1fazeol/oJED
fazeolo
- 1.
Genro el familio fabacoj
(Phaseolus), kies manĝeblaj guŝoj
servas kiel legomo:
sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon,
kukumojn kaj aliajn legomojn
[1];
preskaŭ ruino, kies muroj kurbaj de maljuneco, malzorge
blankigitaj per
kalko, duone kaŝiĝis en la verdaĵo de supren rampanta fazeolo
IK
;
la fazeolo jam estis kovrita de ŝeloj (guŝoj), sed
tie ĉi kaj tie restis ankoraŭ inter ĝiaj grandegaj folioj kelke
da fajre ruĝaj floroj
IK
.
- 2.
La fruktoj de fazeolo1:
la vic-reĝo sciiĝadis, tagon post tago, kiom da hordeo, tritiko,
fazeolo kaj lotusaj grajnoj oni liveris en la grenejojn
[2];
infano ĵetus sur tiun ĉi placon unu fazeolon
[3];
ruĝa fazeolo
[4];
la tiama kamparano […] manĝis tritikan panon,
fazeolon, fiŝojn kaj fruktojn
[5];
fazeolojn aŭ fiŝojn, kiujn oni povas laŭvole enpaki
[6];
la famaj fazeoloj kun graskonservitaj anasoj, anseroj aŭ
kolbasoj el Castèlnòu-d'Arri kaj
Carcassona
[7].
fabo,
guŝoRim.: Kabe uzas fazeolo ankoraŭ en ununombro kiel nomo por legomo, dum nuntempe oni uzas ĝin en plurnombro kiel nomo por la guŝoj.
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
6. Monato, Jérémie Sabiyumva: Kiam korupto ŝoforas
7. Monato, Marc Gassion: Aude
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
6. Monato, Jérémie Sabiyumva: Kiam korupto ŝoforas
7. Monato, Marc Gassion: Aude
- angle:
- bean
- beloruse:
- фасоля
- bulgare:
- боб
- ĉeĥe:
- fazole
- ĉine:
- 芸 [yún], 芸豆 [yúndòu]
- france:
- haricot
- germane:
- Gartenbohne, (Grüne) Bohne
- hispane:
- judía, alubia, frijol
- hungare:
- bab, paszuly
- indonezie:
- buncis
- japane:
- インゲンマメ
- katalune:
- fesol, mongeta
- latinece:
- 1. Phaseolus
- nederlande:
- sperzieboon
- perse:
- لوبیا
- pole:
- fasola
- portugale:
- feijão
- ruse:
- фасоль
- slovake:
- fazuľa
- svede:
- böna
- turke:
- fasulye
- ukraine:
- квасоля