*fier/a

*fiera

1.
Konscia pri siaj meritoj: modesta, sed nobla, fiera homo; kun fiera kuraĝo; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj [1]; vi rajtas esti fiera pri tia filo; mieno fiera al ludo mizera (ŝajnigi sin kontenta pri tio, kion oni ne povas eviti); PrV ; (figure) fiera kavalira kastelo [2].
2.
Malhumila, tro sin ŝatanta, aroganta: humila kun la superuloj, kaj fiera kun la subuloj; ŝi estis bela virino, sed fiera kaj malmodesta [3]; mi rompos vian fieran obstinecon [4]; [li] fiere rigardas de supre la aliajn [5]; la riĉiĝo tiel fierigis lin, ke li ne plu min salutas. VD:fanfaroni, malmodesta, memfida, vanta
angle:
proud 2. haughty
beloruse:
1. ганарлівы, горды 2. ганарысты, пагардлівы, пыхлівы, фанабэрысты
ĉeĥe:
hrdý, pyšný
ĉine:
1. 自豪 [zìháo], 高傲 [gāoào], 驕 [jiāo], 自負 [zìfù]
france:
fier, hautain, vaniteux ~igi: flatter (rendre orgueilleŭ), enorgueillir.
germane:
1. stolz 2. überheblich
hebree:
גאה 2. יהיר
hispane:
orgulloso, -a
hungare:
1. büszke 2. rátarti ~igi: büszkévé tesz.
indonezie:
bangga
japane:
誇り高い [ほこりたかい], 自尊心のある [じそんしんのある], 高慢な [こうまんな], 尊大な [そんだいな]
nederlande:
trots
portugale:
orgulhoso, altivo, emproado, ufano
ruse:
1. гордый, горделивый 2. высокомерный, надменный
slovake:
hrdý, pyšný
tibete:
དྲག་པོ་
ukraine:
гордий, зарозумілий, гордовитий

fieri

(ntr)
Esti fiera: li fieras pro sia forteco; en feliĉo ne fieru en malfeliĉo esperu PrV ; kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas PrV . mi havas nenion, pri kio fieri [6]; Irlando fieras pri sia reputacio [7]; mi tute ne fieras pri la nekonsekvencaj kaj hipokritaj […] politikistoj en miaj nunaj patrolandoj [8]; la manksa popolo estas aparta komunumo kun apartaj valoroj kaj kulturo, pri kiuj ili fieras [9]. VD:fanfaroni, paradi.
6. La Nova Testamento, I. Korintanoj 9:16
7. Garbhan MacAoidh: Ni hontas kaj postulas, Monato, 2000/11, p. 7
8. Monato, Zlatko Tišljar: Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?
9. Monato, Garbhan MacAoidh: Reviviĝo de mortinta lingvo
angle:
be proud
beloruse:
ганарыцца
ĉeĥe:
být hrdý, být pyšný, chlubit se, honosit se, pyšnit se
ĉine:
搖頭擺尾 [yáotóubǎiwěi]
france:
être fier (de), tirer fierté (de)
germane:
stolz sein
hebree:
להתגאות
hispane:
estar orgulloso, -a, enorgullecerse
hungare:
büszke, büszkélkedik
indonezie:
berbangga
japane:
誇る [ほこる], 自慢する [じまんする]
nederlande:
trots zijn
ruse:
гордиться
slovake:
honosiť sa, pýšiť sa
ukraine:
пишатися, гордитися

fiero

1.
Fieraĵo: tiuj herooj [estas] la fiero (fierindaĵo, gloraĵo) de Italujo [10]. li, ŝia tuta fiero sur la tero [11].
2.
Fiereco: [li] parolas arogante kontraŭ piulo, kun fiero kaj malestimo [12]; plena de fiero [13]; la envio kaj fiero kreskis kvazaŭ malbonaj herboj en ŝia koro [14].
germane:
Stolz
indonezie:
kebanggaan

fieraĵo

Tio, pro kio oni estas fiera: ne parolu plu fieraĵon [15]; estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fieraĵon [16].
angle:
pride
beloruse:
гонар
ĉeĥe:
hrdost, pýcha
france:
fierté (chose)
germane:
Stolz
hebree:
גאווה
hungare:
büszkeség (dolog)
indonezie:
kebanggaan
japane:
誇り [ほこり], 誇るべき物 [ほこるべきぶつ], 自慢の種 [じまんのしゅ]
nederlande:
trots (ding)
ruse:
гордость (то, чем гордятся)
slovake:
hrdosť, pýcha

