1tip/o
tipo
- 1.
-
Ideala modelo
prezentanta altagrade en si la karakterajn ecojn de iu speco da
personoj aŭ objektoj:
li estas vera tipo de honestulo;
morto reĝis de post Adam ĝis Moseo, eĉ super tiuj, kiuj ne pekis simile al la
transpaŝo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto
[1];
kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu
tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj
[2];
ĉiuj aliaj bestoj […] en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama
tipo, kiel la homo
EE
;
la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo
[3];
virino ankoraŭ juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino
Marta
;
tiu dika tipo kun kolumo el karton'
[4];
gustumi la diversajn tipojn kaj kvalitojn de tiu bongusta kaj ja efika agava
brando
[5];
vulkanoj el la eksplodema tipo troviĝas laŭlonge de zono ĉirkaŭ Pacifiko
[6];
oni distingas tri tipojn de gripaj virusoj: A, B kaj C
[7];
la variaĵo de la gripviruso A de subtipo H1N1
[8].
arĥetipo,
prototipo,
fenotipotipologioRim.: En NT ankaŭ aperas la vorto „antitipo“ (kontraŭtipo): ankaŭ vin nun savas en antitipo, la […] bona konscienco al Dio [9].
- 2.
- Modela peco per kiu oni fabrikas similajn pecojn; speciale la prestipoj: ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn [10]; tipo de la sendilo [11]. elektrotipo, genotipo, stereotipo1ŝablono, kanvaso, maketo, malneto
- 3.
- Datumtipo: aldono de pluraj novaj datumtipoj, inkluzive de […] tipo prezentanta kompleksajn nombrojn [12].
1.
La Nova Testamento, Al la Romanoj 5:14
2. La Nova Testamento, Al la Romanoj 6:17
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Propaganda Taĉmento
5. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
6. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
7. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
8. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo, 2009
9. La Nova Testamento, I. petro 3:21
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
11. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
12. Vikipedio, C (programlingvo)
2. La Nova Testamento, Al la Romanoj 6:17
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Propaganda Taĉmento
5. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
6. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
7. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
8. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo, 2009
9. La Nova Testamento, I. petro 3:21
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
11. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
12. Vikipedio, C (programlingvo)
- afrikanse:
- tipe
- albane:
- lloj
- amhare:
- ዓይነት
- angle:
- 1. archetype, example, type 2. type, model 3. data type
- arabe:
- نوع
- armene:
- տիպ
- azerbajĝane:
- növü
- beloruse:
- тып
- bengale:
- টাইপ
- birme:
- ပုံစံ
- bosne:
- tip
- bulgare:
- тип
- ĉeĥe:
- tiskové písmeno, typ
- ĉine:
- 3. 类型 [lèi xíng]
- dane:
- typen
- estone:
- tüüp
- eŭske:
- mota
- filipine:
- uri ng
- france:
- type
- galege:
- tipo
- germane:
- Typus, Typ, Entwurf (Typ) antitipo: Gegenentwurf.
