eksklud/i PV , esklud/i PV

ekskludi, eskludi

Ekskluzivi: ĝi ekskludas el la statistiko homojn, kiuj rezignis serĉi laboron [1]; la Plano Marshall […] ekskludis komunistojn el la registaroj [2]; li kredis ke Dio lin ekskludis de sia amo [3]; [oni] tro okulfrape evitas tiklajn punktojn aŭ ekskludas eventualajn meritojn de alternativaj teorioj [4]; Zamenhof ekskludis la eblon, ke la hilelismo povus esti danĝera por Esperanto [5]; la ludgvidisto havas krome la rajton en motivitaj kazoj ekskludi iun ludiston [6]. VD:eksigi
1. Hori Yasuo: Senlaboreco atakas la arkipelagon, Monato, 2002/04, p. 10-11
2. Financial Times : „La Zono kaj Vojo“ ne estas ĉina versio de ...
3. La lepro foriĝis de li, kaj li fariĝis pura
4. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29
5. De Hilelismo al Homaranismo ĉe L. L. Zamenhof
6. Tibor Ujlaky-Nagy: La Sporta Lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
angle:
exclude
beloruse:
выключаць
ĉeĥe:
diskvalifikovat, nezahrnovat v sobě, vyloučit
ĉine:
[qū], 关在门外 [guānzàiménwài], 撵 [niǎn]
france:
exclure (laisser hors de)
germane:
ausschließen, ausnehmen
hebree:
לא לכלול
hispane:
excluir
hungare:
kizár (átv.)
japane:
除外する [じょがいする], 排除する [はいじょする]
katalune:
excloure
nepale:
बाहेक
pole:
wykluczać, wyłączać (np. kogoś poza nawias)
portugale:
excluir
ruse:
исключать
slovake:
neobsahovať, vylučovať, vynímať
ukraine:
виключати

ekskludo

Ago ekskludi aŭ ĝia rezulto: la risko de mizero kaj socia ekskludo en la Eŭropa Unio malkreskas [7]; homoj, kiuj apartenas al komunumoj aliaj ol la tradiciaj kristanaj eklezioj, ofte spertas ekskludojn kaj rifuzojn en la labormerkato [8]; post la fondo de fiŝkapta zono bazita sur la 200-mejla dummilita ekskludozono ĉirkaŭ la insuloj, la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado [9]. VD:escepto
angle:
exclusion
beloruse:
выключэньне
ĉine:
行間空白 [hángjiānkōngbái], 禁止翻供 [jìnzhǐfāngōng], 开除 [kāichú], 剝奪資格 [bōduózīge], 調解委員會 [tiáojiěwěiyuánhuì], 委员会 [wěiyuánhuì], 理事会 [lǐshìhuì]
germane:
Ausschluss, Ausnahme

administraj notoj