1evangeli/o PV

evangelio

1.
BIBKRI Rakonto pri la vivo, agoj kaj predikoj de Jesuo en iu el la kvar unuaj libroj de la Nova Testamento aŭ el apokrifo: li legis ne el la Evangelio, sed el malnova historia libro [1]; post esperantigo de kvin pliaj OT-libroj kaj de la kvar evangelioj (aŭ „bonaj mesaĝoj“, kiel li mem preferas), Berveling neeviteble tradukas alie ol Zamenhof [2]; kion diras apokrifa evangelio ‐ tiu laŭ Maria Magdalena: „Prefere ni hontu! Ni vestu nin per la perfekta Homo kaj ni plenumu nian taskon, ni prediku [...] Monato .
2.
KRI La instruoj de Jesuo: pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion [3]; aŭdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo, al kiu ankaŭ kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso [4]; partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio [5]; por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio [6].
3.
(evitinde) La tuta Nova Testamento: ili volus legi la Biblion, Evangelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn [7].
4.
(figure) Instruo pri iu doktrino prezentata kiel nediskutebla vero.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
2. J. Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
3. La Nova Testamento, Galatoj 4:13
4. La Nova Testamento, Efesanoj 1:13
5. La Nova Testamento, Efesanoj 3:6
6. La Nova Testamento, Efesanoj 6:19
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
angle:
gospel, evangel
beloruse:
эвангельле
ĉeĥe:
evangelium, zvěstování
ĉine:
真理 [zhēnlǐ], 基督教的教义 [jīdūjiàodejiàoyì], 四福音书 [sìfúyīnshū], 福音文 [fúyīnwén], 信条 [xìntiáo], 福音书 [fúyīnshū], 福音 [fúyīn]
france:
évangile
germane:
Evangelium 1. Verkündigung (Christi) 2. Heilsbotschaft Christi 3. Neues Testament
hispane:
evangelio
hungare:
evangélium
japane:
福音書 [ふくいんしょ], 福音 [ふくいん], キリストの教え [キリストのおしえ]
katalune:
evangeli
nederlande:
evangelie
pole:
Ewangelia
portugale:
evangelho
ruse:
евангелие
slovake:
evanjelium, zvestovanie
ukraine:
євангеліє

evangelia

1.
Konforma al evangelio: evangelia moralo; evangelia tono, rigardo; menso malsevera kaj bone ilin komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras Marta !
2.
Protestanta: la arkitekturo estas multdira: sinagogo, evangelia preĝejeto, katolika baziliko kaj eta tombejo de raskolnikoj [8].
8. Zofia Banet-Fornalowa: Pollando: Landlimoj sen limoj, Monato, 2000/10, p. 11
angle:
evangelical
beloruse:
1. эвангельскі 2. эвангелічны
ĉine:
新教 [xīnjiào]
france:
évangélique
germane:
evangelisch
hispane:
evangélico, protestante
hungare:
1. evangéliumi 2. evangélikus
japane:
福音の [ふくいんの], 福音の教えにかなった [ふくいんのおしえにかなった], 福音主義の [ふくいんしゅぎの], プロテスタントの [ぷろてすたんとの]
katalune:
evangèlic
nederlande:
1. evangelisch 2. protestants
pole:
1. ewangeliczny 2. ewangelicki
portugale:
evangélico
ruse:
1. евангельский 2. евангелический
ukraine:
євангельський, євангелічний

evangeliisto

1.
BIB Aŭtoro de evangelio1: „sed ĉe la sunleviĝo“, ne matene kiel estas tradukite, kaj tiu indiko de la evangeliisto estas grava, „Li revenis en la templon kaj la tuta popolo venis al li“ [9].
2.
KRIBIB Pludonanto, instruanto, predikanto de la evangelio2: enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis ĉe li [10]; unujn li donis por esti apostoloj, aliajn profetoj, aliajn evangeliistoj kaj aliajn paŝtistoj kaj instruistoj [11]; la historio de la urbo estas intime ligita kun la nomo de Sankta Jakobo, kiu laŭ kristanismo estis apostolo de Kristo, frato de Sankta Johano, evangeliisto kaj filo de Zebedeo kaj Salome [12]; tele-evangeliistoj laŭdas individuan sukceson [13].
9. A. Maggi: Kvina Karesma Dimanĉo, 2010-03-21
10. La Nova Testamento, La agoj 21:8
11. La Nova Testamento, Efesanoj 4:11
12. Rafaela Urueña: Hispanio: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
13. H. Tammam, P. Haenni, trad. M. Leon: Ŝika islamo kaj la egipta burĝaro, le Monde diplomatique, 2003-09
angle:
evangelist
beloruse:
эвангеліст
ĉine:
福音书的作者 [fúyīnshūdezuòzhě]
france:
évangéliste (subst.)
hispane:
1. evangelista
japane:
福音書著者 [ふくいんしょちょしゃ], 福音伝道者 [ふくいんでんどうしゃ]
katalune:
evangelista
nederlande:
evangelist

administraj notoj