ego/o PIV1 , 1egoism/o, 1egoist/o

egoo

PIV1
1.
FILPSI La konscia subjekto, kontraste al la neegoo aŭ objekto.
2.
Propra personeco, konscianta pri siaj bezonoj prioritate, kaj ignoranta la bezonojn de aliaj: la pli multaj Novepok-aj filozofioj prezentas nur metodojn por senti sin pli sane, por senti sin pli komforte en la revoj de sia iluzia egoo [1]; klanestroj: rabemaj, oportunismaj feŭdaj baronoj, kiuj prostituas siajn plej proksimajn keltajn parencojn por ŝveligi siajn egoojn kaj bank-kontojn [2]. VD:memamo, memestimo
1. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo, 2009
2. W. H. Simcock: Kla(ŭ)nado inter la montoj, Monato, 2000/11, p. 13
angle:
1. ego
beloruse:
1. эга, Я
ĉeĥe:
ego, subjektivní já
france:
1. ego, moi (subst., philo., psycho.)
germane:
Ego 1. Ich, Selbst
hebree:
אָנוֹכִי
hispane:
1. ego
hungare:
1. Én, ego
japane:
エゴイスト, 利己主義者 [りこしゅぎしゃ]
katalune:
1. ego, jo
nederlande:
1. ego
pole:
1. ego, (wewnętrzne) ja
portugale:
1. ego
ruse:
1. эго, Я
slovake:
ego, subjektívne ja
ukraine:
егоїст

1egoismo

Ekskluziva memamo, kiu igas personon serĉi en la vivo nur la propran plezuron aŭ profiton: obeante la voĉon de la indiferenta egoismo EE ; li rimarkis, ke […] sur la fundo de ĉiu koro kuŝas egoismo IK ; ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon [3]. ANT:altruismo, malegoismo
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
angle:
egoism, egotism
beloruse:
эгаізм, самалюбства, сябелюбства, сябелюбнасьць
bulgare:
егоизъм
ĉeĥe:
egoizmus, jáství, sobectví
ĉine:
自私自利 [zìsīzìlì], 利己主义 [lìjǐzhǔyì]
france:
égoïsme
germane:
Ichsucht, Eigensucht, Selbstsucht, Egoismus
hispane:
egoísmo
hungare:
önzés, egoizmus
katalune:
egoisme
nederlande:
egoïsme, eigenliefde
pole:
egoizm, samolubstwo
ruse:
эгоизм, себялюбие
slovake:
egoizmus, sebectvo
svede:
egoism, själviskhet

egoisma

Serĉanta en la vivo nur la propran plezuron aŭ profiton; rilata al tia persono: egoismaj pensoj, celoj, agoj; egoisma oportuneco [4]. ANT:altruisma
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
egotistical, egoistical, selfish
beloruse:
эгаістычны, сябелюбны, самалюбны
ĉeĥe:
sobecký
ĉine:
私心 [sīxīn], 利已 [lìyǐ]
france:
égoïste (adj.)
germane:
ichsüchtig, eigensüchtig, selbstsüchtig, egoistisch
hungare:
önző, egosita
katalune:
egoista (adj.)
nederlande:
egoïstisch
pole:
egoistyczny, samolubny
ruse:
эгоистический, эгоистичный, себялюбивый
slovake:
samoľúby, sebecký

egoismulo

Egoisto: ŝi estis nomita „ekstrema egoismulo“ kaj ŝi alfrontus dek tagoj de administran areston kun monpuno de ĉirkaŭ 400 dolaroj [5].
angle:
egoist, egotist
beloruse:
эгаіст, самалюб, самалюбец, сябелюб, сабетнік
ĉeĥe:
egoista, sobec
france:
égoïste (subst.)
germane:
Egoist, selbstsüchtige Person, Selbstsüchtiger
hispane:
egoísta
hungare:
önző ember, egoista
katalune:
egoista (subst.)
nederlande:
egoïst
pole:
egoista, samolub
ruse:
эгоист, себялюбец
slovake:
sebec