- guĝarate:
- પ્રકાર
- haitie:
- kalite
- hinde:
- प्रकार
- hispane:
- tipo
- hungare:
- betűtípus 1. típus 2. minta, betűminta
- igbe:
- ụdị
- irlande:
- cineál
- islande:
- tegund
- japane:
- タイプ
- jave:
- tipe
- jide:
- טיפּ
- jorube:
- iru
- kanare:
- ಮಾದರಿ
- kartvele:
- ტიპი
- kazaĥe:
- түрі
- kimre:
- math
- kirgize:
- түрү
- kmere:
- ប្រភេទ
- koree:
- 유형
- korsike:
- activité
- kose:
- uhlobo
- kroate:
- tip
- kurde:
- awa
- latve:
- tips
- laŭe:
- ປະເພດ
- litove:
- tipas
- makedone:
- тип
- malagase:
- karazany
- malaje:
- Jenis
- malajalame:
- ടൈപ്പ് ചെയ്യുക
- malte:
- tip
- maorie:
- momo
- marate:
- प्रकार
- monge:
- hom
- mongole:
- төрөл
- nederlande:
- type 1. type 2. lettertype
- nepale:
- प्रकार
- njanĝe:
- choyimira
- panĝabe:
- ਦੀ ਕਿਸਮ
- paŝtue:
- ډول
- pole:
- 1. typ 3. typ danej, zmiennej
- portugale:
- 1. tipo, modelo 2. tipo, modelo, padrão 3. tipo
- ruande:
- ubwoko
- ruse:
- 1. тип 2. литера 3. тип
- samoe:
- ituaiga
- sinde:
- قسم
- sinhale:
- වර්ගය
- skotgaele:
- seòrsa
- slovake:
- druh, model, schéma, vzor
- slovene:
- tip
- somale:
- nooc
- ŝone:
- mhando
- sote:
- mofuta wa sebaka
- sunde:
- ngetik
- svahile:
- aina
- taĝike:
- намуди
- taje:
- ชนิด
- tamile:
- வகை
- tatare:
- тибы
- telugue:
- రకం
- ukraine:
- Тип
- urdue:
- قسم
- uzbeke:
- shrift
- vjetname:
- loại
- zulue:
- uhlobo
tipa
- Konforma al la tipo: aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj VivZam ; [li] kreis artikolon baze de tipa propagando de la miloŝeviĉa informaparato [13]; simpatie aspektanta homo, je unua rigardo tipa aŭstra skitrejnisto kun la tipe sunumita vizaĝo [14]; ĉiu restoracio devas oferti minimume unu germanan specialaĵon, ekzemple la tipan porkpiedon kun terpomkaĉo [15].
13.
Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
14. Stefan Maul: Kanonoj kontraŭ paseroj, Monato, 2000/04, p. 5
15. Stefan Maul: Kiel savi la germanan kulturon, Monato, 2000/11, p. 30
14. Stefan Maul: Kanonoj kontraŭ paseroj, Monato, 2000/04, p. 5
15. Stefan Maul: Kiel savi la germanan kulturon, Monato, 2000/11, p. 30
- angle:
- typical
- beloruse:
- тыповы
- bulgare:
- типичен, характерен
- ĉeĥe:
- typický
- ĉine:
- 典型 [diǎnxíng], 代表性 [dàibiǎoxìng], 地道 [dìdao]
- france:
- typique
- germane:
- typisch
- hispane:
- típico
- hungare:
- tipikus, típusos
- japane:
- 典型的な [てんけいてきな], 代表的な [だいひょうてきな], 特有の [とくゆうの], いかにも~らしい, 類型的な [るいけいてきな], 型にはまった [かたにはまった]
- nederlande:
- typisch
- pole:
- typowy
- ruse:
- типичный
- slovake:
- typický, typový
- ukraine:
- типовий, характерний
tiparo
- Sortimento da prestipoj (iam temis pri plumbaj prestipoj, nun oni aplikas tion al la komputilaj tipardosieroj): proporcia, egalpaŝa, ekrana tiparo; tipara familio (Palatino, Optima, Helvetica ktp); tipara fasono (rekta magra, grasa kursivo ktp); tipara pezo (magra, grasa); tipara grado (cicero, petito, 10-punkta ktp); necesas, per la kutimaj vindozaj rimedoj, aparte instali la kunliveratan tiparon kun la ĉapelitaj literoj de Esperanto [16]; aldoniĝas amaso da senkostaj unikodaj trutajpaj tiparoj [17] la liveritaj esperantaj tiparoj subtenas aldone al Esperanto mem la lingvojn francan, germanan, nederlandan [18]. alfabeto, signaro
16.
F. Kruse: Agrabla
ekzercilo, Monato, 1996/10, p. 12
17. Pejno S.: Sidiĝu kaj tajpu!, Monato, 2001/04
18. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
17. Pejno S.: Sidiĝu kaj tajpu!, Monato, 2001/04
18. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
- angle:
- font, fount ~ara familio: type family. ~ara fasono: typeface. ~ara pezo: font weight. ~ara grado: point size.
- beloruse:
- шрыфт
- ĉeĥe:
- font, sada písmen, soubor alfanumerických znaků, typ písma, znaková sada
- ĉine:
- 字型 [zìxíng]
- france:
- police de caractères ~ara grado: force de corps.
