьвестак
- france:
- SGBD, système de gestion de base de données
- hebree:
- מערכת ניהול נתונים
- hungare:
- adatbázis-kezelő
- pole:
- system zarządzania bazą danych
- ruse:
- система управления базами данных, СУБД
datumportilo
 Fizika objekto destinita por konservi datumojn, ekz-e magneta
                              disko:
                              
                                 videbligi tekston konservitan kiel dosiero sur datumportilo
                                 [12];
                                 
                              
                                 disketo estas speco de ekstera [...] datumportilo en malmola plasta kvadrata
                                 ŝelo
                                 [13];
                                 
                              
                                 komence por transporti estis uzitaj
                                 paperaj trubendoj kaj trukartoj kaj poste aperis
                                 magnetaj kaj optikaj diskoj, kaj datumportiloj surbaze de icoj
                                 [14]. Fizika objekto destinita por konservi datumojn, ekz-e magneta
                              disko:
                              
                                 videbligi tekston konservitan kiel dosiero sur datumportilo
                                 [12];
                                 
                              
                                 disketo estas speco de ekstera [...] datumportilo en malmola plasta kvadrata
                                 ŝelo
                                 [13];
                                 
                              
                                 komence por transporti estis uzitaj
                                 paperaj trubendoj kaj trukartoj kaj poste aperis
                                 magnetaj kaj optikaj diskoj, kaj datumportiloj surbaze de icoj
                                 [14].
- angle:
- data medium, data volume
- beloruse:
- носьбіт даніх
- ĉeĥe:
- datový nosič
- ĉine:
- 数据载体 [shùjùzàitǐ]
- france:
- support (de données informatique)
- germane:
- Datenträger
- hungare:
- adathordozó
- pole:
- nośnik danych
- ruse:
- носитель данных
- slovake:
- dátový nosič
- ukraine:
- засіб збереження інформації поза комп’ютером, диск, дискета
datumstrukturo
 Maniero kunigi plurajn datumojn en unu tuton kaj aranĝi
                              ilin en la memoro:
                              
                                 listo estas tre elasta datumstrukturo prezentebla kiel sinsekvo da objektoj
                                 [15];
                                 
                              
                                 en komputado, la datumstrukturo tabelo estas [...] kutima maniero realigi
                                 abstraktan tabelon
                                 [16];
                                 
                              
                                 duuma arbo estas arba datumstrukturo, en kiu ĉiu vertico havas maksimume du
                                 infanojn
                                 [17].
                                 
                                 
                              Rim.: Kontraste al la ofte sinonima nocio datumtipo, datumstrukturo ne estas limigita per la kadro de programlingvo kaj aplikeblas al individuaj objektoj. Maniero kunigi plurajn datumojn en unu tuton kaj aranĝi
                              ilin en la memoro:
                              
                                 listo estas tre elasta datumstrukturo prezentebla kiel sinsekvo da objektoj
                                 [15];
                                 
                              
                                 en komputado, la datumstrukturo tabelo estas [...] kutima maniero realigi
                                 abstraktan tabelon
                                 [16];
                                 
                              
                                 duuma arbo estas arba datumstrukturo, en kiu ĉiu vertico havas maksimume du
                                 infanojn
                                 [17].
                                 
                                 
                              Rim.: Kontraste al la ofte sinonima nocio datumtipo, datumstrukturo ne estas limigita per la kadro de programlingvo kaj aplikeblas al individuaj objektoj.
- angle:
- data structure
- beloruse:
- структура даніх
- ĉine:
- 数据结构 [shùjùjiégòu]
- france:
- structure de données
- germane:
- Datenstruktur duuma arbo: Binärbaum.
- hebree:
- מבנה נתונים
- hungare:
- adatszerkezet, adatstruktúra
- japane:
- データ構造 [データこうぞう]
- pole:
- struktura danych
- ruse:
- структура данных
- ukraine:
- структура даних