*feĉ/o UV

*feĉo

1.
AGR Ŝlima, kaĉa surfundaĵo de fluaĵoj: la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi, Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero [1]; de sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia feĉo, li ne estis transverŝata el unu vazo en alian [2]; la marmora bankuvo […] havis mallogan amasiĝon de griza feĉo en la anguloj [3]; glutante la ceteron de mia kafo, mizere mi rigardas la feĉojn ĉe la fundo de mia taso [4]. VD:rekremento, sedimento
2.
(arkaismo) Gisto: tiuj malgrandaj butiketo […vendis] tie olivoleon, fabon, senfeĉajn kukojn [5]; la forto de la lumboj malaperis, kaj nun biera feĉo devas helpi pluplanti la homan genton [6].
Rim.: Ĉe alkohola fermentado tiu surfundaĵo enhavas i.a. restaĵon de la ne plu aktiva funga fermentaĵo. La fundamenta vorto „feĉo“ en la komenco estis uzata ankaŭ por tiu fermentaĵo mem. Por distingi, PVEF enkondukis la vorton gisto por nomi la fungan fermentaĵon uzata i.a. en alkoholproduktado kaj bakado. [Wolfram Diestel]
3.
(figure) Plej malbona, plej malestiminda parto: ŝi donis sin al iu ajn, kiu proponis kelkajn mizerajn moneraĉojn: soldatoj, sklavoj, aktoroj, la tuta feĉo de la stratoj [7]; ĉu li komandus futbalhuliganojn? Anglio plu eksportas sian feĉon[…] [8]; sovaĝaspektaj feĉuloj [9]. VD:surfundaĵo2
angle:
1. *lees, *dregs 2. *yeast 3. dregs
beloruse:
1. асадак, гушча, каламута 3. адкіды (перан.), найгоршая частка
ĉine:
1. 渣滓 [zhāzǐ], 滓 [zǐ], 渣 [zhā]
france:
1. *lie, résidu (reste dans valeur) 3. lie, rebut (fig.)
germane:
1. Hefe (Bodensatz), Bodensatz, Trub, Geläger, Drusen, Glöger, *Sediment 2. *Hefe 3. Abschaum
hispane:
1. poso 3. rastrojo, desperdicio, despojo, escoria
hungare:
1. seprő, zacc, üledék 3. alja (pejoratíve)
japane:
[よど], かす, 最低のもの [さいていのもの]
katalune:
1. solatge, pòsit 3. residu, escòria, romanalles
nederlande:
1. bezinksel 3. uitschot
pole:
1. osad 2. *droźdźe 3. dno
portugale:
escória, a pior parte 1. fezes, fez (é), borra, escória, lia, sedimento
ruse:
1. осадок, гуща, муть 2. *дрожжи 3. подонки, отверженные, отбросы (перен.)
taje:
1. ตะกอน
ukraine:
осад, гуща, покидьки, потолоч, послідки

administraj notoj