*drak/o

*drako

1.
MIT Mita bestego kun serpenta korpo, ungegoj kaj flugiloj; danĝera kaj fajroŝpruca en Eŭropo, reganto de akvoj kaj reĝa simbolo en Orientazio: galo de drakoj estas ilia vino, kaj pereiga veneno de aspidoj [1]; jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn [2]; fajrokraĉanta drako [3]; post la urbo estas granda monto, sur kiu drako loĝas: ĉiujare oni devas oferi al ĝi virgulinon, alie ĝi dezertigus la tutan landon [4]; okaze de festoj […] ĉinoj ŝatas prezenti drako-dancon [5]; la virinoj kune remas, uzante specimenon de praĉina tiel nomata drakboato, kun 20 sidlokoj [6]; trans la vilaĝo sur la monteto al Slatina kuŝas terurega besto, certe drako [7]; (figure) la „drakoj“ de Komodo: gigantaj bestoj sur izola insulo [8]. VD:Behemoto, Levjatano, ĥimero 2, bazilisko1
2.
SPO Kajto: de la plafono pendas paperaj drakoj [9].
angle:
1. dragon
beloruse:
1. цмок, дракон 2. паветраны зьмей
ĉeĥe:
drak, saň
ĉine:
1. [lóng]
france:
1. dragon (myth.) 2. cerf-volant
germane:
Drache 1. Lindwurm
hispane:
1. dragón
indonezie:
1. naga
itale:
1. drago, dragone (mit. e arald.) 2. aquilone
katalune:
1. drac 2. estel, milotxa
nederlande:
1. draak 2. vlieger
pole:
1. smok
portugale:
1. dragão
rumane:
1. dragon
ruse:
1. дракон 2. воздушный змей
slovake:
drak, šarkan
tibete:
1. འབྲུག་

Drako [10] (Dra)

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Draco).
10. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Draco
beloruse:
Цмок (сузор’е)
ĉeĥe:
drak, saň
france:
Dragon (constellation)
germane:
Drache (Sternbild)
hispane:
Dragón
itale:
Dragone (astr.)
japane:
[りゅう], ドラゴン, トビトカゲ
katalune:
el Dragó
latinece:
Draco
nederlande:
Draak
pole:
Smok (gwiazdozbiór)
rumane:
Dragonul (constelație)
slovake:
drak, šarkan
tibete:
འབྲུག་
ukraine:
дракон, змій

flugdrako

SPO Kajto: la ventoj […] portis iliajn flugdrakojn al la altoj [11].
11. Stellan Engholm: Homoj sur la Tero
angle:
kite
beloruse:
паветраны зьмей
ĉeĥe:
drak (hračka| letadlo)
france:
cerf-volant
germane:
Flugdrache
hebree:
דרקון מעופף
indonezie:
layangan, layang-layang
itale:
aquilone
japane:
, たこ
katalune:
estel, milotxa
nederlande:
vlieger
pole:
smok latający
rumane:
dragonul zburator
ruse:
воздушный змей
slovake:
šarkan
ukraine:
паперовий/повітряний змій

administraj notoj

D~o : Mankas dua fontindiko.
flug~o: Mankas dua fontindiko.