*degrad/i UV

*degradi

(tr)
1.
Senigi iun je lia rango, malaltigi ies rangon: sep altrangaj oficiroj estis degraditaj [1].
2.
(figure) Malbonigi, disfaligi: la funkcio de […] mediacianto, kiu utilis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, estas nun komercigita, senvalorigita kaj degradita [2]; dum pli ol triona jarcento […] Israelo submetas la palestinanojn al arbitra kaj degradanta okupado [3]; granda proprieto materiigas perversojn kaj ekscesojn […], deformas la demokration mem, kaj en la ĝenerala degrado de la kulturo, en la eksplodo de kruelo kaj barbareco, […] ni vidas la konturojn de tiu deformado [4]. SIN:degenerigi, korupti, ruinigi
angle:
1. demote, downgrade, degrade
beloruse:
1. разжалаваць, панізіць у званьні, пазбавіць званьня 2. пагаршаць
ĉeĥe:
1. degradovat, sesadit, snížit hodnost; zbavit funkce
ĉine:
1. 使降級 [shǐjiàngjí], 小視 [xiǎoshì]
france:
1. dégrader
germane:
1. degradieren, herabsetzen, zurückstufen
hebree:
1. לְהַשְׁפִּיל
hispane:
1. degradar
hungare:
1. lefokoz, degradál
japane:
剥奪する [はくだつする], 免職する [めんしょくする], 降格させる [こうかくさせる]
pole:
1. degradować (kogoś)
portugale:
1. degradar, rebaixar
ruse:
1. разжаловать, понизить в звании
slovake:
1. degradovať, zbaviť hodnosti, zosadiť
ukraine:
розжалувати, понизити в посаді

degradiĝi

1.
Perdi sian rangon: li provis esti nur perforta, sen la plej malgranda penso pri la alia homo, kiu degradiĝis en la sentoj je objekto [5]; mi ne robotos plu, degradiĝinte en hom-maŝinon por ke post la monotona laboro […] mi hejmeniru enlitiĝi […] ne amu, ne entuziasmu, ne klopodu por celoj [6].
2.
(figure) Grade malboniĝi, kadukiĝi: degradiĝo de lingvo povas konduti al tio, ke la lingvo plu ne estos pensad-ilo kaj komunikilo kaj perdos sian rolon de la unua, la plej grava elemento de la popolkulturo [7]; dum la regno de Mobutu la lando pli kaj pli degradiĝis [8]. VD:dekadenci, disfali, kadukiĝi, malprosperi, stagni2, ŝanceliĝi2
angle:
2. deteriorate
france:
2. se clochardiser
germane:
1. degradiert werden 2. herunterkommen, verkommen, verfallen, zugrunde gehen, vor die Hunde gehen

administraj notoj