- germane:
- Schrift (Druck) ~ara fasono: Schriftart, Schriftschnitt. ~ara grado: Kegel, Schriftgrad.
- hispane:
- tipo de letra ~ara grado: tamaño de letra.
- hungare:
- betűkészlet, karakterkészlet, font ~ara familio: betűcsalád. ~ara fasono: betűkép. ~ara pezo: betűvastagság. ~ara grado: pontméret (betűé).
- japane:
- フォント
- nederlande:
- lettertype ~ara familio: lettersoort. ~ara fasono: lettergraad. ~ara pezo: lettergewicht. ~ara grado: corps (v.e.lettertype).
- pole:
- czcionka ~ara fasono: krój pisma. ~ara grado: stopień pisma.
- ruse:
- шрифт ~ara familio: гарнитура (шрифтов). ~ara fasono: начертание шрифта. ~ara pezo: насыщенность шрифта. ~ara grado: кегль.
- slovake:
- font, sada písiem, znaková sada
- ukraine:
- шрифт
pratipo
- Tipo antikva aŭ unua, el kiu evoluis postaj formoj: ĉiuj vertebrulaj animaloj kiuj havas verajn pulmojn devenis per ordinara generado de antikva pratipo [19]; la profeton Elijah’ priskribis la Ekleziaj Patroj kiel la pratipon de la kristana monaĥo, ĉar li vivis sole kaj silente [20].
19.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro
6a
20. E. Coffinet: Ihwh estas mia dio, 2007
20. E. Coffinet: Ihwh estas mia dio, 2007
- beloruse:
- прататып, правобраз
- ĉeĥe:
- pravzor, prototyp, původní vzor
- ĉine:
- 原型 [yuánxíng]
- france:
- archétype
- germane:
- Urtyp
- hispane:
- arquetipo, prototipo
- japane:
- 原型 [げんけい], 基本型 [きほんけい]
- pole:
- prototyp, archetyp
- ruse:
- прототип, прообраз
- slovake:
- pravzor, pôvodný vzor
- ukraine:
- прототип, ориґінал, еталон
datumtipo
- En programlingvoj, aro da valoroj kaj aro da operacioj super ili (abstrakta datumtipo); krome, por reala programplenumo necesas implice aŭ malimplice difini konkretan prezenton por la valoroj kaj algoritmojn por la operacioj; kun tia kompletigo oni ricevas konkretan datumtipon: bazaj, aprioraj, enkonstruitaj datumtipoj; simplaj, malsimplaj datumtipoj.
- angle:
- data type
- beloruse:
- тып зьвестак
- ĉeĥe:
- datový typ, typ dat
- france:
- type de données
- germane:
- Datentyp
- hispane:
- tipo de dato
- hungare:
- adattípus
- pole:
- typ danej, zmiennej
- ruse:
- тип данных
- slovake:
- typ dát
- ukraine:
- тип даних
prestipoPIV2
- La metalaj tipoj2, kiujn oni iam uzis en presado: Por realigi ĝin (la projekton „Esperanto triumfonta“), mi unue aĉetis kvanton da novaj prestipoj, inkluzive de supersignitaj literoj [21].
21.
Teo Jung: Ĉiu — Ĉiun, Laŭ
La
naskiĝo de «Heroldo de Esperanto»
- beloruse:
- літара (палігр.)
- ĉine:
- 印刷活字 [yìnshuàhuózì]
- france:
- caractère
- germane:
- Druckletter
- hungare:
- minta, betűminta
- nederlande:
- lettertype
- pole:
- czcionka
- portugale:
- tipo, modelo, padrão
- ruse:
- литера
victiparo
- Iom riĉa tiparo, kies signobildojn legilo uzas por prezenti pressignojn mankantajn en la tiparo elektita de la uzanto: Mi divenas, ke al la ĉeftiparo mankas la ĉapelitaj literoj kaj la sistemo aŭtomate uzas victiparon en tiu situacio [22].
22.
Marko Rauhamaa: Afiŝo
en s.c.e., 2003-05-08
- angle:
- fallback font
- beloruse:
- рэзэрвовы шрыфт
- ruse:
- резервный шрифт