*etat/o

*etato

1.
(malofte) PV Oficiala dokumento, priskribanta la staton de iu afero sub formo cifereca, tabeleca, listeca ks: etato de la elspezoj de komunumo PIV2 , de la ĉeestantaj studentoj PIV2 ; la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj [1]. VD:inventaro, listo, tabelo, registro
2.
EKONVdE Detala listo de la konstantaj, rekte salajrataj laborantoj en iu entrepreno, administracio ks; aro de tiuj laborantoj: la faktoroj ekonomiaj jam antaŭ kelkaj jaroj faris anakronisma la vivtenadon de la revuo kun kelkdek-persona etato kaj reduktiĝanta abonantaro [2]; (frazaĵo) forstreki el la etato (eksigi, maldungi) PIV2 . VD:dungitaro, laborantaro, personaro
3.
(evitinde) Statuso: li prenas lian nomon, lian civilan etaton, liajn renttitolojn, kaj al li donas interŝanĝe la siajn, tre sciante, ke la malvivulo ne povos protesti [3].
Rim.: Estas malfacile difini la precizan signifon de tiu Fundamenta vorto. Ja la rusa, pola kaj germana tradukoj sugestas signifon strikte ligitan kun salajrataj laborantoj, la solan prezentatan en VdE (tamen kun aldona signifo „salajro“), dum la tradukoj franca kaj angla akceptas pli vastan signifon, kiu ŝajne disvastiĝis en la postaj vortaroj, sed restas tre marĝene uzata.
1. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 4
2. La Ondo de Esperanto, Redakcie, 2000, No 11
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
angle:
*statement (financial), *condition, register, list, inventory, account, report, return (financial), table (data)
beloruse:
штат, штаты, кадры, пэрсанал, асабовы склад, пералік, сьпіс, вопіс
ĉeĥe:
seznam, soupis, výkaz k určitému datu
ĉine:
預算計劃 [yùsuànjìhuà]
france:
1. *état (liste, tableau) 2. liste du personnel, effectif (ensemble des employés), état (ensemble des employés), personnel (ensemble des employés) forstreki el la ~o: congédier (licencier), chasser (licencier), dégager de ses obligations, démettre de ses fonctions, démissionner (tr, démettre), licencier (limoger), limoger, radier des effectifs, rayer de dessus l'état (vx, limoger), rayer des cadres, rayer des effectifs, relever de ses fonctions, remercier (licencier), renvoyer (licencier), révoquer (limoger), mettre à la porte (licencier), lourder (licencier), vider (fam., licencier), virer (fam., licencier).
germane:
*Etat, Haushalt, Haushaltsmittel, Haushaltsplan, Aufstellung, Detailplan
hungare:
összesítő táblázat, részletes kimutatás, állománykimutatás, létszám
japane:
明細表 [めいさいひょう], 報告書 [ほうこくしょ], リスト [りすと]
pole:
lista, *etat 1. raport, wykaz, budżet 2. lista płac, lista zatrudnionych, przyjętych forstreki el la ~o: skreślić z listy.
portugale:
1. lista (de empregados, de salários)
rumane:
foaie
ruse:
*штат, штаты, кадры, личный состав, список, перечень, опись
slovake:
súpis, výkaz k určitému dátumu
ukraine:
штати (особовий склад), штатний розпис, список, перелік, опис

etata

1.
Rilata al la etato.
2.
EKONVdE (p.p. laboranto) Estanta sur la etato 2 de la institucio, en kiu li laboras: li, etata funkciulo de TRP, nur komencis lerni Esperanton […] pro partiaj devoj [4]; en la elspezoplanon de REU povas esti [enigata] salajrado de la etataj funkciuloj de REU kaj de personoj dungataj laŭ laborkontraktoj [5]. ANT:eksteretata 2
beloruse:
штатны
ĉeĥe:
vykázaný, výkazový
france:
2. salarié, faisant partie du personnel propre
pole:
2. etatowy
slovake:
vykázaný, výkazový
ukraine:
штатний

bienetato

JURPIV1 (malofte) =terenregistro
angle:
land register, register of title deeds, official real estate register
beloruse:
кадастар
ĉine:
地籍 [dìjí], 土地冊 [tǔdìcè]
france:
cadastre
germane:
Kataster, Grundbuch
hispane:
catastro
hungare:
telekkönyv, kataszter
japane:
土地台帳 [とちだいちょう]
katalune:
cadastre
nederlande:
kadaster (register)
pole:
kataster, ewidencja gruntów
ruse:
кадастр

eksteretata

1.
PIV1 Ne enkalkulita en la koncerna etato. VD:ekstra
2.
EKON (p.p. laboranto) Laboranta en la koncerna institucio, sed salajrata de alia: nia ekster-etata redakcia koboldo denove kunlaboris [6]; Atanasov Atanas Danĉev [estas] eksa eksteretata kunlaboranto ĉe la Instituto de bulgara lingvo de la Akademio de Sciencoj [7]. ANT:etata 2
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №2
7. Akademio de Esperanto: Aktoj de la Akademio 1963-1967, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
beloruse:
1. зьнешні, дадатковы 2. пазаштатны
france:
prestataire (en contrat de prestation), en contrat de prestation, faisant partie du personnel externe 1. additionnel, extraordinaire (additionnel), complémentaire (additionnel), supplémentaire (additionnel), en plus
japane:
臨時雇いの [りんじやといの]

plenetata

EKON (p.p. etata laboranto) Laboranta plentempe por la koncerna institucio: mi opinias, ke en ĉiu lernejo devas labori ne sole plenetata pedagogo, sed ankaŭ psikologo [8].
8. Radio Polonia: Lernejo sen perforto, 2008-10-27
beloruse:
штатны (супрацоўнік)
france:
employé à plein temps
pole:
pracujący na pełnym etacie

riĉaĵetato

JUR(malofte) Etato de ĉiuj posedaĵoj, i.a. heredotaj post ies morto: tial ke Reĝino havis neniun propran posedaĵon, ŝia morto devis naski neniun riĉaĵetaton [9].
9. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 5
beloruse:
спадчына
france:
état des biens
pole:
masa spadkowa

administraj notoj

bien~o: Mankas dua fontindiko.
bien~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plen~a: Mankas dua fontindiko.
riĉaĵ~o: Mankas dua fontindiko.