fiereco

Eco de fierulo: kun ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi konfidon [17]; antaŭ la pereo iras fiereco [18]; malaltigi ies fierecon LST:sento.
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow, 1912
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:18
angle:
pride
beloruse:
ганарлівасьць, гордасьць
ĉeĥe:
hrdost, pýcha
ĉine:
自傲 [zìào], 自大 [zìdà]
france:
fierté (qualité)
germane:
Stolz, Überheblichkeit
hebree:
גאווה
hispane:
orgullo
hungare:
büszkeség (állapot)
indonezie:
kebanggaan
japane:
誇り [ほこり], 自尊心 [じそんしん], 高慢 [こうまん], 尊大 [そんだい]
nederlande:
trots
ruse:
гордость (качество), высокомерие, надменность
slovake:
hrdosť, pýcha
tibete:
ང་རྒྱལ་
ukraine:
гордість, зарозумілість, гордовитість

fierinda

Tia, ke pri ĝi oni povas fieri: fierindaĵo de la mondo, ĝojo de ĉiuj generacioj [19]; estigi la patrujon sekura, prospera kaj fierinda [20]; prifierinda estas la progreso en universitatoj kaj sciencaj esploroj [21]; la persa lingvo […] estas ega fierindaĵo kaj firma fundamento de la nuntempa irana identeco [22]. VD:gloro, honoro.
ĉeĥe:
znamenitý
france:
remarquable
hispane:
digno,-a de orgullo
indonezie:
patut dibanggakan
japane:
誇るべき [ほこるべき]
slovake:
znamenitý

fierulo

Homo fiera: fieruloj tre forte min mokas [23]; fierulo kaŭzas malpacojn [24]; fenikopteroj, belaj rozkoloraj dupiedaj fieruloj [25]. VD:pavo 2
angle:
proud person
beloruse:
ганарлівец
ĉeĥe:
furiant, namyšlenec
hebree:
אדם גאה
hispane:
orgulloso
hungare:
büszke ember
indonezie:
pembangga
japane:
高慢な人 [こうまんなじん], 誇り高い人 [ほこりたかいじん]
nederlande:
trots persoon
ruse:
гордец
slovake:
namyslenec, pyšný človek
ukraine:
гордій, гордівник, гордун

malfiera

Modesta1, humila [li estas] tre afabla kaj malfiera homo, kiu tre atente aŭskultis [26]; por sia propra feliĉo tiu, kiu komprenis ĉi tiun trankvilon, estu kapabla kaj sincera, […] malfiera, […] saĝa, modesta [27]; al la nobla fieregeco de la stoikano respondas la kristana malfiereco [28].
26. Mikelo: en: Trevor Steele en Francio !, 2011
27. La Sutro pri la Ĉion Ampleksanta Amo
28. C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
beloruse:
сьціплы
ĉine:
唯唯諾諾 [wěiwěinuònuò], 謙虛 [qiānxū], 恭順 [gōngshùn]
france:
modeste
germane:
demütig, unterwürfig, bescheiden
indonezie:
sederhana, rendah hati
japane:
慎み深い [つつしみぶかい], へりくだった, 卑屈な [ひくつな]

malfieri

Malalte taksi sin aŭ siajn farojn, eventuale honti: kiel Esperantistoj ni estas idealistoj, pri tio ni nek fieru nek malfieru [29]; malvenko de nia lingvo […] ĉe la Ligo de Nacioj eble [estas] la plej grava fiasko, pri kiu ni povas malfieri [30].
29. J. S. Larsen: en: Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson, libera folio, 2008-07-21
30. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Historio sen vualo de mitoj
beloruse:
быць сьціплым
france:
avoir honte

memfiero

Fiero pri si mem, pri siaj faroj, pri sia valoro: li restis sola; sen edzino, sed kun flegata memfiero [31]. VD:memamo, memestimo
31. V. Melnikov: Ne juĝu…, 2018
france:
conscience de sa valeur
indonezie:
narsisime

trofiera

Tro alte taksanta sin aŭ siajn farojn, vanta2, aroganta1: lia poezio estas satiro pri lia samtempa socio, precipe pri la nobelaro trofiera kaj alkroĉita al privilegioj [32].
Rim.: Mi konsideras kunskribadon de adverbo kun adjektivo: "trofiera" anstataŭ regulan skribadon: "tro fiera", evitinda. [W.Diestel]
32. A. De Salvo: Carlo porta, Esperanto-Vivo, 2019-01-05
beloruse:
заганарлівы, нахабны
ĉine:
做大 [zuòdà], 驕傲自大 [jiāoàozìdà], 不可一世的 [bùkěyīshìde], 自以为了不起 [zìyǐwéiliǎobuqǐ], 目中无人 [mùzhōngwúrén], 自負 [zìfù], 傲慢 [àomàn]
france:
arrogant, vaniteux
germane:
überheblich, eingebildet, arrogant
indonezie:
arogan

administraj notoj

mem~o : Mankas dua fontindiko.
tro~a: Mankas dua fontindiko.