kajt/o PVEF
kajto
- 1.
Ludilo,
konsistanta el malpeza skeleto kovrita per papero
aŭ ŝtofo, kiun oni levas en aero tirante ĝin kontraŭ la vento:
vilaĝa bubo tenanta kontraŭvente sian kajton
[1];
la knabinoj aŭdis pri flugigo de kajto
[2];
Vejfango […] estas nomata la ĉefurbo de la
papermilvoj (alia nomo por
kajto en la antikva Ĉinio)
[3].
- 2.
Aparato, similrimede leviĝanta, uzata por teĥnikaj aŭ sciencaj celoj:
temis pri la plej longa ekspedicio neprovizita kaj nemotorizita en Antarkto:
sledojn kaj tiel nomatajn neĝ-kajtojn ili uzis
[4].
drako,
flugdrako,
flugludilo1.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Poezio
2. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 70a, p. 493a
3. Monato, Shang Xiao-han: Kajtoj de Vejfango, 2013
4. Monato, Feliks Nevos: Neĝo-reĝoj, 2012
2. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 70a, p. 493a
3. Monato, Shang Xiao-han: Kajtoj de Vejfango, 2013
4. Monato, Feliks Nevos: Neĝo-reĝoj, 2012
- angle:
- kite
- beloruse:
- паветраны зьмей, лятучы зьмей
- ĉeĥe:
- drak (hračka| letadlo)
- ĉine:
- 風箏 [fēngzhēng], 紙鷂 [zhǐyào], 鳶 [yuān], 紙鳶 [zhǐyuān]
- finne:
- leija
- france:
- cerf-volant
- germane:
- Drachen
- hebree:
- עפיפון
- hispane:
- cometa, papalote
- hungare:
- papírsárkány
- japane:
- 凧 [いかのぼり]
- katalune:
- estel, milotxa, catxerulo
- nederlande:
- vlieger
- pole:
- latawiec
- portugale:
- 1. papagaio, pipa, pandorga
- rumane:
- zmeu
- ruse:
- воздушный змей
- slovake:
- šarkan
- svede:
- drake
- turke:
- uçurtma
- ukraine:
- паперовий/повітряний змій
Kajto

Muzikgrupo el
nederlanda Frislando kantanta en Esperanto:
Kajto debutis en Esperantujo ĉirkaŭ 1989, kiam aperis ĝia unua disko
[5];
la plej populara kompakta disko estis Masko de Kajto
[6];
Kajto estas kvazaŭ „monda kultura heredaĵo“ de Esperantujo
[7].
5.
Monato, Edmund Grimley Evans: Kajto flugas plu, 2014
6. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo
6. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo
- angle:
- Kajto
- france:
- Kajto
- germane:
- Kajto