sediment/o PVEF
sedimento
-
Malrapida amasiĝo de solidaj materiaj eroj funde de iu medio.
- a)
Tera tavolo, malrapide formita de maroj, riveroj, ventoj ktp:
iama maro, kie amasiĝis sedimentoj, kiuj restis tie senŝanĝaj dum pli ol du
miliardoj da jaroj
[1];
kalcia karbonato estas konservata en la sedimentoj de la oceano
[2];
en la ŝprucanta akvo kunportiĝas argila sedimento, kiu enhavas konsisterojn de
jodo, fero kaj sodakvo
[3].
- b)
Precipitaĵo de nesolveblaj materioj funde en senmova likvo:
[en]l la kaldrono […] restas […] sedimento
[4].
feĉo1
1.
Monato, Walter Klag: De Gabono al Aŭstrio por unika ekspozicio, 2014
2. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
3. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 24:6
2. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
3. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 24:6
- angle:
- sediment
- beloruse:
- асадак
- bulgare:
- нанос
- ĉeĥe:
- kal, sediment, usazenina
- ĉine:
- 沉淀 [chéndiàn], 沉澱 [chéndiàn]
- france:
- sédiment
- germane:
- 1.a Ablagerungsschicht 1.b Sediment
- hungare:
- 1.b üledék
- japane:
- 堆積物 [たいせきぶつ], 沈降物 [ちんこうぶつ]
- katalune:
- sediment
- nederlande:
- 1.a afzetting (v.aardlaag) 1.b bezinksel, neerslag
- pole:
- cedziny {pl}, osad, sedyment
- ruse:
- осадок
- slovake:
- usadenina
- svede:
- sediment
- ukraine:
- осад
sedimentiĝi, sedimenti
(ntr)
Amasiĝi, surfundiĝi,
premiĝi kiel sedimento:
dum [hemaglutinado] kungluiĝas kaj sedimentiĝas
eritrocitoj
[5];
la argilaj kristaloj forprenitaj de la akvo,
poste sedimentos en la lagoj, marĉoj, maroj
[6];
por ke la sablo ne sedimentiĝu tro frue, oni dispersas ĝin per organikaj kemiaĵoj
[7].
deponi2,
precipiti
5.
Z. Pluhař:
Konciza Imunoĥemia Vortaro Esperanta, 2011
6. [Terano]: La Argilo, [2001]
7. Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, 2014
6. [Terano]: La Argilo, [2001]
7. Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, 2014
- angle:
- sediment
- beloruse:
- асаджацца, выпадаць (напр. на дно)
- ĉine:
- 沉淀 [chéndiàn], 沉澱 [chéndiàn]
- france:
- sédimenter
- germane:
- sich ablagern
- pole:
- osadzić się, wydzielić się jako osad
sedimentiĝo, sedimentiĝado
Amasiĝo de substanco en sedimenton:
sedimentiĝado sen grava interrompo okazis
de la Vindobonio ĝis la fino de la Pontio
[8].
8.
J. M. Mabesoone:
Tertiary and Quaternary Sedimentation in a Part of the
Duero Basin Palencia (Spain), [Leidse Geologische Mededelingen, 1959 (24), p.
31a-180a]
- angle:
- sedimentation
- beloruse:
- сэдымэнтацыя, асяданьне
- ĉine:
- 沉积作用 [chénjīzuòyòng], 沉積作用 [chénjīzuòyòng]
- france:
- sédimentation
- germane:
- Ablagerung, Sedimentierung
- japane:
- 堆積 [たいせき], 沈降 [ちんこう]
- pole:
- osadzanie się, wydzielenie się osadu
- ukraine:
- седиментація, осадонакопичення, осадження, випадання осаду