2ekip/i PV

ekipi

(tr)
Provizi per ĉiuj necesaj iloj: ekipi soldaton, turiston, armeon, ŝipon; la fabriko estas ekipita per plej modernaj maŝinoj. la kvar infanoj pakis siajn dorsosakojn kaj ekipis sin por tranokti ekstere InfanTorent2 ; li rekomendis al [ili] ekipi siajn pli altajn domojn per lifto VaK ; kun preskaŭ febra ĝojo li rapidis al la ekipejo (kp magazeno) kaj aĉetis helan somerĉapelon, belkoloran kravaton kaj kelkajn aliajn necesaĵojn Tor ; li ekipis sin per la plej belaj kaj bonaj vestaĵoj de la urbo, kaj […] vere ne havis kaŭzon honti pro sia ekstero HsT ; ekipi la CO per ĉiuj rimedoj por la presado de malgrandformataj eldonaĵoj: kompostmaŝino, fotografa aparataro, ofseta presmaŝino EeP . VD:armi, doti, garni, mebli, munti2, prepari
angle:
equip
beloruse:
забясьпечваць, абсталёўваць
ĉeĥe:
opatřit příslušenstvím, vybavit, vypravit, zařídit
ĉine:
装备 [zhuāngbèi], 配 [pèi], 索具装置 [suǒjùzhuāngzhì], 賦予 [fùyǔ]
france:
équiper
germane:
ausrüsten, ausstatten
hispane:
equipar
hungare:
felszerel, ellát (vmivel)
japane:
装備する [そうびする], 備え付ける [そなえつける], 艤装する [ぎそうする]
katalune:
equipar
nederlande:
uitrusten
perse:
تجهیز کردن، مجهز کردن
pole:
ekwipować, wyekwipować, wyposażać, zaopatrzać, urządzać
portugale:
equipar, aparelhar, aprestar
ruse:
экипировать, снарядить, оснастить, снабдить, оборудовать
slovake:
opatriť príslušenstvom, vybaviť
svede:
utrusta
ukraine:
екіпірувати, споряджати, постачати, обладнувати, оснащувати

ekipaĵo, ekipo

La necesa ilaro, por ke io aŭ iu povu plenumi sian funkcion: treege premataj de la ventego […] oni elĵetis per siaj propraj manoj la ekipaĵon de la ŝipo [1]; ekstere en la kanalo kuŝis la ŝipoj, englaciigitaj, forlasitaj de la ŝipanaro, krianta korniko prezentis la tutan ekipaĵon [2]; milicano en la tuta ekipo kaj municio Metrop ; mi ricevis novajn vestojn kaj ceteran ekipon por tiu laboro, kiu atendas min ViV ; mi tute forgesis kunpreni mian elektronikan ekipon ChV .
angle:
equipage, equipment, accoutrement
beloruse:
абсталяваньне, рыштунак
ĉine:
发行债券条件 [fāxíngzhàiquàntiáojiàn], 旅行装备 [lǚxíngzhuāngbèi], 設備 [shèbei], 備 [bèi], 器材 [qìcái]
france:
équipement
germane:
Ausrüstung, Ausstattung
hebree:
צִיוּד
hispane:
equipo, equipamiento
hungare:
felszerelés
japane:
装備 [そうび], 設備 [せつび], 艤装 [ぎそう]
katalune:
equipament
nederlande:
uitrusting
perse:
تجهیزات، سازوبرگ
pole:
ekwipunek, wyposażenie, aparatura, rynsztunek
ruse:
экипировка, снаряжение, оборудование, оснастка, амуниция
ukraine:
екіпірування, спорядження, устаткування, оснащення, обладнання, амуніція (сукупність предметів, технічних засобів)

ekipisto

Tiu (entrepreno, entreprenisto), kiu provizas la ekipaĵon de io: la ŝipekipisto ridetante sekvis lin per la okuloj ĝis la bordo [3]; por la aŭtomobil-ekipistoj, la devo esti ĉiam pli profitigaj je mallonga tempo montriĝas per reduktado de la laborkostoj [4].
3. A. Dumas, trad. D. Moirand: La grafo de Monte-Kristo, 2010
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Je la feliĉo de la akciuloj
angle:
ŝip~isto: freighter, merchant mariner, ship's chandler.
beloruse:
адказны за абсталяваньне
france:
ŝip~isto: armateur.
germane:
Ausrüster, Ausstatter ŝip~isto: Schiffsausrüster, Reeder.
hispane:
ŝip~isto: armador.
hungare:
ŝip~isto: hajófelszerelő, hajótulajdonos, hajózási vállalkozó.
katalune:
ŝip~isto: armador, navilier.
nederlande:
ŝip~isto: scheepsuitruster.
pole:
ŝip~isto: armator.
ruse:
ŝip~isto: судовладелец.

administraj notoj

pri ~aĵo, ~o:
    PIV aldonas pli modernan sencon (fako ELE), sed ankaŭ ne
    tre klaran. Cetere mi ne certas, ĉu tiaj kolektivaj sencoj
    (aro...) kongruas kun la uzado. Ja ŝajnas al mi, ke oni
    ofte uzas ~aĵo por montri unuopan maŝinon kaj
    ~aĵaro por la tuto. [MB]