*17doktor/o

doktoro (d-ro)

1.
PEDSCI Sciencista grado, atribuata al sciencisto fare de universitata aŭ alia kompetenta scienca konsilio post defendo de ties disertaĵo prezentanta novajn esplorrezultojn: AIS (...) agnoskas surbaze de prijuĝo fare de internacia komitato studojn kompletigitajn ĉe universitatoj aŭ aliaj altlernejoj per havigo de internacia sciencista grado: „bakalaŭro“ post almenaŭ 2–3 jara studado, „magistro“ post almenaŭ 2 postbakalaŭraj studjaroj, kaj „habilita doktoro“ pro posta esplorlaboro [1]; VD:abituriento, licenciulo, magistro, profesoro
2.
MED Neformala ĝentiltitolo uzata pri la kuracistoj, eĉ se ili ne havas tian sciencistan gradon: doktoro Zamenhof.
angle:
doctor
beloruse:
1. доктар (навук) 2. доктар, лекар
ĉeĥe:
doktor
ĉine:
博士 [bóshì]
france:
1. docteur (titre) 2. docteur (médecin)
germane:
Doktor 1. Doktor 2. Doktor, Arzt
greke:
1. Δόκτωρ
hebree:
דוקטור
hispane:
doctor
hungare:
1. doktor 2. orvos, doktor
itale:
dottore
japane:
博士 [はくし], 先生 [せんじょう]
nederlande:
doctor 1. doctor
pole:
doktor 1. doktor (nauk)
portugale:
1. doutor 2. doutor
ruse:
доктор
slovake:
doktor
ukraine:
доктор (учений ступінь)

doktoreco

Rango, funkcio de doktoro: en 1999 li akiris trian doktorecon pri klasikaj literaturoj [2].
2. C. Minnaja: Post dudek tri jaroj, Monato, 2001/09, p.28a
france:
doctorat

doktoriĝi

(ntr)
PED Ricevi la rangon doktoro: mi decidis doktoriĝi en Ĉinio, ĉar mi jam vivis kaj havis laboron ĉi tie [3].
3. G. Corsetti: en: Itala esperantisto doktoriĝos en Pekino, El Popola Ĉinio, 2014-01-10
france:
passer sa thèse

doktoro de la Eklezio

KAT
Titolo per kiu la eklezio honoris kelkajn plej eminentajn teologojn, kiuj grave influis ties doktrinon.
Rim.: La nocio ekzistas ankaŭ en ortodoksismo, tamen la mistraduko „doktoro“ faras tian terminon malfacile akceptebla por homoj kies tradicio uzas pli ĝustan tradukon. La latina vorto „doctor“ signifas „instruisto“ (kaj la tradukoj germana, ĉeĥa, rusa atestas pri ĝusta kompreno); la senpripensa traduko „doktoro de la Eklezio“ estas misa, ĉar en Esperanto „doktoro“ ne signifas „instruisto“. Pli ĝusta traduko estus „majstro de la Eklezio“. [Sergio Pokrovskij]
ĉeĥe:
učitel církve
france:
docteur de l'Église
germane:
Kirchenlehrer
hungare:
egyházatyák
itale:
dottore della chiesa
latinece:
doctor ecclesiae
nederlande:
kerkleraar
pole:
doktor Kościoła
portugale:
doutor da Igreja
ruse:
учитель церкви

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~o de la Eklezio: Mankas fontindiko.
~o de la Eklezio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.