1egoisto

Persono, kiu serĉas en la vivo nur la propran plezuron aŭ profiton: ĉu li estas plej pura idealisto aŭ plej profitama egoisto [6]; li povas esti la plej granda egoisto, genta ŝovinisto, […] se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li, nomi sin Esperantisto [7]; (figure) mi estas terura egoistino […] mi petus senĉese: resaniĝu la patro, lernu diligente la infanoj IK . ANT:altruisto
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
egoist, egotist
beloruse:
эгаіст, самалюб, самалюбец, сябелюб, сабетнік
bulgare:
егоист
ĉeĥe:
egoista, sobec
france:
égoïste (subst.)
germane:
ichsüchtiger Mensch, eigensüchtiger Mensch, selbstsüchtiger Mensch, Egoist
hispane:
egoísta
hungare:
önző ember, egoista
katalune:
egoista (subst.)
nederlande:
egoïst
pole:
egoista, samolub
ruse:
эгоист, себялюбец
slovake:
sebec
svede:
egoist

egoista

Egoisma: ĉiu homo estas kreaĵo malnobla, egoista, ŝanĝema, ‐ li flirtas sur diversaj specoj de malbono, kiel papilio sur la floroj IK ; ĝi ne venis de ia egoista penso, ĉar tiuj ĉi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj BdV .
angle:
egotistical, egoistical
beloruse:
эгаістычны, сябелюбны, самалюбны
ĉeĥe:
sobecký
ĉine:
私心 [sīxīn], 利已 [lìyǐ]
france:
égoïste (adj.)
germane:
ichsüchtig, eigensüchtig, selbstsüchtig, egoistisch
hebree:
אגואיסטי
hispane:
egoísta
hungare:
önző, egosita
katalune:
egoista (adj.)
nederlande:
egoïstisch
pole:
egoistyczny, samolubny
ruse:
эгоистический, эгоистичный, себялюбивый
slovake:
samoľúby, sebecký

malegoismo

Etika principo, kiu vidas la celon de la homa agado en la bonfarto kaj bonstato de la aliaj individuoj: neniu alia malsano [ol aidoso (...)] postulis pli da kompato, prudento, malegoismo kaj honesteco ĉe sanservaj profesiuloj [8]. SIN:altruismoANT:egoismo
angle:
altruism
beloruse:
альтруізм
ĉeĥe:
nesobectví
ĉine:
利他主义 [lìtāzhǔyì], 不自私 [búzìsī], 无欲 [wúyù], 无私 [wúsī]
france:
altruisme
germane:
Altruismus, Selbstlosigkeit, Uneigennützigkeit
hispane:
altruismo
hungare:
önzetlenség, altruizmus
itale:
altruismo
katalune:
altruisme
nederlande:
altruïsme
pole:
altruizm
ruse:
альтруизм
slovake:
altruizmus, nesebectvo

egocentra

PIV1
Rilatiganta ĉion al sia egoo: jen 5-tipoj de venenaj homoj […]: la egocentra […] [9].
angle:
egocentric, self-centered
beloruse:
эгацэнтрычны
ĉeĥe:
egocentrický, sobecký
ĉine:
自我的 [zìwǒde]
france:
égocentrique
germane:
ichbezogen, egozentrisch
hispane:
egocéntrico
hungare:
énközpontú, egocentrikus
katalune:
egocèntric (adj.)
nederlande:
egocentrisch
pole:
egocentryczny
ruse:
эгоцентрический, эгоцентричный
slovake:
samoľúby, sebecký

egocentrismo

PSI
La ago aŭ karaktera trajto rilatigi ĉion al sia egoo.
angle:
egocentrism
beloruse:
эгацэнтрызм
ĉeĥe:
egocentrizmus
ĉine:
自我中心主义 [zìwǒzhōngxīnzhǔyì]
france:
égocentrisme
germane:
Ichbezogenheit, Egozentrismus, Egozentrik
hispane:
egocentrismo
hungare:
énközpontúság, egocentrizmus
katalune:
egocentrisme
nederlande:
egocentrisme
pole:
egocentryzm
ruse:
эгоцентризм
slovake:
egocentrizmus
Rim.: Ĉi tiu radiko estas sufiĉe nova kreaĵo. Ĝi ŝajne praviĝas unue per la internacia faka uzo de la formo „ego“ kaj ankaŭ per malderivado de la oficialaj radikoj „egoism/“ kaj „egoist/“. Ni en tio sekvis PIV1, sed eblas dubi, ĉu vere la senco de „egoismo“ aŭ „egoisto“ (nocioj nefakaj) glate deriviĝas de la faka „egoo“.

administraj notoj

pri ego/o , egoism/o, egoist/o:
  Mi plu dubas, ke tiu radiko utilas, cxar ni jam havas "mio"
  kaj "memo", kies eventuala nuanco disde "egoo" estus
  klarigenda. Cetere mi pli kaj pli ne konsentas konsideri
  "egoismo" kaj "egoisto" kiel derivajxojn (Sergio kaj Ulriko
  opinias alie).
  [MB]
~centrismo: Mankas dua fontindiko.
~centrismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.