1profesor/o JED

profesoro

PED
1.
Altranga instruisto en supera lernejo, pli altranga ol docento; normale, por ricevi la pedagogan gradon de profesoro oni bezonas havi la sciencistan gradon doktoro: profesoro de botaniko [1]; profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Eŭropo [2]; akiri profesorecon (la gradon profesoro); profesoro de eklezia akademio [3]; profesoroj faris min profesoro [4]; li estas muzika profesoro ĉe la konservatorio en la urbo [5]; universitata profesoro pri genetiko [6]. lecionoj al profesoro estas vana laboro PrV .
2.
(evitinde) En latinidlingvaj landoj, mez-lerneja aŭ eĉ baz-lerneja instruisto: profesoro ĉe la liceo [7].
Rim.: Ĉi tiu senco estas tre misgvida internacie, kaj en Esperanto nepre evitida. En PIV2 ĝi ne aperas. [Sergio Pokrovskij]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
5. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
6. Marteno Ecott: Himno al toleremo, Monato, jaro 1999a, numero 5a, p. 18a
7. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
angle:
1. professor
beloruse:
1. прафэсар
bulgare:
1. професор
ĉeĥe:
profesor
ĉine:
教授 [jiàoshòu]
france:
professeur
germane:
1. Professor
hungare:
tanár, professzor
japane:
教授 [きょうじゅ]
nederlande:
1. professor
perse:
1. استاد، پروفسور
pole:
profesor
portugale:
professor (universitário)
rumane:
profesor
ruse:
1. профессор
slovake:
profesor
svede:
1. professor
ukraine:
професор, викладач

administraj notoj